Ödön Téry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Téry
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1856 (1856-07-04)
en Beba Veche
Morto 11-an de septembro 1917 (1917-09-11) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj slovakahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • montgrimpanto • kirurgo
vdr

Ödön Téry [odon tEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Téry Ödön estis hungara kuracisto, turisto, montgrimpanto. Lia origina nomo estis Edmundus Félix Antonius Wilhelmus RIKKER ĝis 1862.

Slovaklingva memortabulo pri Ödön Téry en Altaj Tatroj

Ödön Téry [1] naskiĝis la 4-an de julio 1856 en Hungara reĝlando en Óbéba (nuntempa Beba Veche en Rumanio), li mortis la 11-an de septembro 1917 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Téry edziĝis en 1876, li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1879. Post siaj studoj li estis kuracisto en Selmecbánya ĝis 1884. En 1882 li estis sendita por rigardi ekspozicion en Berlino, kie li studis metodojn kontraŭ ministaj malsanoj. En la sekva jaro li multe laboris kontraŭ epidemio de variolo. Li daŭre okupiĝis pri la turisma movado (eĉ li longe estis ties gvidanto), estis li, kiu grimpis montopinton la unua en Tatroj. Li konstruis pavilonojn por turistoj en diversaj montaroj.

En 1884 li translokiĝis al Budapeŝto. Ekde 1889 li redaktis turistan gazeton 21 jarojn. En 1890 li estis nomumita medicina inspektoro, en 1906 medicina ĉefinspektoro. Dum la 1-a mondmilito li okupiĝis pri malsanaj problemoj de la militkaptitoj. En 1916 li malsaniĝis, tial li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Hazai turista viszonyainkról (Budapeŝto, 1899)
  • A kalauzügy ujjászervezése a Magas-Tátra magyarországi részében (Budapeŝto, 1900)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto en Beba Veche (2006)
  • memortabulo en Altaj Tatroj
  • reliefa monumento en montopinto Dobogó-kő
  • diversaj geografiaĵoj, turismaĵoj portas la nomon Ödön Téry

Fontoj[redakti | redakti fonton]