Ĉarta aviado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉarta aviado (aviado laŭ mendo) estas aviadilaj flugoj okazantaj nur okaze aŭ malregule, laŭ speciala mendo. Tiaj flugoj povas esti personaj, varaj aŭ miksitaj. En pasaĝera trafiko oni foje metas malsupran limon de almenaŭ 12 sidlokoj kaj alie parolas pri flug-taksio, eĉ se la servo estas mendita de unu sola kliento.

La termino devenas de la ĉarto, kontrakto inter la mendanto ("ĉartanto") kaj la plenumanto. Ĉarta aviado ne apartenas al la ĝenerala aviado.

La ĉartanto ordinare difinas kiam kaj kien la flugo iru, kaj kiuj estu la pasaĝeroj aŭ varoj transportataj. Li tamen ne povas influi la detalajn decidojn de la stiristo(j) dum la flugado. Laŭ internacia juro la ĉartanto rajtas modifi la ekflugtempon ĝis 48 horojn antaŭ la anoncita tempo. En Usono estas apartaj regularoj por ĉartaj kaj liniaj flugoj, FAR 135 resp. FAR 121 (FAR = angle Federal Aviation Regulations).

Ĉarta flugado havas apartan signifon por mez- kaj longdistanca turismo. Vojaĝagentejoj ĉartas aviadilojn por transporti turistojn al ŝatataj turismejoj kaj tiel sukcesas oferti favorajn prezojn pro jenaj faktoj:

  • Eblas longe antaŭvidi la mendokvanton kaj eble nuligi aŭ aldoni flugadojn.
  • Ne necesas oferti flugojn je esceptaj tempoj, kiam estas malgranda intereso.
  • Eblas eviti tempojn kiam flughavenoj estas svarmaj, kaj tiel pagi malpli altajn kotizojn.

En turismaj sezonoj povas esti ke iuj ĉartaj flugoj okazas regule kvazaŭ laŭ horaro; ili tamen ne estas regulaj (liniaj) flugoj, ĉar la biletoj ne estas ĝenerale vendataj, kaj ĉar la ĉartanto havas la rajton modifi la tempon kaj eĉ nuligi la flugon.