Ĉefcirklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefcirklo dividas sferon en du egalajn duonsferojn

Ĉefcirklo estas cirklo sur sfero kiu havas la saman cirkonferencon kiel la sfero, kaj dividanta la sferon en du egalajn duonsferojn. Ekvivalente, ĉefcirklo sur sfero estas cirklo sur la sfera surfaco kies centro koincidas kun la centro de la sfero. Ĉefcirklo estas la komunaĵo de sfero kun ebena sekco pasanta tra ĝia centro. Ĉefcirklo estas plej granda cirklo desegnebla sur donita sfero.

Ĉefcirkloj rolas la analogie al rektoj en sfera geometrio. Vidu ankaŭ en sfera trigonometrio kaj geodezia kurbo.

Ĉefcirklo sur sfero estas la vojo kun la plej malgranda kurbeco, kaj do, arko de ĉefcirklo estas la plej mallonga vojo inter du punktoj sur la surfaco. La distancon inter ĉiuj du punktoj sur sfero oni nomas la ĉefcirkla distanco.

Sur la Tero, la meridianoj estas sur ĉefcirkloj, kaj la ekvatoro estas ĉefcirklo. Aliaj linioj de latitudo ne estas ĉefcirkloj, ĉar ili estas pli malgrandaj ol la ekvatoro; iliaj centroj ne estas je la centro de la Tero, ili estas malgrandaj cirkloj anstataŭe. Ĉefcirkloj sur Tero estas de proksimume 40'000 kilometroj de longo, kvankam la Tero ne estas perfekta sfero kaj ekzemple longo de la ekvatoro estas proksimume 40'075 km.

Ĉefcirkla itinero (ruĝa) kaj itinero kun uzo de ŝprucfluo (verda)

Ĉefcirklaj vojoj estas uzataj per ŝipoj kaj aviadiloj se maraj fluoj kaj ventoj ne estas grava faktoro. Por aviadilo longe vojaĝanta en la norda duonglobo tiaj vojoj etendiĝas pli norde, proksime aŭ en la arkta regiono, kaj en la suda duonglobo ĉi tiaj vojoj povas proksimiĝi Antarkton.

La ĉefcirkla vojo estas la plej mallonga vojo inter du punktoj sur sfero; tamen, se oni vojaĝas laŭ tia vojo, malfacilas kalkuli la itineron ĉar la azimuta direkto (rilate al nordo) devas kontinue ŝanĝiĝi (escepte de vojo ĝuste norden, suden, aŭ laŭ la ekvatoro). Tial, ĉefcirklaj vojoj estas ofte dispartigataj en serion da pli mallongaj rumbaj linioj, kio ebligas uzi konstanton azimuton inter ĉiuj du najbaraj dispartigaj punktoj laŭ la ĉefcirklo.

Se longdistanca ĉefcirkla vojo estas desegnita sur mapo (ekzemple, en Merkatora projekcio), ĝi kutime aspektas kiel malrekta. Vojo kiu aspektas kiel rekta sur la mapo reale estas pli longa.

Ekzemploj de ĉefcirkloj sur la ĉielosfero estas la horizonto (en la astronomia senco), la ĉielekvatoro, kaj la ekliptiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]