Ĉernomorsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Ĉernomorsko en la duoninsulo Krimeo. Vidu ankaŭ la urbon Ĉornomorsk en la sudokcidento de Ukrainio.
Ĉernomorsko
urbotipa loĝloko en Ukrainio • urban-type settlement in Russia

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 11 039  (2012) [+]
Loĝdenso 93 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 30′ N, 32° 42′ O (mapo)45.50305555555632.705Koordinatoj: 45° 30′ N, 32° 42′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 119 km² (11 900 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ĉernomorsko (Krimeo)
Ĉernomorsko (Krimeo)
DEC
Ĉernomorsko
Ĉernomorsko
Situo de Ĉernomorsko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aqmeçit [+]
vdr
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Ĉernomorsko
ruse Черноморское
ukraine Чорноморське
krime-tatare Aqmeçit
Apartenas al: Ĉernomorska distrikto, Ĉernomorska komunumo
Koordinatoj: 45° 30′ N, 32° 42′ O (mapo)45.50305555555632.705Koordinatoj: 45° 30′ N, 32° 42′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~10 m
Loĝantaro: 11 000 (laŭ 2006)
Poŝtkodoj: 96400 — 96405
Telefonkodo: +380-6558
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Ak-Meĉet (antaŭ 1944)

Oficiala paĝaro

Ĉernomorsko (Krimeo)
Ĉernomorsko (Krimeo)
DMS
Ĉernomorsko
Ĉernomorsko
Ĉernomorsko
Situo de Ĉernomorsko sur la mapo de Krimeo
vdr

Ĉernomorsko (ruse Черноморское, ukraine Чорноморське, krime-tatare Aqmeçit; antaŭ la jaro 1944 la loĝloko nomiĝis Ak-Meĉet) estas ĉemara urbotipa loĝloko en la okcidenta parto de la Krimea duoninsulo, administra centro de la Ĉernomorska distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas ĉirkaŭ 140 kilometrojn for de Simferopolo. La historia krime-tatara nomo signifas laŭvorte "blanka moskeo".

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 4-a jarcento antaŭ Kristo tie ekzistis helena loĝloko Kalos-Limen (nun ĝiaj ruinoj troviĝas ĉe la nord-orienta rando de Ĉernomorsko).

En la tempoj de la Krimea Ĥanlando tie ekzistis la loĝloko Akmesĝit Liman (Ak-Meĉet).

En la 20-a jarcento la loĝloko malrapide kreskis kaj evoluis kiel agrikultura centro. En la jaro 1944 ĝi estas alinomita Ĉernomorsko. Ekde la jaro 1957 ĝi havas la statuson de urbotipa loĝloko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko estas ĉefe agrikultura centro, ekzistas ankaŭ kelkaj negrandaj nutro-uzinoj.

Iom post iom la loĝloko transformiĝas en popularan kaj malmultekostan ripoz-lokon. En Ĉernomorsko estas 9 pensionoj-ripozejoj.

Transporte la loĝloko estas ligita al aliaj loĝlokoj de Krimeo per busa trafiko. La plej proksima fervoja stacio troviĝas en Eŭpatorio.

Socia sfero[redakti | redakti fonton]

En la loĝloko estas 3 mezlernejoj, muziklernejo, sporta lernejo, regiona hispitalo, kulturdomo, biblioteko, regionstuda muzeo, kinejo.


La loĝlokoj de la Ĉernomorska distrikto

Urbotipaj loĝlokoj Ĉernomorsko
Vilaĝoj ArtjomovkaGromovoDaljokojeDozornojeĤmelevoĴuravljovkaKalinovkaKirovskojeKrasnaja PoljanaKrasnojarskojeKrasnoselskojeKuzneckojeLenskojeMajakMarjinoMedvedevoMeĵvodnojeNovoivanovkaNovoselskojeNovouljanovkaOkunevkaOlenevkaSevernojeSneĵnojeVladimirovkaVnukovoVodopojnojeZadornojeZajcevoZnamenskojeZorjanoje
Loĝloketoj NizovkaOzjorovka