Čaňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čaňa
hungare: Hernádcsány
municipo
Loka romkatolika preĝejo
Blazono
Oficiala nomo: Čaňa
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo
Historia regiono Supra Hungarujo
Rivero Hornád
Situo Čaňa
 - alteco 177 m s. m.
 - koordinatoj 48° 36′ 45″ N 21° 19′ 28″ O / 48.61250 °N, 21.32444 °O / 48.61250; 21.32444 (mapo)
Areo 11,555078 km² (1 155,51 ha)
Loĝantaro 5 129 (31.12.2008)
Denseco 443,87 loĝ./km²
Unua skribmencio 1164
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 044 14
Telefona antaŭkodo +421-55
Aŭtokodoj KS
NUTS 521299
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Čaňa
Retpaĝo: www.obeccana.sk
Portalo pri Slovakio
Kalvinana preĝejo de Čaňa

Čaňa (hungare Hernádcsány (hernAdĉAnj)) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Ĝis 1899 la hungara nomo estis Csany, poste por fari diferencon de Csány tiu vilaĝnomo longiĝis.

Situo[redakti | redakti fonton]

Čaňa situas inter 2 lagoj, laŭ dekstra bordo de Hernád kun ponto al Ždaňa, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Miskolc-Košice. La lasta urbo troviĝas 13 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. Proksimume en 1170 abatejo fondiĝis, apude setlejo de servistoj formiĝis. La tataroj en 1241 detruis ĉion. La vilaĝnomo skribe aperis unue en 1255 en formo "terra Chon". En 1855 impona vaporomuelejo ekfunkciis, post 1 jaro la fervojo atingis la komunumon. En 1910 loĝis en Hernádcsány 1425 homoj, (824 hungaroj, 553 slovakoj, 29 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Ždaňa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Hernádcsány rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj deportiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Čaňa 4817 homoj, (4395 slovakoj, 288 ciganoj, 18 hungaroj, 12 ĉeĥoj, 5 ukrainoj, 4 rutenoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • nun kalvinana preĝejo de 1443
  • romkatolika preĝejo de 1947
  • lagoj ankaŭ por banado