Ĝalal Talabani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝalal Talabani
Persona informo
جەلال تاڵەبانی
Celal Talebanî
Naskiĝo 12-an de novembro 1933 (1933-11-12)
en Kelkan,  Reĝlando Irako
Morto 3-an de oktobro 2017 (2017-10-03) (83-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Religio Islam vd
Lingvoj soranaarabapersaangla vd
Ŝtataneco Irako vd
Alma mater Universitato de Bagdado vd
Partio PUK vd
Familio
Edz(in)o Hero Ibrahim Ahmed vd
Infanoj Bafel Talabani vd
Profesio
Okupo politikistojuristoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝalal TALABANI (* 1933 en Kelkan, Kurdistano, Irako - + 2017) foi la ŝtatprezidanto (prezidento) de Irako kaj prezidanto de Patriota Unuiĝo de Kurdistano (PUK) en Irako, unu el la du grandaj kurdaj partioj de iraka Kurdistano.

Ĝalal Talabani

Post la iraka milito kaj aresto de Saddam Hussein li estis ano de la iraka registara konsilantaro, kiu malfondiĝis la 1-an de junio de 2004. Ĉe la parlamentaj elektoj (la 30-an de januaro en 2005) la Kurda Alianco (ligita al PUK) akiris 25,7% de la voĉoj kaj certigis por si tiel 71 sidlokojn en la iraka parlamento.

Vivo kaj politika kariero[redakti | redakti fonton]

Li engaĝiĝs ekde la 1960-aj jaroj en la kurda politiko. Talabani estis kunfondinto de la Kurda Demokrata Partio (KDP) same gvidanto de la studenta organizo de KDP. Talabani studis en la universitato de Bagdad jursciencon. En 1961, Ĝalal Talabani partoprenis en la kurda ribelo kontraŭ la registaro de Abd al-Karim Qasim. Pro la disputoj kun la KDP-prezidanto Mustafa Barzani, Talabani forlasis la partion kaj aniĝis en 1975 al splita grupo de KDP. En 1966 tiu grupeto estis interligita kun la centra registaro de Bagdad, por agi per armeaj metodoj kontraŭ KDP. En 1975, Talabani fondis kun aliaj kurdaj politikistoj PUK. Post apliko de kemiaj armiloj (fare de la centra registaro) kontraŭ la kurda loĝantaro de norda Irako en 1988, Talabani fuĝis en Iranon.

En 1991 iĝis laŭreato de la Bruno-Kreisky-Premio.

Talabani estis elektita ŝtatprezidanto de Irako la 6-an de aprilo de 2005 fare de la iraka parlamento.