Ĥangaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥangaj
mongole Хангай
montaro
la malaktiva vulkano Ĥorgo (Хорго) en la nordo de la montaro
Kelkaj riveroj
Plej alta punkto monto Otgontenger
 - situo 4 031 m
 - koordinatoj 47° 30′ 0″ N 100° 0′ 0″ O / 47.50000 °N, 100.00000 °O / 47.50000; 100.00000 (mapo)
Horzono UTC (UTC+8)
la montaro Ĥangaj bildocentre en ruslingva mapo (priskribo Хангай)
la montaro Ĥangaj bildocentre en ruslingva mapo (priskribo Хангай)
la montaro Ĥangaj bildocentre en ruslingva mapo (priskribo Хангай)
Vikimedia Komunejo: Khangai Mountains

Ĥangaj (mongole Хангай) estas alta montaro en centra Azio. Ĝi situas en la centra parto de Mongolio.

La plej alta monto estas la Otgontenger (laŭvorte "juna ĉielo"), kies alteco indikiĝas kiel 3 905, 4 021 kaj 4 031 m depende de la fonto. Ĝi estas unu el la kvar plej sanktaj montoj de Mongolio. Ŝtataj ceremonioj okazas tie.

Suvraga Ĥajrĥan (ankaŭ nomata Stupa Ĥajrĥan, alteco 3 117 m) estas alia sankta monto oriente de la loĝloko Cecerleg (Цэцэрлэг).

Ĥorgo estas formortinta vulkana kampo sur la nordaj deklivoj de la montaro Ĥangaj.

La montoj provizas per akvo la riverojn Orĥon, Selenge, Ider, Zavĥan kaj la lagojn Orog' kaj Boon tsagaan. En la okcidento la montaro Ĥangaj transiras en la malaltebenaĵon de Grandaj Lagoj.

Panoramo[redakti | redakti fonton]