Ŝalom Aŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝalom Aŝ
שלום אש
Ŝalom Aŝ, 1940
Ŝalom Aŝ, 1940
Persona informo
שלום אש
Naskiĝo 1880
en Kutno, Kongresa Pollando
Morto 10-an de julio 1957 (1957-07-10)
en Londono
Lingvoj jidopola vd
Ŝtataneco UsonoPollandoIsraeloRusia Imperio vd
Familio
Infanoj Moses Asch • Nathan Asch vd
Parencoj Menachem Mendel Szpiro vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto vd
Aktiva dum 1899– vd
Verkado
Verkoj La sorĉistino el Kastilio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝalom AŜASCH (hebree: שלום אש; naskita en 1880 en Kutno, Pollando, mortinta la 10-an de julio 1957 en Londono, Britio) estis pola judo verkanta en la jida, verkisto, dramisto kaj eseisto. Liajn ĉefverkojn oni tradukis al preskaŭ ĉiuj gravaj lingvoj de la mondo.

Li verkis historiajn kaj modernajn judajn romanojn, rakontojn kaj dramojn. Krome li verkis eseojn kaj en romantikisma stilo priskribis interalie la vivon de la judoj en orienta Eŭropo. Maljuna li verkis biografiajn romanojn pri Jesuo, Paŭlo de Tarso kaj Maria. Li tiel proksimiĝis al la kristana pensmaniero kaj celis kontribui al la juda-kristana interkompreno. Tamen ortodoksaj judoj akre reagis al tiuj romanoj, kaj tre multaj judaj malfavore opiniis pri ili.

Kvankam la verkaĵoj de Ŝalom Aŝ estas firme ligitaj al lia juda deveno, li vastigis la ĝistiamajn temajn limojn de la jida literaturo kaj malfermis ĝin al la modernaj eŭropa kaj amerika literaturoj. Tiel li fariĝis la unua jida verkisto kun internacia renomo kaj popularigis la jidan literaturon tutmonde.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Ŝalom Aŝ estis unu el dek gefiloj de trinkejestro kaj brutokomercisto, sed diferenciĝis de la ceteraj gefratoj, tial la patro komencis lin prepari por funkcio de rabeno. Li havis la plej bonan instruiston de Torao. Li memstare komencis legi pole kaj germane, kaj ankaŭ ruse. La germanan lingvon li lernis per la Biblia traduko de Moses Mendelssohn. Leginte La Libron de Kantoj de Heinrich Heine komencis konatiĝi kun nejuda literaturo - Goethe, Lessing, Schiller. Ilia pristudo ekskludis lin de la familio kaj juda komunumo jam en la aĝo de 17 jaroj. Unue li iĝis instruisto en vilaĝo apud Kutno kaj poste translokiĝis al Włocławek, kie skribis leterojn al judoj, kiuj ne scipovis tion. En tiu ĉi periodo li ekkonatiĝis kun verkaro de Bolesław Prus kaj Leo Tolstoj. De Włocławek en 1899 iris al Varsovio. Tie li komencis verki en la hebrea kaj jida lingvoj.

Ŝalom Aŝ ekinteresiĝis pri cionisma movado, kiu fariĝis ĉiam pli kaj pli populara. Kiel komencanta verkisto unue koncentriĝis pri naciismaj temoj paralele malkovrante literaturon en la jida, ekz. Jizchok Leib Perez, aŭ revuon Der Jid. En 1899 li renkontiĝis kun Perez kaj en 1900 helpe de li publikigis en Der Jid rakonton „Mojŝeŭe”. En Varsovio spertis malriĉecon. Nur en 1902 aperis lia kolekto de noveloj titolita En Malbona Tempo. Tiutempe lia familio elmigris al Ameriko.

Post tradicia juda eduko kaj lernado pri Biblio kaj Talmudo lin interesis la eŭropaj kulturo kaj literaturo. Dum tiu tempo li aktivis ankaŭ en politika agado; la juda Haskala-movado estis tre grava al li. En Varsovio Ŝalom Aŝ geedziĝis kun Mathilde, filino de sia estonta tradukisto en la polan lingvon - la verkisto M. M. Ŝapiro. Kun ŝi li havis 3 filojn kaj filinon, ilia filo Moses Aŝ fondis la diskeldonejon Folkways Records.

En Krakovo li ekkonis Stanisław Witkiewicz kaj Stefan Żeromski, kun kiuj amikiĝis, poste inter liaj amikoj ektroviĝis ankaŭ Eliza Orzeszko, Maria Dąbrowska kaj pentristo Jan Stanisławski. Post sukcesa spektakla prezento en Peterburgo de la dramo Sabbatai Ziwi (ruse: Tempoj de Mesio) Aŝ forveturis al Berlin, kie grande impresis lin La Venecia Komercisto. Sub ĝia influo en Kolonjo aperis lia plej bone konata dramo Dio de Venĝo, kiu en judaj medioj kaŭzis grandajn kontroversiojn, ĉar ties heroo gvidas bordelon, sed alportis al li grandan sukceson. Danke al tio li povis forveturi al tero de liaj antaŭuloj - al Palestino kaj Egiptujo. En 1908 la geedzoj vojaĝis al Jerusalemo kaj en 1909 al Usono. En 1910 ili revenis al Rusio. Dum la unua mondmilito la familio loĝis en Novjorko, Usono. Tie li laboris por gravaj jidaj gazetoj, precipe por Forward. En 1920 li akiris usonan ŝtatanecon.

Preskaŭ ĉiuj liaj dramoj fariĝis grandaj sukceson, sed ankaŭ liajn aliajn verkojn oni pozitive kritikis. Jam en 1924 oni aperigis en Varsovio grandan kolekton de liaj verkoj, kiu tamen pro politikaj kialoj ne multe disvastiĝis.

Jam en 1923 Ŝalom Aŝ revenis al Pollando. Tamen en 1938 li denove elmigris tra Francio al Usono. Ekde 1956 li vivis en Bat Jam (distrikto Tel-Avivo). Lia tiama loĝejo nun estas, laŭ lia deziro, muzeo kaj memorejo.

Ŝalom Aŝ estis prezidanto de la jida PEN-klubo. Lian valoran bibliotekon kun raroj libroj kaj manuskriptoj nun prizorgas Universitato Yale en Usono. En la dua duono de la 40-aj jaroj kandidatis al Nobel-premio pri literaturo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]