Ŝari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝari
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 400 km
Fluo
Geografio
Landoj Kameruno
Regionoj Ouaddaï
vdr
Rivero Ŝari kiel vidata el kosmo
Alia foto pri Ŝari

Rivero Ŝari (aŭ Ĉari) estas rivero en centra Afriko, kiu longas 949 kilometrojn. Ĝi fluas el Centr-Afrika Respubliko tra Ĉado en lagon Ĉado, laŭ la kameruna limo ekde Nĝameno, kie ĝi kuniĝas kun la akvo de rivero Logone.

Multe da la loĝantaro de Ĉado, inkluzive de urbo Sarh kaj la ĉefurbo Nĝameno, koncentriĝas ĉirkaŭ rivero Ŝari. Ĝi donas 90 procentojn da la akvo, kiu fluas en lagon Ĉado. La akvodislimo de la rivero kovras areon de 548.747 km².

La ĉefa alfluanto estas rivero Logone, kaj la pli malgrandaj alfuantetoj estas Bahr-Salamat, Bahr-Sarh, Bahr-Aouk kaj Bahr-Keïta.

La rivero vivtenas gravan tiean fiŝkaptadan ekonomion. Unu el la plej valorataj lokaj fiŝoj estas la Nila perko.