Ŝtona preĝejo (Scharzfeld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtona preĝejo
ruinokaverno • cave church [+]
Koordinatoj51° 38′ 0″ N, 10° 22′ 39″ O (mapo)51.633310.3774Koordinatoj: 51° 38′ 0″ N, 10° 22′ 39″ O (mapo)

Ŝtona preĝejo (Scharzfeld) (Malsupra Saksio)
Ŝtona preĝejo (Scharzfeld) (Malsupra Saksio)
DEC
Lokigo de Malsupra Saksio en Germanio

Map
Ŝtona preĝejo
Vikimedia Komunejo:  Steinkirche Scharzfeld [+]
vdr
Dekstre videblas la ambono de la Ŝtona kirko.
La ensemblo fotita de la kontraua monteto Schweinskopf.

La Ŝtona kirko (germane: Steinkirche Scharzfeld) estas kaverno sur la monteto Steinberg en Herzberg-Scharzfeld. Dum la paleolitiko ĝi servis al ĉasistoj de boacoj kiel ripozumejo. Mezepoke ĝi fariĝis kirko kun antaŭa tombejo ekmaluzita ekde la 16-a jarcento.

Nuntempe ĝi estas parto de naturprotektita areo kaj ankaŭ la t.n. Karsta migradopado preterkondukas tie.

Situo[redakti | redakti fonton]

La kaverno situas sur la monteto Steinberg (280 m super la marnivelo) ĉe la valo Mönchetal supre de Scharzfeld, urboparto de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. Temas pri rondarka kaverno en roko el dolomito. Supre de la loko troviĝas belvidpunkto kun rava panoramo kaj monumento por Friedrich Ludwig Jahn, pioniro de gimnastiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Arkeologiaj elfosadoj okazis de 1925-28. Tiam malkovritis paleolitikaĵoj el la periodo de inter 15.000-8.000 A.K. En tiu tempo cetere temis pri la plej malnovaj aĵoj trovitaj en Malsupra Saksio. Konsistigis la trovitaĵoaron tranĉilo el siliko, kudrilo el osto kaj ostoj de bestoj. Danke al similaj trovoj en Franclando eblis altribui la tuton al ĉastistoj de rangiferoj en la malfrua glaciepoko: ili uzis la areon kiel ripozejo.

Ankaŭ poste ne ĉesis tia uzo, ekzemple fare de enarbaraj ĉasistoj el la mezolitiko (ĉ. 5.000 A.K.) aŭ dum la antaŭromia ferepoko (ĉ. 500 A.K.).

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Servis la kaverno kiel preĝejo ekde la 9-a jarcento. Tion atestas el la roko skulptita ambono dekstre ĉe la enirejo. Ekster tio el rokoparto faritis niĉo por altaro kaj baptopelva loko ankaŭ estas facile lokalizebla. Tiam la enirejo estis fermata per antaŭa konstruaĵeto, kiel montris restoj de tegoloj.

Antaŭ la kaverno okazis - ĝis la 16-a jarcento - ĉirkaŭ 100 enterigoj, pri kies datoj certigas onin la moneroj en la tero. La kadavrojn oni plejparte metis en ĉerkojn el ligno. Male, unu tombo estas nur el ŝtono troviĝante rekte antaŭ la ambono kun skeleto virina ene. La lasta mencio de la kaverno datumas je la 1586-a jaro.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Serio da sagaetoj ekzistas koncerne tiun ĉi lokon. Laŭdire eĉ Sankta Bonifaco mem faris per martelo kaj ĉizilo la kavernon kaj baptis paganojn en la najbara rivereto Oder (alfluo de Rhume).

Alia legendo surcenejigas unukornulon, kies nomon portas la proksima Unukornula kaverno. Vivis en la groteto saĝa oldulino praktikanta kiel aŭguristino. Iam monako kun nigra froko akompanate de frankonaj soldatoj forpelis ŝin de tie. Ŝin laŭlegende protektis unukornulo. Poste ŝi aliĝis al sorĉistina komunumo kaj la fripona frokuloj malaperis en tera truo. Tio kondukus al la malkovro de la unukornula grotaro...

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La Grotaro unukornula en Scharzfeld

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Adolf Francke: Die Steinkirche bei Bad Harzberg a. Harz. Ein Harzgedicht. B. Francke, Leipzig o. J. (ĉ. 1900).
  • Ernst Andreas Friedrich: Naturdenkmale Niedersachsens. Landbuch-Verlag, Hannover 1980, ISBN 3-7842-0227-6.
  • Ernst Andreas Friedrich: Die Steinkirche bei Scharzfeld, S. 6-8, in: Wenn Steine reden könnten, Band II, Landbuch-Verlag, Hannover 1992, ISBN 3-7842-0479-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]