Ŝtono de Sealsfield
Ŝtono de Sealsfield | |
ĉeĥe: Sealsfieldův kámen | |
belvidejo | |
Ŝtono de Sealsfield
| |
Oficiala nomo: Ŝtono de Sealsfield | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Znojmo |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Nacia parko Podyjí |
Montaro | Jeviŝovica montetaro |
Rivero | Dijo |
Situo | Ŝtono de Sealsfield |
- alteco | 374 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 50′ 15″ N 15° 59′ 57″ O / 48.83750 °N, 15.99917 °O (mapo) |
Plej facila aliro | Popice |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Sealsfieldův kámen | |
Portalo pri Geografio |
Ŝtono de Sealsfield estas rokmuro kun belvidejo en valon de Dijo en Nacia parko Podyjí, sude de urbo Znojmo. La loko portas nomon de verkisto Charles Sealsfield, naskiĝinto el proksima Popice, kiu kun ŝato vizitadis la belvidejon.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]En arbaroj super valo de Trauznice, kvin kilometrojn sudokcidente de la mezo de Znojmo, troviĝas alte super fleksaĵo de rivero Dijo unu el la plej belaj belvidejoj de Nacia parko Podyjíí. Komence de la 19-a jarcento ĝi ensorĉigis naskiĝinton el la proksima Popice, verkisto Charles Sealsfield, kiu ĉi tie ĝoje sidadis kaj meditis.
Kontraŭe al Ŝtono de Sealsfield malfermiĝas ravino de rojo Mločí potok kaj suve ĉe la rivero eblas ekvidi krutan rokon Býčí skála. En tiuj ĉi lokoj finas leviĝo de akvoj de znojma valbaraĵo. Ne estas seninterese, ke en la 20-a jarcento akvomastrumistoj ludetis kun ideo de konstruado de sesdekmetra digo ĝuste ĉi tie ĉe Býčí skála. La proponita akva laboraĵo inundigus dijan valon de Ŝtono de Sealsfield tra fama promontoro Šobes ĝis aŭstra Hardegg.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Belvidejo en valon de Dijo
-
Belvidejo aŭtune
-
Memorŝtono sur loko, kie Sealsfield onidire ĝoje sidadis
-
Vojmontrilo kaj informtabulo