Švitrigaila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Švitrigaila
Grandprinco de Litovio
Švitrigaila, bildigo el la 19-a jarcento
Švitrigaila, bildigo el la 19-a jarcento
Persona informo
Naskiĝo proks. 1370
Morto 10-an de februaro 1452 (1452-02-10)
en Lucko
Tombo Katedralo de Vilno vd
Religio paganismokatolikismo vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio vd
Familio
Dinastio Gediminidoj vd
Patro Algirdas vd
Patrino Uliana of Tver vd
Gefratoj Alexandra of Lithuania • Agrypina of Lithuania • Lengvenis • Kaributas • Demetrius I Starshy • Karigaila • Feodor Olgerdovich • Vygantas • Ladislao la 2-a JogajloSkirgaila • Andrei of Polotsk • Helen of Lithuania vd
Edz(in)o Q56359698 vd
Profesio
Okupo monarko vd
Grandprinco de Litovio
Dum 1430-1432
Antaŭulo Vytautas
Sekvanto Žygimantas Kęstutatis
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Švitrigaila-Leono, post transiro en katolikismo havis nomon Boleslao (n. proksimume 1370 - 10-an de februaro 1452) - estis Grandduko de Litovio.

Post morto de Vytautas laŭ kondiĉoj de Unio de Horodło grandduko devis esti konfirmita de Jogaila kaj polaj nobeloj, sed princoj kaj bojaroj de Grandduklando de Litovio kunveturis al sejmo en Vilno sen interkonsento kun polaj senjoroj sed kun aprobo de Jogaila proklamis kiel grandduko Švitrigaila.

Malgraŭ sia katolikisma kredo li estis konata kiel kontraŭulo de unio kun Pollando kaj longtempa kontraŭulo de Vytautas kaj Jogaila kaj eble pro tio li estis elektita de partio deziranta sendependecon de Pollando. Dum sia regado li transdonis ŝtatajn postenojn al ortodoksoj.

Regado de nova grandduko komencis de konflikto kun Pollando pro limaj pretendoj, pro kio komencis milito en fino de la jaro 1430. Post fino de senrezulta intertraktado pola reĝo komencis militon kaj kun armeo iris al Volinio. Švitrigaila serĉis aliancanojn - lin subtenis germana imperiestro, kiu promesis al Švitrigaila reĝan kronon, Ordeno de Germanaj Kavaliroj, dezirante revenĝon post malvenko en la jaro 1410, same subtenon promesis tataroj kaj reganto de Moldavio.

Pro perdo de politika influo, same kiel rompo de interrilatoj kun Pollando, ekis malkontento de katolika parto de princoj kaj bojaroj, same kiel tiuj el ortodoksoj, kiuj konsideris pli bonan aliancon kun Pollando. La 1-an de septembro 1432 komplotanoj provis mortigi Švitrigailan sed li savis sin kaj fugis en Polack.

Kiel grandduko estis proklamita unu el komplotanoj - Žygimantas Kęstutatis. Al li subiĝis nordokcidenta parto de ŝtato, Polack, Vicebsk, Smolensk, Kievo, Volinio subiĝis al Švitrigaila.

Žigimantas tuj denova aliancis kun Pollando, laŭ kondiĉoj de kio sendependeco de Grandduklando de Litovio estis limigita per tempo de lia vivo. Por batali kun Švitrtrigaila, Jogaila alsendis al Žigimantas polan armeon. En grandduklando komencis milito (1432-1437) dum kiu Švitrigaila perdis siajn terojn krom Volinio, kie li mortis en urbo Lucko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]