Žulová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Žulová
(Frýdberk)
germane Friedberg
urbo
Turo de preĝejo vidata el okcidenta deklivo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Žulová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Žulova montetaro
Transporto Fervojlinio 295 Žulová (stacio)
Memorindaĵo Frýdberk
Riveroj Vidnavka, Stříbrný potok
Situo Žulová
 - alteco 290 m s. m.
 - koordinatoj 50° 18′ 33″ N 17° 05′ 53″ O / 50.30917 °N, 17.09806 °O / 50.30917; 17.09806 (mapo)
Areo 14,75 km² (1 475 ha)
Loĝantaro 1 162 (2023)
Denseco 78,78 loĝ./km²
Unua skribmencio 1290
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 56 ĝis 790 65
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 541575
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Žulová
Retpaĝo: www.zulova.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Preĝejo de sankta Josefo. La turo estis parto de gotika burgo Frýdberk.

Žulová estas cismontara urbeto troviĝanta en distrikto Jeseník en Ĉeĥio, en suda parto de Žulovská montetaro sur kunfluejo de rivereto Vidnávka kaj Arĝenta rojo. Dominaĵo de la vilaĝo estas la plej alta monto de Žulovská montetaro Dia monto (525 m), sur kies supro staras de malproksime videbla preĝejeto el la jaro 1856. Jam la nomo mem sufloras, ke oni ĉi tie intensive minis graniton, en la ĉirkaŭaĵo ni trovos grandan kvanton de forlasitaj kaj agadaj minejoj. Vivas ĉi tie 1 162 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vlčice, Skorošice, Kobylá nad Vidnavkou, Vápenná, Černá Voda kaj Bernartice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri tiama vilaĝeto Sestrechowitz devenas el la jaro 1290. La plej grandan evoluon Žulová spertis fine de la 19-a jarcento ĝuste kun grandega evoluo de minado kaj prilaborado de granito. En 1886 estis en Žulová fondita lernejo por ŝtonistoj kaj ŝtonskulptistoj por prilaborado de granito. Tiu ĉi lernejo, pli poste kiel faka metilernejo, ĉi tie pluekzistis ĝis la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Al Žulová nuntempe apartenas vilaĝo Tomíkovice kaj vilaĝetoj Žlíbek kaj Starost. Tomíkovice kaj Kobylá nad Vidnávkou estis aligita al Žulová en la jaro 1976. En 1976 ĝis 1990 dumtempe ankaŭ Skorošice kun apartenantaj vilaĝoj. Skorošice en la jaro 1990 memstariĝis, sed Tomíkovice restis plu kiel parto de Žulová. Vilaĝo Kobylá nad Vidnávkou en 2001 ankaŭ memstariĝis.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 606
18801 698
18901 658
19001 799
19101 846
19211 883
JaroLoĝantoj
19302 172
19501 241
19611 349
19701 373
19801 437
19911 333
JaroLoĝantoj
20011 370
20141 261
20161 244
20171 239
20181 248
20191 247
JaroLoĝantoj
20201 223
20211 101
20221 155
20231 162

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter la plej signifajn konstruajn memorgaĵoj apartenas jam la menciita preĝejeto sur Dia monto kaj filia preĝejo de sankta Jozefo, kiu estis alkonstruita al devena burgo Friedberg el la 13-a jarcento. Tiun ĉi burgon proprumis du familioj de rabemaj kavaliroj, Wüstehubidoj kaj poste Haugwitzidoj.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Žulová havas idealan situon por atingi ĉiujn partojn de Riĥleba montaro kaj Žulovská montetaro. Proksime de la vilaĝo ni trovos tuj kelke da belegaj naturkreaĵoj, kiuj estis proklamitaj kiel naturmemorigaĵoj. Tio estas belegaj Nýznerovaj akvofaloj en Arĝenta valo, belega rokurbeto sur proksima Borový vrch (487 m) kaj aliaj.