Historio de la Esperantista klubo en Brno (1990-)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La historio de la Esperantista klubo en la urbo Brno estas priskribita en apartaj artikoloj, el kiuj ĉiu priskribas unu periodon laŭ jar-intervaloj:

1900-1914 1919-1938 1939-1945 1946-1952 1952-1968 1969-1989 1990-nun



urbocentra panoramo de Brno

Jen la kroniko de 1990 ĝis nun.

1990[redakti | redakti fonton]

1991[redakti | redakti fonton]

1991: junia festo de 90-jariĝo de la Klubo (7.-9.6.); klubejo en Spojklub en Šilingrovo nám.; M. Malovec en Roterdamo ĉe UEA; en majo dum IFEF-kongreso en Olomouc M. Malovec preparas kongresan kurieron; Jana Burianová preparis vinan seminarion por junulara sekcio; B-B-B renkontiĝo apud digolago.

1992[redakti | redakti fonton]

1992: UK en Vieno numumis s-ron Josef Vondroušek Honora Membro de UEA; la Klubo fondis Esperantan Literaturan Fondaĵon; M. Malovec preparis Jarlibron de ĈEA 1992; Pupteatro Radost partoprenis pupteatran festivalon kun teatraĵo Doktoro Johano Faŭst (tr. M. Malovec), kiu aperis ankaŭ kiel broŝuro;

1993[redakti | redakti fonton]

1993: V. Podhradská estis inter ĉefaj organizantoj de komuna ĉeĥa-germana kongreso en Karlovy Vary, Malovec preparis kongresan libron.

1994[redakti | redakti fonton]

1994: aperis Milito kontraŭ Salamandroj de Karel Čapek en traduko de J. Vondroušek okaze de SAT-kongreso en Strážnice; Malovec preparis Jarlibro de ĈEA 1994 okaze de la asocia 25-jariĝo.

1995[redakti | redakti fonton]

1995: aperas la Propra biografio de Karolo IV (tr. J. Vondroušek, redaktis Z. Hršel kaj M. Malovec) okaze de IKUE-kongreso en Olomouc; jarfine J. Vondroušek forpasis; en Brno "ĉe Kozakoj" Asocia konferenco; aperis nova vortaro Esperanta-ĉeĥa de Kraft-Malovec (ĉefa kunlaboranto Z. Hršel, eld. KAVA-PECH).

1996[redakti | redakti fonton]

1996: dum UK Prago 96 administradon helpas ĉefe V. Podhradská, kongresan kurieron M. Malovec kaj K. Daněk, S. Barták preparis tasetojn kun E kaj ceramikan volvaĵon, Jitka Daňková helpis en informilo. Z. Hršel invitis al Brno du afrikanojn, Kokou Sagbadjelou el Togo kaj Viktor Nto-Nto el Kamerunio; V. Podhradská iĝas vicprezidanto de ĈEA en la 8-a kongreso en Havířov, M. Malovec preparis Jarlibron de ĈEA 1996; KVA-PECH eldonis ĉeĥlingve la verkon Nový realismus de B. Vogelmann en traduko de V. Pecák kaj M. Malovec; Knaboj de Kastora rivero de J. Foglar (tr. D. Berndt, eld. EK Třebíč) enkomputiligis M. Malovec kaj J. Mendl.

1997[redakti | redakti fonton]

1997: M. Malovec gastis en Stuttgart kaj ligis kontaktojn kun loka klubo; Z. Hršel kaj M. Malovec komencis kolekti la verkaron de M. Lukáš por verki detalan bibliografion; M. Malovec komencis sisteme enkomputiligadi la tradukan heredaĵon de J. Vondroušek, sed ankaŭ de aliaj esperantistoj, same ankaŭ iam eldonitan E-literaturon, por ke ĝi restu konservita por la futuro kaj interreto; grave helpas J. Mendl el Milevsko (ekz. Švejk en traduko de V. Váňa, multaj tradukoj de J. Vondroušek); al nia Esperanta Literatura Fondaĵo skribis praga poetino Věra Ludíková petante pri traduko de siaj versoj.

1998[redakti | redakti fonton]

1998: aperis Ĉeĥa-esperanta vortaro de K. Kraft (ĉefaj kunlaborantoj Z. Hršel kaj M. Malovec, eld. KAVA-PECH), trian eldonon de Nova realismo de B. Vogelmann preparis por preso M. Malovec (eld. KAVA-PECH); aperis Terminaro de feloj de L. Středa, enkomputiligis M. Malovec (redaktis K. Kraft, eld. KAVA-PECH); aperis Badenlanda legendaro de B. Phillipe enkomputiligita de M. Malovec; Věra Ludíková eldonis sian poemaron Ekaŭdi la animon/Uslyšet duši en spegula Esperanta-ĉeĥa eldono (tr. J. Mráz kaj M. Malovec); likvido de Esperanta Literatura Fondaĵo (nova leĝo postulas duonmilionan kapitalon).

1999[redakti | redakti fonton]

1999: ŝanĝo de kluba adreso (ne plu poŝtkesto, sed privata adreso de M. Malovec), ing. Werner kaj Malovec partoprenis UK en Berlino, Malovec poste ankaŭ ILEI-konferencon en Karlovy Vary, de kie li venigis al Brno denove la togolandan gaston Kokou Sagbadjelou, pri kiu zorgis unu semajnon "paĉjo" Z. Hršel; forpasis Václav Halíř (22.3.), operkantisto ofte koncertanta por nia klubo; la poemo de Věra Ludíková Ekaŭdi la animon aperas en 10 tradukoj (anglan kaj hebrean aranĝis nia klubo per Esperanto); en la 9-a kongreso de ĈEA en Tábor Věra Podhrahdská elektita kiel Asocia prezidanto; kongresan libron Tridek jaroj preparis Malovec; tiu ankaŭ redaktis prelegaron Modernaj rimedoj de komunikado (eld. KAVA-PECH pri KAEST '98) kaj komputile prilaboris tradukojn de Josef Rumler Majo de K.H. Mácha kaj Kristnaska tago de K. J. Erben; vizito de franca esperantista familio Pichon veturanta kun ĉevalo.

2000[redakti | redakti fonton]

2000: forpasis Dr. Jaromír Šikula, CSc (29.5.); aperis Gramatiko de Esperanto de M. Malovec (eld. KAVA-PECH).

2001[redakti | redakti fonton]

2001: la Klubo solenas 100 jarojn de sia ekzistado (26.5.); okaze de la jubileo aperis bildkarto. La jarkunveno elektis novan komitaton: Mgr. Zdeněk Hršel (prez.), Miroslav Malovec (sekr.), Marie Klimentová (kasistino), MVDr. Oldřich Arnošt Fischer (kulturo), Mgr. Milena Picková., kontrolistinoj Jarmila Veselá kaj Jarmila Handlová. La eksiĝintaj komitataninoj V. Podhradská kaj M. Lorková tamen plu aktive partoprenas la kluban vivon, ekz. inter ĉefaj organizantoj de la jubilea soleno. Slavomír Barták produktas suvenirajn esperantaĵojn. František Frýbert estas aktiva esperantista radio-amatoro, uzanta ankaŭ paked-radion (perradia partnero de la interreto). Por SAT laboras kaj publikigas artikolojn Adolf Veselý. Doc. Inĝ. Jan Werner laboras pri terminaroj (betono k.a.) kaj terminologio (edukado de novaj terminologoj). Inĝ. Josef Vojáček kiel instruanto pri komputiloj ĉe la pedagogia fakultato de Masaryk-universitato eksperimentas pri duonaŭtomata tradukado el la ĉeĥa en Esperanton. La klubajn kunvenojn partoprenas ankaŭ Libuše Trojanová, Oldřich Růžička, Eva Hliněnská, Anna Pětová k.a.. Daŭre malsanaj membroj, Alena Růžičková-Pavlínová, honora membrino de ĈEA, Mgr. Milena Picková kaj D-ro Evžen Wohlgemuth, estas vizitataj de klubanoj. La Klubo posedas duan plej grandan Esperanto-bibliotekon en Ĉeĥio.

2002-2003[redakti | redakti fonton]

2002: M. Malovec komencas kunlabori kun Vikipedio; inĝ. J. Vojáček akiris ministerian subtenon por E-kurso en la pedagogia fakultato de Masaryk-universitato.

Ekde 2004[redakti | redakti fonton]

2004: Klubo festis cent jarojn de naskiĝo de Josef Vondroušek kaj Vilibald Scheiber.
2005: Klubon vizitis grupo de partnera urbo Rennes, Marek Blahuš vizitis partneran urbon Stuttgart okaze de la 100-jariĝo de la loka Esperanto-klubo.
2011: La klubo solenis 110 jarojn de sia ekzistado (21-a de majo)[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-22. Alirita 2011-05-22.