Lingvaj institutoj de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvaj institutoj de Esperanto estas organoj kiuj prizorgas la lingvon Esperanto.

En multaj landoj troviĝas nuntempe nacia instituto de Esperanto. Ĝia celo estas ĉefe t. n. "diploma", t. e. aranĝadi ekzamenojn kaj eldonadi diplomojn ĉiukategoriajn. En multaj landoj la Instutoj plenumas la taskon de propaganda (aŭ eĉ nacia) societo. Sed plejparte ilia tasko limiĝas je la supre cititaj celoj, eventuale kun aldono de instruado de Esperanto.

Principe ekzistas tri kategorioj de diplomoj: 1) Pri kono de la lingvo, 2) pri kapableco (instrui) kaj 3) profesora. Ĉiu Institutoj havas apartan programon kun fiksitaj taskoj solvotaj por sukcesi la koncernan ekzamenon. (depende de la bezonoj kaj cirkonstancoj en la responda lando.)

La Naciaj Institutoj de Esperanto estas sekvo de la antaŭa, t. e. unua formo: Internacia Instituto de Esperanto. Komence nur tiu sola rajtis eldonadi diplomojn (preci profesorajn). Pri ĝia deveno ni scias el la protokolaro de la UK 1908. Dum la dua laborkunsido "S-ro Gaston Moch prezentas proponon pri Internacia Atesto pri Kapableco. S-ro Edmond Privat (Sviso) opinias, ke tio estas afero, se oficiala, sed de privata organizo, kiel ekzemple de la Internacia Instituto de Esperanto ĵus fondita en Asteriko." Poste, en la dokumentoj de tiu UK ni trovas inter la Decidaro, sub n-ro 8: "La Kongreso aprobas principe la fondon de Internacia Instituto de Esperanto por internacia servado de instruado kaj organizo de normalaj lernejoj kaj diplomoj."

Tiel do ni devas konsideri la fondon de la Instituto de Esperanto dum 1908 en Nov-Jorko. Ĝia agado, sub la prezido de E. Privat estis tre vigla, kaj portis karakteron vere internacian. Dum UK-j ĝi organizadis ekzamenojn kaj eldonadis tre belajn diplomojn.

Kun la fluo de l' tempo, kaŭzate de diversaj lokaj bezonoj, malfermiĝadis naciaj institutoj de Esperanto. Dum la UK 1929 okazis konferenco de ĉiuj naciaj institutoj (prezidis la tiama Direktoro de la Internacia Instituto de Esperanto, profesoro Dietterle, sekretariis la gvidanto de Pola Instituto Edvardo Wiesenfeld). Dum tiu konferenco estis akceptataj la du bazaj rezolucioj: 1) La naciaj Institutoj de Esperanto estas filioj de la Internacia, 2) La Internacia Instituto de Esperanto havas la taskon enregistradi ĉiujn profesorajn diplomojn, eldonatajn de la naciaj instituto kaj validigi tiujn diplomojn sur la internacia forumo kiel ankaŭ pledi, ke diplomo eldonita, de unu nacia Instituto estu rekonita en alia lando).

Ĉar ne ĉie la Institutoj staris sur egala nivelo kaj ne ĉie estas egale taksataj - ekz. en Gemanio la Instituto estis ŝtata kaj ĝia diplomo havis altlernejan valoron - ĝis nun tiu Viena decido ne estas efektivigita. Ĉiuj Institutoj do funkcias aparte kaj senrilate kun la aliaj. La Internacia Instituto mem nuntempe ne funkcias.

Internaciaj institutoj[redakti | redakti fonton]

Nacilingvaj Esperanto-institutoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]