Balono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri balono kiel transporta rimedo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Balono (apartigilo).
Flava balono elirante
Balono de fratoj Montgolfier

Balono (per alia vorto ankaŭ aerostato) estas aparato pli malpeza ol la aero, kiu laŭ principo de leĝoj de Arkimedo moviĝas tra la aero. Kutime sub la balono, nacelo estasĝi alkroĉita por transporti mezurekipaĵon, personaron aŭ motoro(j)n.

Varmaerabalonoj uzatas por turismo eĉ por iu sporto agnoskata de la Internacia Federacio de Aeronaŭtiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel komenco de balona flugado estas konsiderata la 5-a de junio 1783, kiam ascendis varmaera balono de fratoj Montgolfieroj antaŭ la okuloj de kortego de Ludoviko la 16-a. La unuaj pasaĝeroj estis ŝafoj, ansero kaj kokino.

Ankoraŭ la saman jaron ascendis ankaŭ la unua per gaso plenigita balono de profesoro Charles fare de Fratoj Robert. La gasbalonoj poste estis eluzataj en civila kaj ĉefe en armea sfero. Ili estis plenigitaj per hidrogenolumgaso kaj fine per sendanĝera heliumo. Fine de la 19-a jarcento aperis ankaŭ la unuaj uzeblaj direkteblaj balonoj - aerŝipoj.

Armea uzo[redakti | redakti fonton]

La unuan proponon por armea uzo donis jam en la jaro 1783 franco Giroud de Villette post sia flugo per montgolfiera balono. La unua praktika uzo estas alskribata al alia franco. Guiton de Morveau, konsilanto de Komitato por ŝtata bono de la unua franca respubliko, provis per balono transporti en 1793 depeŝojn el sieĝata urbo Condré. Sed la nelikita balono falis en tendaron de malamikoj. Malgraŭ tio li akiris en la sama jaro subtenon por siaj intencoj kaj jam je unu jaro pli malfrue per sia balono Entreprenant (entreprenema) li intervenis en batalojn ĉe Maubeuge. Sed antaŭ tio estis necese kun helpo de kemiisto Antoine Laurent Lavoisier kaj fizikisto Coutelle malkovri kaj priregi novan manieron de sintezo de hidrogeno.

Dum prusa sieĝado de Parizo en 1870 balonoj estis unusola rimedo por komuniko de sieĝantoj de la urbo kaj la resto de Francio. Dum la sieĝado ekstartis 66 balonoj, el kiuj plimulto alflugis kun poŝto kaj pasaĝeroj ekster la prusan ĉirkaŭigon.

Balonoj estis en la 19-a kaj la unua duono de la 20-a jarcento uzataj en armeo kiel gvatanta rimedo - precipe por gvidado de artileria kanonado, dum la Dua Mondmilito poste kiel kontraŭsubmarŝipa gardistaro.

Operaco Outward estis brita programo en la Dua Mondmilito por ataki Germanion pere de liber-flugantaj balonoj. Ĝi uzis malmultekostajn, simplajn balonojn plenplenajn de hidrogeno. Ili portis ĉu ŝtalkablon por ĝi elektrajn liniojn de alta tensio produktante kurtan cirkviton, aŭ fajrigajn aparatojn por startigi incendiojn en kampoj, arbaroj kaj makisoj.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Gasbalonoj de balona festo ĉe Meerstad

En duono de la 20-a jarcento komencis esti kutime alirebla premigita botelgaso kaj ĝi ebligis tiel renesancon de varma-aeraj balonoj kiel hobion de multaj entuziasmuloj.

La konkura varmaera balonado komenciĝis en 1906, kiam James Gordon Bennett - usona eldonisto - ofertis internacian premion por longdistaj flugoj

La Fédération Aéronautique Internationale (FAI: Internacia Aeronaŭtika Federacio) notas rekordojn en 10 kategorioj por varmaeraj kaj gasplenumitaj balonoj, de 250 m3 ĝis 16.000 m3.

La konkursoj estas lokaj, mondaj ĉampionecoj estas ne tre sukcesaj.

Oni traflugis per balono la Atlantikon (1978), Nord-Amerikon (1980) kaj la Pacifikon (1981).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]