Blanka milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka milvo
Elanus leucurus
Elanus leucurus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Elanus
Elanus leucurus
Vieillot, 1818
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blanka milvoBlankvosta milvo laŭ la latina scienca nomo Elanus leucurus, kie en la specifa parto aperas du radikoj el la antikva greka signife respektiva "blanka" kaj "vosto", estas elaneda milvo kiu troviĝas ĉe Kalifornio, en kariba Meksiko kaj de tie suden tra tuta Sudameriko escepte la malvarmaj plej sudaj partoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo antaŭe estis nomata kiel Nigraŝultra milvo, kiel subspecio de eŭropa kaj afrika specio Elanus caeruleus. Poste oni pensis, ke temas pri aparta specio laŭ nomo de Blanka milvoBlankavosta milvo laŭ scienca nomo Elanus leucurus. Poste, Clark kaj Banks (1992) pruvis, ke la Blanka milvo diferencas disde la malnovmonda Nigraŝultra milvo laŭ grando, formo, plumaro kaj konduto kaj tiuj diferencoj sufiĉas por aparta klasigo. Tiele la specio rehavis devenan nomon Blanka milvo. Dume E. caeruleus estis renomata kiel Nigraflugila milvo, kaj la nomo Nigraŝultra milvo restis por la aŭstralia specio, Elanus axillaris, kiu estis antaŭe konsiderata subspecio de E. caeruleus kaj nun aparta specio.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Blanka milvo preskaŭ formortis dum la 30-aj kaj 1940-aj jaroj en Kalifornio pro pafado kaj ovokolektado, sed nun estas ree komuna en tiu regiono. Tamen ne ankoraŭ regula. Ili povas esti viditaj en la Centra Valo kaj sudaj marbordaj areoj, ĉirkaŭ Sankta Francisko (Golfo de San-Francisko), sed aliloke raras aŭ forestas, tamen ĝi troviĝas ankaŭ ĉe suda Teksaso, Malsupra Kalifornio, okcidenta Meksiko kaj de tie suben.

Je tutmonda konsidero la specio ne estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN.[1] Rare tiu birdo troviĝas ege fore. Je diversaj fojoj oni vidis du en Nov-Anglio kiel en 2010.[2]

Ili vivas ĉe ebenaĵoj, tre malfermaj arbaroj, terkultura kamparo kaj proksime de urbaj zonoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Blanka milvo
Blanka milvo ŝvebanta.

Ili estas longaj de 35 ĝis 41 cm kaj pezas ĉirkaŭ 300 g.

Ties koloro estas simila al tiu de mevoj, sed formo kaj flugmaniero estas falkecaj, kun angula vosto.

Ili estas blankaj ĉekape, ĉevoste kaj sube kaj helgrizaj supre kaj havas nigrajn flugilpintojn kaj ŝultrojn; ties flugiloj estas longaj kaj pintecaj. Ili havas nigran bekon, ruĝajn okulojn kaj flavajn krurojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Blankaj milvoj manĝas ĉefe ronĝulojn -kaj ankaŭ grandajn insektojn (akridoj) kaj lacertetojn- kaj pro tio ili estas ofte vidataj superflugantaj kaj ŝvebantaj arbustarojn, herbejojn kaj rubejojn. Ili flugas malrapide kaj malalte (8 ĝis 30 m). Ili rare aŭ preskaŭ neniam kaptas birdojn, kaj eĉ ĉe malferma cerado, kun miksitaj kunmanĝantaroj ili ĝenerale malatentas ilin.[3]

Lli flugas sole aŭ popare, sed escepte dum la reprodukta sezono ili povas kuniĝi en aroj ĝis po cento.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili konstruas neston el branĉeteroj kaj kovras ĝin per pli mola materialo -ekzemple herbo-, ĉiam en arboj aŭ izolitaj arbustoj. Ili reproduktiĝas somere aŭ komence de vintro. La ino demetas 2 ĝis 6 blankajn ovojn kun brunaj makuletoj. La patrino kovas dum unu monato kaj la ĉirkaŭ 2 idoj -nutritaj de ambaŭ gepatroj- survivantaj ekflugas iome post alia monato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BLI (2008)
  2. Aŭguste de 2010, unu estis ripete vidata je la enfluo de la rivero Housatonic en Konektikuto, "one of only two that we know of from New England" (unu el nur du kiujn oni konas en Nov-Anglio), laŭ Frank Gallow, asocia direktoro de la Connecticut Audubon Society Coastal Center; tiu fonto publikigis bildon de tiu birdo; Sanders, Jack, "Hummingbird antics and some rare visitors", Birdnotes column, p 4B, August 19, 2010, The Ridgefield Press (kaj aliaj Hersam Acorn Newspapers)
  3. Ragusa-Netto (2000)

(en la angla)