Kastelo Tattershall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Tattershall
kastelo
dommuzeo • burgoarkeologia loko [+]
Koordinatoj53° 6′ 5″ N, 0° 11′ 33″ U (mapo)53.101333333333-0.19261111111112Koordinatoj: 53° 6′ 5″ N, 0° 11′ 33″ U (mapo)

Estiĝo1231

Kastelo Tattershall (Britio)
Kastelo Tattershall (Britio)
DEC
Kastelo Tattershall
Kastelo Tattershall

Map
Kastelo Tattershall

Vikimedia Komunejo:  Tattershall Castle (Lincolnshire) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Tattershall

La Kastelo Tattershall situas en la urbeto Tattershall en la angla provinco Lincolnshire.

Ĝi estis konstruita el brikoj inter 1434 kaj 1445 de Ralph Cromwell, Lordo-Kanceliero de Henriko la 6-a .

Ĝi anstataŭigis pli fruan kastelon.

La fortikaĵo estas pli ol 30 metroj alta.

Kvankam la kastelo estis protektita per muro kaj du ĉirkaŭfosaĵoj la ĉefturo posedis grandajn fenestrojn atakeblajn. La ĉefturo estis fakte vere grandioza kampara domego konstruita por aspekti kiel granda defensiva fortikaĵo el la 12-a jarcento.

La brikaĵo, interne kaj ekstere estas tre altkvalita, kiel ekzemple la gotikaj kamenoj.

Post la morto de Lordo Oliver Cromwell la bieno transiris al la reĝo kaj poste al la grafoj de Lincoln.

Finfine Lordo Curzon aĉetis ĝin en 1911. Li renovigis la turon, kiu estis en ruina stato kaj elfosis denove la ĉirkaŭfosaĵon. Li ankaŭ savis la ŝtonajn kamenojn, kiujn oni forprenis kaj intencis sendi al Usono.

En 1926 Lordo Curzon testamentis la kastelon al la National Trust(Nacia Fondaĵo).

Oni ne rekonstruis la eksteran muron kaj nuntempe la kastelo staras sola kaj estas videbla de longa distanco.