Eli Urbanová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eli Urbanová
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1922 (1922-02-08)
en Čáslav
Morto 20-an de januaro 2012 (2012-01-20) (89-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Štěpán Urban
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • poeto • instruisto
vdr

Eliška "Eli" URBANOVÁ (ĉeĥe Eli Urbanová, naskita kiel Eliška Vrzakova (ĉeĥe Eliška Vrzáková; naskiĝis la 8-an de februaro, 1922 en Čáslav, Ĉeĥio - mortis la 20-an de januaro 2012 en Prago[1]) estis ĉeĥa verkistino kaj poetino kiu verkis en la ĉeĥa (sub la pseŭdonimo Eliška Doubravská) kaj en Esperanto, honora membrino de UEA, membro de la Akademio de Esperanto (1986-1995), muzikistino, kaj profesie instruistino[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eli Urbanová naskiĝis en Časlav kie ŝi studis en elementa lernejo, gimnazio kaj instruista instituto. Ŝi komencis labori en la privata muziklernejo de Stepan Urban, kun kiu ŝi geedziĝis en 1942 kaj kunvivis ĝis 1955. En la lernejo ŝi instruis pianon, violonon kaj violonĉelon[1].

Post kompletigado de siaj studoj en Časlav, Urbanová debutis en la jaro 1940, kiam librovendisto Malý en Čáslav eldonis ŝian lirikaĵon en la ĉeĥa lingvo Zrcadlo (Spegulo)[3].

Urbanová esperantistiĝis en 1948. Ŝi kune kun Štefo Urban (aŭtoro de la versa fablaro Nova Ezopo (1961), membriĝis en la Praga Esperanto-Klubo en 1949 kaj baldaŭ Urbanová ekverkis en Esperanto. Urbanová multe artikolis pri Esperanto en la ĉeĥa kaj instruis la lingvon.

Ŝi verkis multajn originalajn poemojn, el kiuj la plej bonaj atingis aprezon en Belartaj Konkursoj de UEA.

En la periodo 1952-1957 ŝi ricevis dek premiojn, i.a. la unuan premion pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1954. Fortan impulson al Urbanová donis ŝia amikiĝo kun Julio Baghy, kun kiu ŝi ekkorespondis en 1952 kaj kiu vizitis Pragon en 1956.

En 1997 Eli Urbanová kunfondis la Internacian Verkistan Asocion ĝis ekestis en 1983 la Esperantlingva Verkista Asocio, en kiu ŝi ankaŭ membriĝis.

De 1975 ĝis 1980 ŝi estis juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj. Inter 1986 kaj 1995 ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto. En 2001 ŝi akiris OSIEK-premion pro Hetajro dancas. En 2003 OSIEK dediĉis sian konferencon en Prago parte al ŝia verkaro.

En 1996 ŝi fariĝis Honora Membro de UEA. La saman distingon ŝi ricevis de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1982.

Persone[redakti | redakti fonton]

Jan VRZÁK, patro de Eli Urbanová mortis la 8-an de aŭgusto 1956 (Bulteno de EK Praha 41/1956)

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥe[redakti | redakti fonton]

Jam en 1940 Urbanová aperigis poemaron en la ĉeĥa: Zrcadlo (Spegulo) sub la pseŭdonimo Eliška Doubravská[4].

Ŝi aperigis la poemarojn Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986), Vino, viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996; dulingva, kun ĉeĥa traduko de J. Rumler), El mia buduaro (2001), Rapide pasis la temp’ (2003) kaj Prefere ne tro rigardi retro (2007).

Ŝiaj poemoj aperis ankaŭ en la kolektoj Kvarfolio (1976) kaj Eli Urbanová - nuntempa Esperanta poetino (2005), kaj en Esperanta antologio (1958 kaj 1983).

Ŝia literatura ĉefverko tamen estas Hetajro dancas (1995), ampleksa aŭtobiografia romano, kiu ricevis la OSIEK-premion en 2001.

En 2005 aperis la prelegaro, intimaj temoj en Esperanto-beletro.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pri Hetajro dancas vidu Sten Johansson, Bohemia amoro: Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová [2005], paĝoj 95-112. En: Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. UEA. Rotterdam. 2012. 143 paĝoj.
  • (angla) Sutton, Ĝofredo. Urbanová, Eli, Konciza enciklopedio de la originala literaturo de Esperanto, 1887-2007, Novjorko: eld. Mondial, 2008. paĝoj 332-337. 728 p., ISBN 1-59569-090-5.
  • (esperanto) Intimaj temoj en Esperanto-beletro, prelegaro aldone al sixa detala biografio, Kava-Pech, 2005[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (eo) Eli Urbanová forpasis, La Ondo de Esperanto, la 23-an de januaro 2012.
  2. (eo) Eli Urbanová, Originala Literaturo Esperanta.
  3. (ĉeĥa) Eli Urbanová (1922 - 2012), Městské muzeum a knihovna Čáslav.
  4. 4,0 4,1 (eo) Mortis Eli Urbanova, La Gazeto, p. 159, n-ro 159, aprilo 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

https://www.webcitation.org/query?id=1256546873579031&url=www.geocities.com/origlit/roman/urbanova.html

http://www.esperanto.net/literaturo/roman/urbanova.html

http://www.esperanto.net/literaturo/poem/libr/rapidpastemp.html

Verkoj de kaj pri Eli Urbanová[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine