EUROKKA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
EUROKKA
esperanto-organizaĵo • faka Esperanto-asocio
Komenco 1988
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

EUROKKA, plennome Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio, estas faka Esperanto-asocio pri Esperanto-muziko, fondita la 17-an de februaro 1988 de Floréal Martorell. Ekde 1991 ĝi formale estas faka sekcio de TEJO.

EUROKKA havas disko-eldonejon Vinilkosmo, kunordigas artistan informtenejon (datumbankon).

Dum la jaroj 1990-2001 ĝi ankaŭ eldonis la revuon Rok-gazet'.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.