Porpeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Porpeto (foje nomata ankaŭ propeto) estas preĝo, per kiu oni petas Dion pri io.

Ĝi estas unuavice peto favore al ("por") aliaj homoj.

Porpetoj estas parto de la katolika liturgio, kie la vortigon de ĉiu porpeto sekvas la vortoj de la paroĥanoj "Ni petas Vin, elaŭdu nin". Ekzemploj de porpetoj troviĝas en la Roma Meslibro kaj la kristana preĝ- kaj kantlibro ADORU (n-roj 058.9 kaj 060.8).

Propetado estas, ĝenerale, interveno, kiun oni faras ĉe potenculo por obteni favoron avantaĝe al tria persono.

La signifo de la vorto-koncepto «propetado» surfaciĝu, kiel ekzemplo, el la romia juro, kie estis tipa la intercessio tribunicia (tribuna propeto favore al plebano por ke al li estu evitita interveno de juĝisto.

En multaj religioj la propeto, pli/malpli samsignifa, estis kaj estas praktikata ĉe Dio aŭ ĉielaj instancoj.

Propeto en Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Plilarĝigante kaj pliprecizigante la originan signifon, laŭ iuj kristanaj konfesioj propeto estas interveno ĉe Dio, por ke estu donacita io grava, san-rilata kaj/aŭ spirita, aŭ labor-rilata, aŭ pli ĝenerale ekonomia aŭ alispeca al bezonulo; aŭ, pli specife, propeto estas alvoko al sanktulo, por ke tiu «propetu» ĉe Dio kaj la petanto ricevu favoron aŭ gracon.

Katolikoj, ortodoksuloj kaj protestantaj konfesioj (ekzemple, anglikanoj) fide kredas ke per preĝa alvoko al sanktulo, oni povas malpli nedigne akiri favoron ĉe Dio. Nepropre oni diras ke la sanktulo «liveras la favoron». Sed laŭ tiuj konfesioj estas ĉiam Dio kiu «donas» la gracon, kaj ĝuste el Dio la sanktulo obtenas aldonate sian preĝon al tiuj de la fideluloj alvokantaj lian propeton.

Oni kutime petas propeton ne nur ĉe sanktuloj kaj beatuloj oficiale tiaj proklamitaj fare de katolika kaj ortodoksa Eklezioj (kaj ne nur), sed ankaŭ ĉe ĉiuj kiujn oni kredas ĝuantaj la beatigan vizion (Paradizo). Eĉ, unu el la kondiĉoj por ke tiuj eklezioj proklamu iun personon beatulo estas ke mem certigu pri sia propeto per miraklo; alia dua miraklo estas postulata por la sanktuligo.

Foje katolikaj kaj ortodoksaj kristanoj adresiĝas aparte al kelkaj kategorioj de sanktulo, laŭ la tipo de graco petita; sed tio foje koncernas pli folklorajn aŭ devotecajn aspektojn ol kredajn. Tamen la popola devoteco tiel sin esprimas:

  • la propeto de Maria Virgulino estas taksata efika ĉiukaze,
  • iuj sanktuloj estas alvokataj por propeti en apartaj cirkonstancoj similaj, kutime, al la travivaĵoj de la sanktulo mem.
  • iuj sanktuloj estas proklamitaj, ĉe la katolika kaj ortodoksa eklezioj, patronoj de aparta kategorio aŭ de loko aŭ regiono.
  • Ĉar la kulto al la propetantaj sanktuloj riskas ĉiam esti devojigita pro fanatismo aŭ ignoro, la eklezioj ĉiam reproponas la vere kristanan propetan kaj tion reirigas al la apostolaj instruoj.

Noto ĝenerala kaj esenca: la kristana kredo, kiu invitas al propeto, samtempe instruas ke Dio ne restas ligita al la propeto kaj ke la koncedo de la graco estas tute sendependa de la propetantoj. La sincera preĝo, tamen, estas ĉiam akceptita ĉe Dio kiu donas tion kio necesas por la eterna saviĝo.

Krome kristana teologio substrekigas ke la propeto de unuj por aliaj estas logika konsekvenco de la dogmo de la komuneco kun la sanktuloj.

Bibliaj propetoj kaj propetantoj[redakti | redakti fonton]

Jen iuj kazoj el multaj:

Abrahamo propetas por ke Sodomo kaj Gomoro ne estu bruligitaj.

Moseo propetas por sia popolo kaj por la Faraono (El 8,26ss).

Jona estas riproĉata pro sia malkontento pri la konvertiĝo de imagitaj Ninivanoj.

Jjobo (42,7–8) preĝas por siaj amikoj lin erare juĝantaj.

En la Nova Testamento oni invitas por la kristanoj persekutataj (Ag 4,23-31), (1 Tm 2,1–4).

„…dum, en iliaj preĝoj por vi ili manifestas la ardan korinklinon por vi.“ (2 Kor 9,14).

„Ĉar ni ne povas fari ion kontraŭ la vero, sed nur por la vero. 9 Ĉar ni ĝojas, kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj; ankaŭ ni preĝas por via perfektiĝo“ (2 Kor 13,7–9).

„Mi dankas mian Dion ĉe ĉiu rememoro pri vi, 4 ĉiam en ĉiu mia preĝo por vi ĉiuj farante la peton kun ĝojo“, Fil 1,3–4)".

„Kaj mi preĝas, ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo,“ (Fil 1,9).

„Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo multe efikas per sia energio“ (Jakobo 5,16).

„Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu.“ (1 Joh 5,16).

Propeto laŭ Islamismo, Hinduismo kaj Budhismo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1][rompita ligilo]
  • [2][rompita ligilo] (sinonimoj de propeto italingve)