Johano Strasser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Strasser
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1939 (1939-01-01) (85-jaraĝa)
en Leeuwarden
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo publikigistotradukistoesperantistoverkisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Johano Roberto STRASSER (naskiĝis la 1-an de majo 1939 en Leeuwarden, Nederlando) estas germana politologo, publicisto kaj verkisto. Ekde 1995 li estis ĝenerala sekretario de la germana PEN-Klubo, ekde 2002 li estas ties prezidanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johano Strasser devenas el internacia esperantista familio. Lia patro Robert Strasser naskiĝis kiel filo de francino kaj aŭstro en Sankta Luiso (Usono), lia patrino estis nederlandanino Maria Christina Melis. Ili ambaŭ estis pacifistoj kaj konatiĝis en internacia Esperanto-kongreso en Parizo. Laŭ Enciklopedio de Esperanto, kapvorto "Geedziĝoj Esperantistaj", liaj gepatroj geedziĝis en 1932, laŭ aliaj fontoj en 1933. Ili donis al siaj tri filoj esperantlingvajn personajn nomojn: Roberto Amato (naskita en 1934), Ludoviko Benato (naskita en 1936) kaj Johano Roberto.

Johano Strasser studis lingvojn ĉe filio de la Universitato de Majenco en Germersheim kaj fariĝis diplomita tradukisto. En 1967 li doktoriĝis pri filozofio en Majenco. De 1970 ĝis 1975 li estis vicprezidanto de la junulara organizo "Jusos" de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD); ankoraŭ nuntempe li aktivas en SPD.

En 1987 aperis en germana lingvo lia unua romano "Der Klang der Fanfare" ("La sono de la fanfaro"), kies ĉefa heroo Karel Moises estas esperantisto. Tamen en intervjuoj en la gazetaro kaj en radio Strasser distanciĝis de la Esperanto-movado. Li verŝajne iom parolas Esperanton, kiel supozigas kelkaj esperantlingvaj citaĵoj en la romano.

En siaj rememoroj, aperintaj en 2007 sub la titolo "Als wir noch Götter waren im Mai. Erinnerungen.", li rakontis pri siaj gepatroj:

Citaĵo
 Ili kredis, ke per disvastigo de la artefarita lingvo Esperanto inventita de Ludoviko Zamenhof ĉiuj etnaj, religiaj kaj kulturaj baroj estos venkataj, kaj la homoj en la tuta mondo povus pace vivi kune. 

Johano Strasser estis membro de la Honora Komitato por 84-a Universala Kongreso de Esperanto en 1999 en Berlino. [1]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Kongresa Libro – 84-a Universala Kongreso de Esperanto Berlino 31 julio – 7 aŭgusto 1999, UEA, Rotterdam 1999, p. 4