Granda botaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda botaŭro


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Botaurus
Botaurus stellaris
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Natura arealo; flave : reproduktejoj; verde : la tutan jaron; blue : vintrejoj.
Natura arealo; flave : reproduktejoj; verde : la tutan jaron; blue : vintrejoj.
Natura arealo; flave : reproduktejoj; verde : la tutan jaron; blue : vintrejoj.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda botaŭro (Botaurus stellaris) estas vadbirdo el la familio Ardeedoj iam en Cikonioformaj nun en Pelikanoformaj birdoj.

Ĝi estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

La latina scienca nomo konsistas el la vorto por botaŭro, nome Botaurus, kiu aludas al voĉo de taŭro, kaj la vorto stellata nome steleca, alude al la markata plumaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tipa botaŭra sinteno.

Ĝi grandas averaĝe 76 cm. Temas pri diketa ardeo kies helbruneca sablokolora plumaro estas dense makulita kaj strieca nigre, kun pli helaj subaj partoj, simila laŭ aspekto al la Nordamerika botaŭro, Botaurus lentiginosa.

La Granda botaŭroEŭrazia botaŭro estas 69–81 cm longa, kun enverguro de 100–130 cm kaj pezo de 0.87-1.94 kg.[2] Vertikale laŭlonge de la kolo sub la gorĝo estas bruneca larĝa strio kun blankecaj bordoj, kiu similas al tigo dum la adopto de botaŭra sinteno. Alia tre nigreca strio venas el la okulo suben kiel mustaĉa strio, similkolora kun nigreca kronostrio ĝis la nuko kaj plej markataj kaj malhelaj strioj trakuras la dorson. Kelkaj plumoj el malantaŭa kolo kaj ŝultro povas rektiĝi senecese kaze de danĝero.

La beko estas longa, pintakra kaj verdecflava. La irisoj estas flavaj al roĝoranĝecaj. La kruroj estas bluverdecaj kun flavverdecaj genuoj; la flavecaj fingroj estas grandaj por facile piediri inter fragmitoj kaj eĉ sur la flosanta vegetaĵaro. Ambaŭ seksoj estas similaj.

La junuloj similas al plenkreskuloj, sed kun krono kaj mustaĉo ne tiom nigraj sed brune striecaj, la dorso kaj la skapularoj malpli markaj, kaj la flugilkovriloj pli helaj.

Ties plej distinga karaktero estas la maskla printempa kanto - nome laŭta, tre profunda "muĝado" kiu povas esti aŭdata el ĉirkaŭ 5 km el la birdo. Tiu voĉo estas elsendata ĉefe el januaro al aprilo. Tiu krio estas elsendata havante la kapon antaŭen kaj la tutan korpon vibranta, la bekon malferma por enspiri aeron, kaj poste, la botaŭro levas la kapon kaj elspiras tiun aeron, produktante tiun strangan bruon. Oni faras studojn pri la Granda botaŭro per notado de la nombro de distingaj masklaj muĝadoj en preciza areo.

Kiam ĝi suspektas danĝeron, la bekon suprenetendas, etendas la korpon (botaŭra sinteno por ŝajnigi tigon vegetara) kaj eĉ balanciĝas kvazaŭ pro venteto kaj tiele li povas resti dum horoj, ĝis kiam la danĝero foriras. Dum promenado ĝi kuntiras sin, la kapon entiras. Ĝia flugmaniero estas malrapida, nebela. Ĝi flugas havante enmetitan kolon, tiam estas bone videbla la nigra kaj bruna strieco sur la mallonga, rondeta flugilo.

Ili povas vivi ĝis 11 jarojn.[3]

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Distribuado en Eŭropo kiel tuto estas ĉirkaŭkalkulata je 20-44,000 maskloj.[4] Ili kutime loĝas en kareksejoj de genro Phragmites.

La populacio de tiu palearktisa specio estas malpliiĝnata en multe de ties moderklimataj teritorioj de Eŭropo (el Pollando tra suda Rusio kaj Orienta Eŭropo) kaj Azio (el Saŭdarabio tra sude de Himalajo al suda Ĉinio kaj Malajzio).

Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en plej milda okcidento kaj sudo, sed migras suden el areoj kie akvo frostas vintre al okcidenta Eŭropo kaj Mediteraneo. Ili videblas ankaŭ eĉ ĝis subsahara Afriko ĉefe laŭ la Golfo de Gvineo kaj en Orienta Afriko.

En Britio, la precipaj areoj estas Lancashire kaj East Anglia kun ĉirkaŭkalkule 44 reproduktaj paroj. En Irlando la specio malaperis kiel reprodukta specio meze de la 19a jarcento, sed en 2011 oni vidis ununuran birdon en Graflando Wexford.[5]

Rasoj[redakti | redakti fonton]

Oni konas du subspeciojn de Granda botaŭro:

  • Botaurus stellaris capensis (Schlegel, 1863)
  • Botaurus stellaris stellaris (Linnaeus, 1758)

Krom la Eŭrazia nomiga raso, Botaurus s. stellaris, alia raso, nome Botaurus s. capensis ekzistas en suda Afriko,[6] kiu loĝas malabunde en marĉoj de la orienta marbordo, la Okavanga Delto kaj la alataj montetoj de Drakensbergoj. La suda raso suferis katastrofan malpliiĝon dum la 20a jarcento pro degradado de humidejoj, kaj malkiel la norda raso ĝi estas de plej alta konservozorgo.[7]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas unuope, kaŝite, moviĝas aŭrore, dumtage kaŝas sin en fragmitejoj, densaj marĉoj, foje ĉe ebenaĵoj. Ĝi piediras ŝtelkaŝe dummanĝe. Kaze de minaco ĝi senmoviĝas vertikale kun beko indike supren por ŝajnigi tigon de karekso. La plumara strieco havigas bonan kamuflon.

Ĝia voĉo estas karakterize profunda, kelkfoje ripetata „buu". Kiam oni surprizas ĝin ĝi eligas la gorĝosonon „kok-kok-kok".

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Botaurus stellaris - MHNT

Maskloj estas poligamaj kaj ĉiu pariĝas kun ĝis kvin inoj. Tiu specio nestas inter fragmitoj. La nesto estas konstruita de la ino inter la kareksoj restantaj el la antaŭa jaro kaj konsistas el bone kaŝita platformo el seka planta materialo ĉirkaŭ 30 cm larĝa kovrita de fajna materialo. La ino demetas 4 al 6 brunecverdecajn ovojn fine de marto aus aprile (kun interspacoj de du aŭ tri tagoj) kaj nur ŝi kovas dum ĉirkaŭ 26 tagoj kaj nutras la idojn per regurgito. Post eloviĝo, la idoj pasas ĉirkaŭ du semajnojn en la nesto kaj poste disiĝas inter kareksoj.

Manĝoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj botaŭroj manĝas fiŝojn, angilojn, amfibiojn kaj senvertebrulojn kiaj insektoj, kiujn ili ĉasas per gcvatado ĉe la kareksaj bordoj en neprofunda akvo. Ili ofte senmoviĝas dumlonge por atendi predojn. Ĝi malrapide piediras havante la kapon inter la ŝultroj kaj faras flankajn movetojn por pli bone vidi predon. Kiam tiu estas atingebla, ĝi lanĉas subite la bekon kaj foje trapasas la predon foje prenas ĝin inter la makzeloj. Ĝi skuas la predon antaŭ engluti ĝin, la kapon unue. Ĝi povas foje ĉasi eĉ malgrandajn birdojn aŭ mamulojn.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Dumfluge (Aŭstrio)

La Granda botaŭroEŭrazia botaŭro estas specio tipe eŭropa kiu distribuiĝas el Hispanio al Rusio. La eŭropa populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 20,000 al 43,000 kantomaskloj el kiuj 10,000 al 30,000 ĉe Rusio kaj Ukrajnio. En Francio, la nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 300 al 400 kantomaskloj distribuitaj en tri zonoj: la mediteranea marbordo, la atlantika Luaro kaj norde kaj nordoriente de Francio. La populacioj ege malpliiĝas en la tuta Eŭropo pro malapero de humidejoj. Multaj al la tradiciaj reproduktaj zonoj estis sekigitaj aŭ tie, la deneco de la vegetaĵaro humideja forte malpliiĝis. En kelkaj lokoj ankaŭ la ĉasado estas alia danĝero por la specio. En Eŭropo la specio estas konsiderata "vundebla". La populacio eŭropa malpliiĝis 20% el 1970 al 1990. Ankaŭ en Francio la specio estas konsiderata "vundebla". La populacio franca estis ĉirkaŭkalkulata je 500 paroj en 1968. El 1968 al 1983, la populacio suferis fortan malpliiĝon de ĉirkaŭ 40% al 320 paroj. Fakuloj ĉirkaŭkalkulis ke restis nur 320 kantomaskloj en 2008 (nur en sep regionoj (administre)).

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Priskribita laŭ la nomo Ardea stellaris de la sveda naturalisto Karolo Lineo en la 10a eldono de lia Systema naturae, en 1758; la specio estis renomata Botaurus stellaris en 1822 de la germana naturalisto Friedrich Boie.

En fikcio[redakti | redakti fonton]

La Granda botaŭroEŭrazia botaŭro sufiĉe aperas en fikcia mondo ĉefe pro aferoj rilataj al ties muĝa voĉo (taŭra). Ĝi estas proponita ekzemple kiel racia klarigo por la mita ento drekavaĉ en novelo Kuraĝa Mita kaj drekavaĉ el lageto de Branko Ĉopiĉ.[8]

La specio estas ankaŭ menciata en rakonta poemo de George Crabbe de 1810 nome The Borough, por emfazi la apartan, solecan vivon de la poema maliculo, nome Peter Grimes:

"And the loud Bittern from the bull-rush home
Gave from the Salt-ditch side the bellowing boom:"

En tiuj du anglalingvaj versoj la botaŭro (Bittern) rilatas trifoje al la taŭra voĉo: loud (laŭta), bull (taŭro) kaj boom (muĝado).

Thomas McDonagh la Irlanda poeto ekzekutita pro sia partopreno en la Paska Ribelo tradukis faman Gaelan poemon kiel "The Yellow Bittern" (la flava botaŭro). Lia amiko kaj poeto Francis Ledwidge verkis faman plorkanton "Lament for Thomas McDonagh" per malfermila linio He shall not hear the bittern cry (li ne aŭdos la botaŭran krion).

En la novelo de Sherlock Holmes nome The Hound of the Baskervilles verke de Arthur Conan Doyle, la maliculo Stapleton proponis la muĝadon de botaŭro kiel klarigo de la bojado atribuata al la mita hundo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2004). Botaurus stellaris. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12-a de majo 2006. Datumbazero inkluzivas kialon ke ĉi-specio estas malplej zorgiga.
  2. Brazil, Mark, Birds of East Asia: China, Taiwan, Korea, Japan, and Russia (Princeton Field Guides). Princeton University Press (2009), ISBN 978-0-691-13926-5
  3. retejo Oiseaux
  4. The RSPB: Bittern
  5. BBC News
  6. Eurasian Bittern, The Internet Bird Collection. Alirita 2009-02-16.
  7. Allan, D.G., 1997. Bittern Botaurus stellaris. En: The atlas of southern African birds. Vol. 1: Non-passerines. Harrison et al., p. 79
  8. Ćopić, Branko. “Hrabri Mita i drekavac iz rita”, U svijetu medvjeda i leptirova. Arkivigite je 2007-01-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-28. Alirita 2012-09-15.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • Einhard Bezzel: BLV Handbuch Vögel. BLV Verlagsgesellschaft, München 1995. ISBN 3-405-14736-0
  • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]