Petra Janů

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas kantistinon Jana Petrů.
Petra Janů
koverto de albumo
koverto de albumo
Bazaj informoj
Naskonomo Jana Petrů
Naskiĝo 19-an de novembro 1952 (1952-11-19) (71-jaraĝa)
en Prago
Edz(in)o Michal Zelenka
Ĝenroj rokmuziko
Aktivaj jaroj 1977 - nuntempo
Parencaj
temoj
Pro-rock, Olympic
Retejo www.petrajanu.cz
vdr

Petra Janů, propranome Jana Petrů, (naskiĝis la 19-an de novembro de 1952 en Prago (Ĉeĥoslovakio)) estas ĉeĥa kantistino kaj aktorino.

Jam ekde junaĝo ŝi dediĉis sin al kantado (ŝi kantis en ensemblo) kaj ekde la jaro 1972 ŝi agadis en en Semafor. Nur en Semafor fariĝis el ŝi Petra Janů, ĉar tiutempe tie estis jam alia kantistino kun nomo Jana Petrů, kaj ŝi do ŝanĝis sian nomon je Petra Janů.

Kiam ŝi estis foririnta (1977) el Semafor, ŝi interkonatiĝis kun Michal Zelenka, kiu fariĝis ŝia manaĝero kaj en 1978 eĉ ŝia edzo.

En 1977 ŝi agadis en muzika grupo Pro-rock, kun kiu ŝi ludigis sian unua albumon Motorest. En la sama jaro ŝi akiris bronzan postenon en ĉeĥa enketo "Zlatý slavík" (Ora najtingalo) kaj je unu jaro jaro pli poste ŝi fariĝis ora alaŭdino. Ŝia plua albumo portis nomon Exploduj (Eksplodu) (1979) kaj je tri jaroj pli poste Já-My (Mi-Ni) (1982).

En 1984 ŝi eldonis albumon 12 Famous And Awarded Movie Songs, sur kiu estis filmaj kantoj aprezitaj per usonaj Oskaroj. Pli malfrue komponis por ŝi kantojn ankaŭ Petr Janda el muzika grupo Olympic. En la 1980-aj jaroj ŝi ankaŭ kunlaboris kun Ondřej Soukup.

En la 1990-aj jaroj Petra Janů aperis en kelkaj muzikaloj kaj filmoj.

Ekde 2000 Petra Janů revenas al kunlaborado kun Petr Janda kaj Ota Petřina kaj denove ŝi eldonas rok-muzikan albumon Jedeme dál II.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.