Chelsea Charms

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chelsea Charms
Persona informo
Aliaj nomoj Chelsea Charms • Queen of Big Boobs • The Woman With the Largest Breasts in the World
Naskiĝo 7-an de marto 1976 (1976-03-07) (48-jaraĝa)
en Minneapolis–Saint Paul, Minesoto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo modelo de la erotika fotografio • pornografia aktoro • exotic dancer
TTT
Retejo https://www.chelseacharms.com/
vdr

Chelsea CHARMS ['ʧɛlsi: ʧɑɹmz] (naskiĝis la 7-an de marto de 1976 en Minneapolis-St. Paul/Minesoto, Usono) estas usona erotikmanekeno. Ŝi estas ĉefe konata pro siaj malkutime grandaj mamoj, laŭ ŝi la plej grandaj en la mondo, atingitaj per ĥirurgia enplantado de specialaj polipropilenaj mamenplantaĵoj.

La aliteracia nomo Chelsea Charms estas pseŭdonimo, laŭ kutima praktiko en la erotika metio. Charms signifas «ĉarmas» aŭ «ĉarmoj» en la angla (Chelsea estas ne malkutima individua nomo en Usono).

Chelsea Charms havis tri mampligrandigajn operaciojn. Unue oni grandigis ŝian mamamplekson de natura D laŭ la skalo de mamzonkorbetoj al E, due al HH. Ambaŭfoje oni uzis ordinarajn enplantaĵojn plenigitajn de salosolvaĵo. La trian fojon oni instalis la malkutimajn specialajn enplantaĵojn konsistantajn de polipropilenaj fadenoj. Tiuj trompas la mamhiston. Rezulte la korpo produktas fluidaĵon, kiu siavice igas la polipropilenfadenojn malfaldiĝi kaj per tio kaŭzas kontinuan plukreskadon de la enplantaĵoj, do de la mamoj. Tiumaniere Chelsea Charms atingis havi verŝajne la plej grandampleksan mamparon en la mondo.

Komence la polipropilenenplantaĵoj havis volumenon de 2500 cm³. En sia retejo Chelsea Charms skribis, ke doktoro, kiun ŝi konsultis, taksis, ke tiu volumeno kreskintas je po 7000 cm³ por mamo. Ŝi devas periode vojaĝadi Hustonen ĉe la ĥirurgon, kiu faris la operacion, por ke li elpumpu troan fluidaĵon de la mamoj. En la jaro 2005 Chelsea Charms anoncis, ke ŝi lasintis siajn enplantaĵojn atingi volumenon de po 10.000 cm³. Ĉiu el ŝiaj mamoj pezas ĉ. 14 kg, sed la pezo varias memkompreneble laŭ la procezo de enplantaĵo-kreskado/fluidaĵo-elpumpado.

Tiaj enplantaĵoj intertempe kontraŭleĝiĝis en Usono pro la kunligataj al ili sanecaj danĝeroj. Nur malmultaj aliaj erotikmanekenoj havas ilin, interalie Minka kaj Maxi Mounds.

Laŭ ŝia retejo, la profesiaj idoloj de Chelsea Charms estis la grandmamuloj Traci Topps kaj SaRenna Lee. Traci Topps estis la unua mamfetiŝa manekeno, kies dancadon ŝi vidis, kaj ŝi vidis SaRenna-n Lee unu tagon antaŭ sia unua mama operacio. Vidi ŝin «pruvis al mi [t.e. Ch. Charms], ke esti megaŝvelmama kaj [samtempe] vivi “normalan” vivon eblas» (citaĵo el la respondaro de ŝia retejo). Tamen Chelsea Charms konfesas, ke kun siaj ankoraŭ pli grandaj mamoj ŝi ne havas tute «normalan» vivon: foje la mamoj malhelpas la movadon, ŝi ne povas porti normalajn vestaĵojn kaj devas regule aĉeti novajn, ŝi ne povas dormi surventre, kaj finfine la homoj reagas malsame kaj ne ĉiam pozitive al sia aspekto. Ŝi devas fari regulajn ekzercadojn por eviti dorsodoloron. Tamen ŝi diras, ke ŝi ne pensas pri malgrandiga operacio.

Laŭ la demandaro en ŝia retejo, la kialo kial ŝi volas havi tiel grandajn mamojn estas, ke «estas ĝuo esti malsame».

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]