Vlkoš (distrikto Hodonín)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vlkoš
Vlkoš
germane Wilkosch
municipo
Budoj en Vlkoš
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vlkoš
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Kyjov
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Montaro Kyjova montetaro
Rojo Hruškovice
Situo Vlkoš
 - alteco 197 m s. m.
 - koordinatoj 48° 59′ 25″ N 17° 09′ 52″ O / 48.99028 °N, 17.16444 °O / 48.99028; 17.16444 (mapo)
Katastro 8,63 km² (863 ha) Vlkoš u Kyjova
Loĝantaro 1 024 (2023)
Denseco 118,66 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1248
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 696 41
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586749
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vlkoš (Hodonín District)
Retpaĝo: www.vlkos.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vlkoš estas sudmoravia municipo en Ĉeĥio inter la urboj Kyjov kaj Vracov. Vivas ĉi tie 1 024 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skoronice, Kelčany, Vracov, Kyjov kaj Kostelec.

Mil loĝantoj (devenis de tie esperantistino Stanislava Chrdlová). La vilaĝo havas belan preĝejon de Ĉieliro de Virgulino Maria (1770-1780) kun multaj pentraĵoj sur monteto meze de la domaro, la tombejo troviĝas ĉerande la civito. Kiel en la tuta regiono, ankaŭ en Vlkoš estas kultivata vino.

La unua historia mencio pri Vlkoš aperis en dokumento el la 18-a de oktobro 1248, sed sub la formo Vlkus (ĉeĥe vlk = lupo). La nomo Vlkoš aperas unuafoje en alia dokumento el la 4-a de aŭgusto 1405 konfirmanta la lokan paroĥestron.

En 2000 estis fondita civitana societo Krušpánek, kiu prepara ekologiajn, kulturajn kaj sportajn aranĝojn, klopodas pri konservo de folkloraj tradicioj, kunlaboras kun kinologia societo kaj sporta societo Sokolo, prizorgas interretan centron por la publiko.

En la vilaĝo havas sidejon konstrufirmao MONDY HOME, komerca firmao pri ilaro METALPROJEKT, komerca firmao pri metalurgio PRODEX, banejaj varoj AQUASTORE, meblovendejo AHORN.

En la vilaĝo okazas tradicia folklora kermeso kun „ŝtelado de viranaso“ (kiu sukcesas ĝin ŝteli, tiu estas gastigita senpage dum la kermeso).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869752
1880825
1890840
1900905
1910910
1921931
JaroLoĝantoj
1930963
1950940
19611 038
19701 052
19801 034
19911 077
JaroLoĝantoj
20011 034
20141 061
20161 063
20171 065
20181 055
20191 045
JaroLoĝantoj
20201 040
2021997
20221 042
20231 024

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Ĉieliro de Virgulino Maria el la jaroj 1770-1780 estis konstruita sur la loko de malnova kaj ruiniĝonta preĝejo. La plej grandan parton de kostoj kovris Ludvík Serényi, kiu estis preposto en Olomouc. Li igis sin entombigi post la morto en 1780 en kripto sub la preĝejo. Dum la Dua Mondmilito le preĝejo estis grave damaĝita (56 trafoj).
  • Baroka kapelo de Sankta Johano el la dua duono de la 18-a jarcento
  • Military muzeum (Milita muzeo) de generalo Sergěj Jan Ingr
  • vinkeloj

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra la municipo ekde la jaro 1884 kondukas fervojlinio n-ro 340, nomata Vlara fervojo.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

  • Sergěj Ingr (1894-1956), ĉeĥoslovaka generalo kaj ministro pri defendo de la provizora ekzila registaro, naskiĝinto en Vlkoš, li havas ĉi tie jam la menciitan muzeon.
  • Karel Macháček (1916-2005), militista kuracisto
  • Marie Pospíšilová (*1944), atletino
  • Zdeněk Vítek (*1913), kuracisto, dum la Dua Mondmilito en la ĉeĥoslovaka armeo en Anglio, naskiĝinto en Vlkoš.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • En Vlkoš travivis sian infanaĝon Stanislava Chrdlová, nomata Stanjo, fraŭline Moresová, poste Vrbová kaj fine Chrdlová, kunaŭtorino de lernolibroj de Esperanto por ĉeĥoj kaj de la ĉeĥa por esperantistoj
Preĝejo de Vlkoš
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.