Șandra (Beltiug)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Șandra
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Satu Mare
Alinome Krasznasándorfalu (hungare), Schandern (germane)
Komunumo Beltiug
Iama hungara departemento Szatmár
Situo 47° 33′ N, 22° 55′ O (mapo)47.55777777777822.914166666667Koordinatoj: 47° 33′ N, 22° 55′ O (mapo)
Șandra (Beltiug) (Rumanio)
Șandra (Beltiug) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 215 m
Poŝtkodo 447046
Loĝantaro 233 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 137023
vdr

Șandra [ŝandra] (hungare Krasznasándorfalu, germane: Schandern) estas vilaĝo en Rumanio sude de Satu Mare. En 1910 ĝi nombris 592 loĝantojn (plejparte germanoj, malplimulte hungaroj), en 1992 207 (rumanoj, 13 % da hungaroj, malpli da aliaj etnanoj - romaoj kaj germanoj, plej multaj lastaj germanlingvanoj kun peza koro preparas sin por elmigrado), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 189 loĝantoj. Ĝia unua skriba mencio estis en 1316. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Beltiug[1].

En la censo de 2002, 56 el la 233 loĝantoj deklaris sin etnaj hungaroj[2], tio estis 24 %. Pliaj 56 deklaris sin romaoj, nur ankoraŭ 12 germanoj. Pli ol 30 % deklaris la hungaran sia precipa lingvo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
  2. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-03-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]