Bao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon BAO.
Bao

emblemo

tabulludoAfrika semludo
vdr
Bao-ludantoj en urbo Zanzibaro

Bao (aŭ pli malofte Bawo) estas tabulludo (aŭ tabloludo) abstrakta, apartenanta al la familio de mankaloj, por du ludantoj, disvastiĝinta en granda parto de la Orienta Afriko. El la mankaloj, verŝajne Bao estas la plej malsimpla kaj kun la plej profunda strategio. En Tanzanio, kaj ĉefe en Zanzibaro, la spertaj ludantoj partoprenas en oficialaj turniroj kaj prestiĝaj ludantoj akiras la titolon de "majstroj". Ekster Afriko, Bao elvokis interesojn de studantoj de ludoteorio, teorio de la algoritma komplekseco kaj eĉ de Psikologio.

Varianto de Bao, disvastiĝinta ĉefe inter zanzibaraj araboj nomiĝas "Bao la Kiarabu", kiu similas al tiu konata de omanaj araboj, "Hawalis".

Ludtabulo kaj ludpecoj[redakti | redakti fonton]

La vorto bao en la sŭahila signifas simple "tabulon" kaj ĝi estas la ligna tabulo uzata por ludi.

La ludtabulo estas rektangula tablo kie oni elkavigis kvar vicojn enhavantajn po ok kavoj (en la sŭahila mashimo, sing. shimo, prononcu (ma)ŝimo).

Ĉe la tabloekstremoj, aŭ ĉe la longaj latoj de la tabulo, povas esti du pluaj longaj kavoj, kiuj estas tenejoj de la semoj de ĉiu ludanto dum la unua stadio de la ludo.

La ludantoj sidas ĉe la longaj latoj de la ludtabulo; ĉiu ludanto posedas la du plej proksimajn vicojn.

64 semoj aŭ ŝtonetoj estas uzataj kiel ludpecojn.

Tabulo

Kelkaj kavoj havas apartan rolon kaj do ili havas apartajn nomojn. La kvina dekstra kavo de la unua vico de ĉiu ludanto nomiĝas nyumba (prononcu njumba, en la sŭahila, "domo") aŭ kuu (ĉefa): ĝi povas esti kvadrata, kiel en la bildo.

La unua kaj la lasta kavoj de la interna vico nomiĝas kichwa (prononcu kiĉŭa, "kapo"); kaj la dua kaj antaŭlasta kavoj de la sama vico nomiĝas kimbi.

Ĉiu ludanto havas je dispono 32 semojn (kete, laŭvorte "konketo"). La eka pozicio dependas de la variantoj de la ludo.

La sama tabulludo kaj la sama kvanto da semoj estas uzataj por aliaj mankaloj.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Bao, kiel ĉiuj mankaloj, estas tre konata ludo, diskonata per buŝa tradicio, kaj la variantoj estas multaj. Transskriboj de tiuj reguloj estas sufiĉe freŝaj, kaj ne multaj; la plej akurata estas tiu de Alex de Voogt, farita inter la jaroj 1991-a kaj 1995-a surbaze de multnombraj intervjuoj al la "majstroj de Bao" el Zanzibaro. La ĉisuba sekcio "Eksteraj ligiloj" entenas ligojn al aliaj transskriboj troveblaj en la interreto, kaj tiuj kiuj priskribas la zanzibaran varianton kaj tiuj kiuj priskribas la iom malsaman varianton de Malavio.

En ĉi tiu artikolo ni priskribas la ĝeneralajn regulojn eltiritajn komparante la du ĉefajn variantojn. Ni mencios ankaŭ kelkajn aliajn variantojn. Por pliaj informoj bonvolu uzi la eksterajn ligilojn.

Bazaj reguloj[redakti | redakti fonton]

Movo kaj semado[redakti | redakti fonton]

Semado signifas meti semojn unuope en ĉiujn sinsekvajn kavetojn trovitajn sur la vojo laŭ la direkto elektita je la komenco de la semado.

Movo konsistas el unu aŭ pluraj semadoj.

La ludantoj alternos siajn ludvicojn kiam la lasta semo de unu semado falas en malplenan kaveton.

Kaptoj[redakti | redakti fonton]

Kiam la semo laste semita dum vico falas en nemalplenan kavon (t.e. jam enhavantan almenaŭ unu semon), se la kontraŭula kavo de la interna vico tuje vidalvida al la kaptejo ne estas malplena la semanto prenas ĉiujn semojn kuŝantajn tie. Tio estas: la malamika kavo restu malplena post la kapto.

La kavo kiu ebligas kapton nomiĝas kaptejo.

La kaptitajn semojn oni devas semi ekde unu el kapoj (kichwa, pl. vichwa) de sia interna kavovico. Ekde la dekstra kavo se la direkto de la semado, kiu permesis la kapton, estis kontraŭhorloĝa, ekde la maldekstra alikaze.

Eka pozicio[redakti | redakti fonton]

Kiel dirite, la ludantoj sidiĝas ĉe la plej longaj flankoj de la ludtabulo. Ludanto posedas la du pli proksimajn kavovicojn kaj la tenejon dekstran al si. Antaŭ ol komenci la partion ĉiu ludanto metu: 6 semojn en la kvinan maldekstran kavon (nyumba) de sia unua (fronta aŭ interna) vico, po 2 semojn en la du sekvajn kavojn, dekstre de la domo (nyumba), kaj la ceterajn semojn en sian tenejon (aŭ tenu ilin enmane). Jen la eka pozicio.

Eka pozicio

La supre priskribita pozicio estas tiu de Zanzibaro (Bao la Kiswahili)

En alia varianto oni metas 8 semojn en la domon.

La unua stadio de la ludo nomiĝas namua (t.e. malfermo), dum kiu la ludantoj metas en la tabulon la semojn kiuj estas en la manoj aŭ en la tenejo.

La varianto priskribata en ĉi tiu artikolo nomiĝas Bao la Kiswahili (svahila bao).

En pli simpla varianto oni metas po 2 semojn en ĉiun kavon. Ĉikaze la ludantoj ne havas semojn en la manoj aŭ en la tenejo, do la ludo havas nur unu stadion, la t.n. mtaji (prononcu mtaĝi, "kapitalo"). Ĉi tiu varianto nomiĝas Bao la kujifunza (bao por lerni).

Celo de la ludo[redakti | redakti fonton]

Celo de la ludo estas malplenigi la unuan kavovicon de la kontraŭulo.

Venkas tiu kiu unue sukcesas malplenigi la internan kavovicon de la kontraŭlo (la interna kavovico estas la vicoj A kaj a de la bildo) aŭ malebligas iun ajn movon de la kontraŭulo.

Logike, indas konsenti pri fino de partio, se ludanto plusemas "senfine", tio estas oni konsentu pri kiom da turnoj ludanto rajtas fari.

Eka stadio, namua[redakti | redakti fonton]

La komencanto prenas unu el la propra stoko da semoj (enmanaj) kaj metas ĝin en nemalplenan kavon de sia interna vico (A/a).

Se ne eblas kapti semojn el la vidalvida kontraŭula kavo, la semanto devas preni ĉiujn semojn kuŝantajn en sia kavo.

{Poste, li-ŝi portu ilin laŭ kontraŭhorloĝa direkto 'semante' ilin unuope en ĉiun kavon trovitan sur la vojo. La kontraŭulo ludos poste sammaniere. Tiel la ludantoj alternos siajn ludvicojn. Eblas okazi, ke kavo enhavas 12 aŭ pli da semoj. Do ties semado turniros la ludtabulon pli ol unu fojon. Tiuokaze, ludanto komencanta ekde tiu kavo ne semu en ĝin. Tio estas: eka kavo restu malplena post semado.}

Kapto eblas kiam la lasta semo falas en nemalplenan kavon de la interna vico kiu frontas kontraŭulan kavon same nemalpleman. Kavo kiu permesas kapton nomiĝas kaptejo.

Se la unuan semon oni metas en kaptejon, la tuta turniro de la ludanto nomiĝas mtaji.

Alikaze, ĝi nomiĝas takata.

Se kapto eblas, tiu fariĝas deviga. Ĉi tiuj du turniroj disvolviĝas diversmaniere, kiel priskribite en la sekvaj paragrafoj.

Kapto (turniro mtaji)[redakti | redakti fonton]

La kaptinto prenas ĉiujn semojn kuŝantajn en la kontraŭula kavo tuje vidalvida al la kaptejo kaj semas ilin en siajn vicojn laŭ la sekvaj reguloj.

La unuan semon oni devas meti en unu el la kapoj (unua aŭ lasta kavo de la interna vico). Se la semo estas metata en la dekstra kavo (A8a8), la duan oni devas meti en la tuje apudan kavon maldekstre (A7a7), la trian en la sekvan (A6a6) kaj tiel plu (ĉi tiu movo, komuna al ĉiuj mankaloj, nomiĝas semado). Se la semendaj semoj estas pli ol 7, la okan oni metu en la tuje apudan kavon de la ekstera vico: B1 se oni komencis ekde A8, tiel turnirante "kontraŭhorloĝe". Tial la kapo A8 (aŭ a8) nomiĝas ankaŭ kontraŭhorloĝa kapo.

Se la unuan semon oni metas en la maldekstran kapon (kiu nomiĝas laŭhorloĝa kapo), semado okazas en la kontraŭa direkto: maldekstren en la interna vico kaj dekstren en la ekstera.

La komencan kapon (kaj sekve la direkton de la semado) povas libere elekti la ludanto se la kaptejo estis unu el la centraj kavoj (A3, A4, A5, A6).

Se, kontraŭe, la kaptejo estis unu el la du ekstremaj kavoj de la interna vico (t.e. kimbi, aŭ kichwa, A1, A2, A7, A8), oni devas komenci semadon ekde la plej proksima kapo.

Se la lasta semo de unu semado falas en alian kaptejon, oni devas denove kapti kaj semi la kaptitajn semojn.

Ĉikaze la ludanto ne povas elekti la kapon: oni devas respekti la direkton de la ĵus finita semado, kaj do komenci de la dekstra kapo se la direkto estis kontraŭhorloĝa, de la maldekstra alikaze.

Aŭ ekde la plej proksima kapo se kapto okazis en kimbi aŭ kichwa.

Se la lasta semo de unu semado falas en kavon nemalplenan, sed kiu ne estas kaptejo (ĉar troviĝas en la ekstera vico aŭ ĉar la vidalvida kontraŭula kavo estas malplena), la ludanto prenas ĉiujn semojn el sia kavo (kiu do devas resti malplena) kaj plusemas.

Male ol semado de la kaptitaj semoj, ĉi tiu semado ĉiukaze okazas laŭ la direkto de la ĵus finita semado kaj komenciĝas ĉiam ekde la kavo tuje post la kavo kien falis la lasta semo de la antaŭa semado.

Semado de la kaptitaj semoj kaj semado de la propraj semoj (sinsekva semado) povas alterni unu kun la alia dum unu ludvico, kiu finiĝas nur kiam la lasta semo de iu semado falas en malplenan kavon.

Simpla semado (takata)[redakti | redakti fonton]

En la kazo de takata, tio estas kiam la unuan semon oni metas en nekaptopovan kavon, la ludanto prenas ĉiujn semojn de tiu kavo (inkluzive de la ĵus semita semo) kaj komencas semi ilin, kontraŭhorloĝe aŭ laŭhorloĝe, laŭplaĉe, kiel ĉe la sinsekva semado (vidu supre), kaj do komencante ekde apuda kavo.

Se la semado finiĝas en kavo, kie jam kuŝas almenaŭ unu semo, oni plusemas tiujn semojn (sinsekva semado); aliel la ludvico finiĝas. Dum takata oni neniam rajtas kapti, eĉ se tio estus ebla.

Stadio mtaji[redakti | redakti fonton]

Kiam ĉiuj semoj troviĝas en la tabulo (kaj do kaze de iuj variantoj kiel Bao la kujifunza jam ekde la komenco), la ludanto komencas movi prenante la semojn el unu el siaj kavoj entenantaj almenaŭ du semojn (oni ne rajtas semi la izolitajn semojn) kaj semas ilin ekde la apuda kavo laŭ la direkto kiun la ludanto mem deziras.

(Ĉar oni ne rajtas semi la izolitajn semojn, tiu, kiu havas nur unu semon en siaj kavetoj, malvenkas: movoj ne plu eblas!)

Se la lasta semo falas en iu kaptejo, oni devas kapti kaj komenciĝas la turniro mtaji; alikaze, komenciĝas turniro takata.

La reguloj estas, ekde nun, la samaj de la stadio namua, kun la nura escepto ke la direkto de la semado devas esti ĉiam tiu elektata je la komenco de la ludvico male ol tio kio okazas dum la stadio namua (kiam la unua semo venas el la manoj, aŭ la tenejo).

Kiel antaŭe, la direkto de la semado devas esti la sama escepte de kaptoj el kimbikichwa.

Ankaŭ ĉikaze, kiel dum namua, kaptoj estas devigaj.

Oni ne rajtas komenci mtaji ekde kavo kun pli ol 15 semoj (ĉikaze la turniro estas ĉiukaze takata eĉ se la lasta semo falas en iun kaptejon).

Se ne eblas kapti, oni devas, laŭeble, komenci sian ludvicon ekde kavo de la interna kavovico.

Specialaj reguloj por la domo (nyumba)[redakti | redakti fonton]

En pli malsimplaj variantoj de Bao la domo havas apartajn regulojn. Jen ili:

  1. se unu semado, dum takata, finiĝas en la domo, la ludvico finiĝas (oni ne rajtas plusemi);
  2. se unu semado, dum mtaji, finiĝas en la domo, kaj la domo ne estas kaptejo, tio estas ne ebligas kapton, la ludanto povas decidi ĉu plusemi aŭ fini sian ludvicon;
  3. se, dum mtaji, la domo estas ununura kavo enhavanta pli ol unu semon, la ludanto ne povas preni ĉiujn semojn, kiel ĉe aliaj kavoj, kaj semi ilin, sed devas preni nur du el ili kaj semi ilin en la du tuje apudajn kavojn laŭ la direkto kiun li deziras.

La domo perdas siajn apartajn regulojn post kiam ĉiuj ĝiaj semoj estas unuafoje prenitaj kaj semitaj.

Mallonga glosaro[redakti | redakti fonton]

  • kete (pl. kete), "konketo", estas la semoj;
  • kichwa (pl. vichwa), "kapo", estas la unua kaj la lasta kavo de la interna kavovico;
  • kimbi, estas la dua kaj antaŭlasta kavo de la interna kavovico (laŭ kelkaj variantoj ili estas la du unuaj kaj la du lastaj, do inkluzive de kichwa);
  • mtaji (pl. mitaji), "kapitalo", estas ludvico kiu komenciĝas per kapto, do, ankaŭ la dua stadio de la ludo, ĉar tiu stadio devas komenci per kapto, se tio eblas.
  • namua, radiko de la verbo kunamua, "malimpliki", estas la unua stadio de Bao, kiam parto de la semoj estas "en la mano" (aŭ en la tenejo) de la ludantoj;
  • nemo, el la verbo kunamua, estas la semoj kiuj estas "en la mano" (aŭ en la tenejo) dum la stadio namua
  • nyumba, "domo", estas la kvina kavo de la interna vico (oni komencas kalkuli ekde la maldekstra flanko);
  • shimo (pl. mashimo), "fosaĵo", estas la sŭahila nomo de la kavetoj
  • takata, radiko de la verbo kutakata, "esti pura" (kelkaj diras takasa, el la verbo kutakasa, kiu signifas "purigi"), estas movo dum kiu oni simple plusemas siajn semojn (do oni "purigas la tabulon"), ĉar oni ne rajtas kapti.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Deledicq, A. & A. Popova, Wari et solo. Le jeu de calcul Africain. Parizo: Cedic (1977)
  • itale Nino Vessella (a cura di), Breve guida al gioco del Bao (2004)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]