The Probability Broach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Probability Broach (eldonata en 1981) estas la unua romano farite de la sciencfikcia verkisto L. Neil Smith. La rakonto lokas en alternativa historio, en la tielnomata Universo de Gallatin, kie libertariana anarkiista socio fondiĝis en la Nord-Amerika kontinento, nomita la Nord-Amerika Konfederacio.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Jen intrigmalkaŝiloj pri punkto de diverĝo kaj malantaŭo de la alternativa historio (kun iom da informo el la aliaj romanoj en la serio, plej specife de The Gallatin Divergence):

La ŝajna punkto de diverĝo kiu ekzistigis la Nord-Amerikan Konfederacion (NAK) estas la aldono de sola vorto en la antaŭparolon de la Usona Deklaro de Sendependeco, en kiu oni supozeble rediras ke registaroj "iniciatiĝas inter homoj, derivante siajn justajn potencojn el la unuanima konsento de la regatoj." Ĝenita de ĉi tio, Albert Gallatin aliĝis la Viskian Ribelon batalante kun la farmistoj kontraŭ la usona registaro. Eventualaj rezultoj estis la morto de George Washington en la sekva interna milito, la nuligado de la Usona Konstitucio, kaj la reestablo de la Artikoloj de Konfederacio. En la sekva jarcento, la restaĵoj de centra registaro disĵetiĝas, kaj je la komenco de la romano en la jaro 1986, la NAK-a prezidanteco estas plejparte honora rolo gardita nur por kunordigado de agoj dum naciaj krizoj.

Thomas Jefferson sukcese gvidis la aboliciistan movadon al paca fino de sklaveco en 1820, kaj la malĉeesto de registara entrudiĝado kreas libertarianan utopion en kiu scienco kaj medicino plialtiĝas multe pli rapide ol en nia historio. Dume, Alexander Graham Bell, ne plu bezonanta inventi la telefonon pro ĝia pli antaŭa inventiĝo, kreis teknologion kiu malkovris la fakton ke ĉimpanzoj, goriloj, kaj aliaj simioj estas konsciaj. Pro tio la homsimioj fariĝis civitanoj kun egalaj homaj rajtoj. Poste, delfenoj kaj orcinoj malkaŝis sian konscion kaj aliĝis al la Nord-Amerika Konfederacio. Intertempe la libertarianaj filozofioj de la Partio de Gallatin en la NAK restas kontraŭ la restaĵaj membroj de la Federacia Partio de Washington kaj Hamilton, kiu daŭre subtenas la ideon pri forta centra registaro. La NAK ne oficiale estas en iom ajn da militoj kiel lando, sed grandega grupo de volontuloj amasiĝas batali tiam, kiam ajn Federacianoj perturbas la pacon. Ekzemple en Prusio en 1918, kaj en Antarktio en 1950 (kie la mararmean agon gvitas la NAK-a versio de Robert A. Heinlein). Alia famulo menciita en la serioj estas NAK-a prezidanto Ayn Rand, kiu vizitas la lunon en la 1950-aj jaroj. Pli frue en la historio, NAK-a prezidanto H.L. Mencken duelis kaj mortigis sian vicprezidanton kies patrino poste mortigas lin. Al universitato en la okcidenta regiono de la NAK, oni donas nomon de historia SanFranciska ekscentrulo Joshua Abraham Norton.

Jen intrigmalkaŝiloj pri la romanaj rakonteroj:

Edward William "Win" Bear, utahoindiano, laboras por la Denvera Polico, en versio de Usono regita de kontraŭ-komerca medio-faŝista partio kun nova Federacia Sekureco-Polico (FSP) simila al la Gestapo. Vokita esplori nekutiman mortigon de fizikisto Vaughn Meiss, Bear eventuale ĵetiĝas en la Nord-Amerikan Konfederacion per la "Probability Broach", interuniversa trairejo kiun delfena fizikisto Oolorie unue kreis kiel interstelan vojaĝilon. Tie li renkontas sian NAK-an duplikaton, Edward William "Ed" Bear, kaj la najbarojn de Ed. Plej rimarkinda el ili estas la nerebonigebla virino Lucy Kropotkin, kies aĝon oni poste malkovras esti 135 jaroj kaj kiu loĝas en Laporte (la NAK-a ĉefurbo de Koloradio) nur dum ŝi resaniĝas post industria akcidento temanta pri grandega malkovro de radiado. La vivo de Lucy fariĝas la vidpunkto per kiu Win adaptiĝas al la NAK. Li kaj Ed malimplikas la misteron de la mortigo de Meiss, lernante ke li estis mortigata por kovri planon de la FSP pri la konkerado de la NAK per la helpo de Federaciaj fortoj gvidataj de prusia ekspatrioto kaj milita heroo Manfred von Richthofen. Lucy, Win, kaj Ed klopodas informigi al la dormanta NAK-a registaro pri la minaco, kaj poste solvas la problemon senhelpe. Win elektas resti en la NAK kaj edziĝas al Clarissa, la alia najbaro de Ed. Dume Ed kaj Lucy geedziĝas kaj revenas al la asteroidoj por konstrui sian novan vivon en la esplorejo de la NAK.