Insulo Mayne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Mayne
insulosetlejo [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj48° 51′ N, 123° 17′ U (mapo)48.845-123.28083333333Koordinatoj: 48° 51′ N, 123° 17′ U (mapo)
Areo21 km² (2 100 ha) [+]
Loĝantaro1 071 [+]

Insulo Mayne (Brita Kolumbio)
Insulo Mayne (Brita Kolumbio)
DEC
Insulo Mayne
Insulo Mayne

Insulo Mayne (Kanado)
Insulo Mayne (Kanado)
DEC
Insulo Mayne
Insulo Mayne
Map
Insulo Mayne
Vikimedia Komunejo:  Mayne Island [+]
vdr
Village Bay, la pramejo de Insulo Mayne

Insulo Mayne estas rustika insulo de 21 kvadrat-kilometroj en la suda parto de la Golf-Insularo. Ĝi troviĝas meze inter la marbordo de la suda ĉeftero kaj Vankuvera Insulo kaj havas ĉ. 900 loĝantojn, de kiuj eble la plej konata estas Raffi, fama distristo de infanoj.

En la jaro 1794 Kapitano George Vancouver kampadis ĉe Terpinto Georgina, kie lia ŝipanaro lasis moneron kaj tranĉilon kiujn trovis fruaj setlantoj jarcenton poste.

Kapitano George Richards de la Reĝa Mararmeo esploris la regionon sur sia ŝipo HMS Plumper en 1857 kaj nomis la insulon laŭ sia leŭtenanto, Richard Charles Mayne.

Dum la oroĉasoj en la Karibuo kaj en la kanjono de la Frejzero meze de la 1800-aj jaroj, ministoj de Vankuvera Insulo kolektiĝis sur Insulo Mayne antaŭ ol ili ekremis trans la Georgia Markolo al la ĉeftero de Brita Kolumbio por serĉi sian bonŝancon. La plej fruaj (neindiĝenaj) loĝantoj de Insulo Mayne registris siajn teren-pretendoj en la regiono de Minista Golfeto (angle: Miners Bay) en la jaro 1859.

Pasejo Active

Dum la malfruaj 1800-aj jaroj Insulo Mayne estas kaj la komerca kaj la socia centro de la Golf-Insularo. En la haveno ĉe Minista Golfeto estis ĉiam multe da trafiko pro la daŭra fluo de ŝipoj kiuj trapasis Pasejon Active. La historia vilaĝo ĉe Minista Golfeto ankoraŭ estas la komerca centro de la insulo, kaj oni ankoraŭ okazigas la ĉiujaran Aŭtunan Foiron en la Agrikultura Halo, same kiel antaŭ multaj jaroj. En la proksima Pasejo Active daŭre fluas regula martrafiko, kio estas forta kontrasto al la kvietaj enlandaj vojoj de insulo. Village Bay, kun sia pramejo de Pramoj de Brita Kolumbio, ankoraŭ havas plurajn konstruaĵojn de la malfruaj 1800-aj ĝis 1930-aj jaroj. Pasejo Active prenas sian nomon de la usona esplorŝipo USS Active, kiu estis la unua vaporŝipo trapasinta la Pasejon.

Pramoj BK funkciigas pramŝipon por aŭtoj kaj piedirantoj kiu kursas inter la insulo kaj Tsawwassen (Vankuvero) unuflanke kaj Swartz Bay (Viktorio) aliflanke.

Por pliaj informoj, iru al Mayne Island