Leskovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Leskovec (Březová), Leskovec (Kroatio) kaj Leskovec (Vraca).
Leskovec
germane Leskawetz
municipo
Ĉefa ŝoseo, direkto Vsetín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Leskovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Horní Lideč
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaroj Vsetínské vrchy, Javorníky, Vizovica montetaro
Rivero Senice
Situo Leskovec
 - alteco 375 m s. m.
 - koordinatoj 49° 17′ 21″ N 18° 00′ 12″ O / 49.28917 °N, 18.00333 °O / 49.28917; 18.00333 (mapo)
Areo 9,85 km² (985 ha)
Loĝantaro 661 (2023)
Denseco 67,11 loĝ./km²
Unua skribmencio 1549
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 11
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 544264
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Leskovec
Retpaĝo: www.leskovec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Leskovec estas vilaĝo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio, situanta en valo de rivereto Senice, proksimume 6 km de urbo Vsetín. Okcidente de la vilaĝo etendiĝas Vizovické vrchy, en orienta direkto komenciĝas montodorso de Javorníky. Tra la vilaĝo kondukas landvojo kuniganta Moravion kun Slovakio. La plej alta loko en la katastro de vilaĝo estas montopinto Petrášov kun supermara alteco 591 m, proksimume trionon de la katastro de vilaĝo kovras arbaroj. Vivas ĉi tie 661 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Leskovec (Lestzna) devenas el la jaro 1361. Tiutempe okazis konfliktoj je limoj de teritorio de cisterciana monaĥejo en Vizovice kun ties najbaroj, sed la monaĥejo defendis sukcese sian propruman rajton al Leskovec. Post pereo de la monaĥejo Leskoves komune kun ĉirkaŭaj vilaĝoj fariĝis ekde la jaro 1575 posedaĵo de brumova sinjorujo. Dum la tridekjara milito famigis Leskovec-on Macek Ondra Jedlička, filo de ĉi tiea vilaĝestro. Tiu ĉi rabista hetmano kun sia bando rabis en ĉirkaŭaĵo de Olomouc. Tie li estis ankaŭ arestita, juĝita kaj en 1638 ekzekutita. Invado de tataraj kaj turkaj soldataroj gvidis en 1663 al dezertigo ne nur de Leskovec, sed ankaŭ de vilaĝoj en vasta ĉirkaŭaĵo. En 1673 la vilaĝoj transiris al vsetína sinjorujo kaj tie ili estis ĝis disfalo de superulara sistemo kaj ŝanĝo de la devenaj sinjorujoj je grandbienoj kaj bienoj.

Leskovec estas markita ankaŭ sur mapo de Johano Amoso Komenio el la jaro 1627. Sed ties aŭtoro faris eraron, kiam li lokigis la vilaĝon sur la mapo sude de Polanka.

Vivtenado[redakti | redakti fonton]

Ĉefa fonto de vivtenado de la loĝantoj estis ĝis komenco de la 20-a jarcento mastrumado en negrandaj agrikulturaj loĝejoj kaj hejma produktado de pipoj, ŝnuregoj kaj pli poste elhakado de felo por ŝuista fabriko de Baťa. El Leskovec estis translokigita en Valaĥian muzeon en naturo en Rožnov pod Radhoštěm hofera domo kiel modelo de loĝejo de la plej malriĉa valaĥia socia tavolo. La domo estis konstruita en duono de la 19-a jarcento.

La unua respubliko[redakti | redakti fonton]

En periodo de la unua respubliko komencis rapide disvolviĝi elektroteknika kaj maŝin-industrioj en la proksima Vsetín, kie akiris laboron vico de loĝantoj de Leskovec. Trafiko sur nove konstruita fervojo Vsetín - Bylnice estis komencita en 1928 kaj ekde tiu tempo Leskovec havas fervojan kunigon en la ĉeĥan enlandon kaj en Slovakion. En periodo de ekonomia krizo estis trafitaj agrikulturistoj kaj ankaŭ fabrikaj laboristoj. La ekonomia situacio komencis pliboniĝi pro komenco de produkto en nove konstruita Armilfabriko Vsetín senpere antaŭ la Dua Mondmilito.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Ekde aŭtuno de 1944 loĝantoj de Leskovec aktive helpis partizanajn grupojn, kiuj estis partoj de la 1-a ĉeĥoslovaka partizana brigado de Jan Žižka.

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito efektiviĝis evoluo de infrastrukturo de la vilaĝo kaj disvastiĝis ankaŭ eblecoj de laboro rekte en la loko.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]