Ernst Heinkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Heinkel
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1888 (1888-01-24)
en Remshalden
Morto 30-an de januaro 1958 (1958-01-30) (70-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Imperiestra RegnoNazia Germanio
Alma mater Universitato de Stutgarto
Okupo
Okupo Q10497074 • aerokosma inĝeniero • entreprenisto • maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Ernst Heinrich HEINKEL (naskiĝis la 24-an de januaro 1888, Grunbach, Germanio – mortis la 30-an de januaro 1958, Stuttgart, okcidenta Germanio), estis germana planista inĝeniero, kiu konstruis la unuan raketpelitan aviadilon iomete antaŭ la fino de la Dua Mondmilito.

Heinkel unuafoje konstruis en 1910 aviadilon, kiu subenfalis kaj disbrulis. Li plu laboris kaj iĝis gvidanta planisto de la berlina Avioprodukta Fabriko Albatros.

Li fondis post la unua mondmilito (1922) en Warnemünde la fabriko Ernst Heinkel Flugzeugwerke. Tie li konstruis la aviadilon He–70, kiu atingis la rapidecan mondrekordon komence de la 1930-aj jaroj.

La He–176 estis la unua funkcianta jetpropulsia aviadilo, la He–178 la unua gasturbina jetmotora aviadilo, la He–111 kaj He–162 bazaj aviadilaj tipoj de la germana aerarmeo dum la Dua Mondmilito.

Kvankam Heinkel perdis fidon de la nazioj, la aliancanoj arestis lin kaj juĝprocesis kontraŭ li, sed fine oni liberigis lin.

Post kiam oni ĉesigis lian firmaon, li fondis en 1950 novan entreprenon kaj produktis biciklojn, motorciklojn kaj miniaŭtojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]