Maskovanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maskita vanelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanelo Vanellus
Specio: Maskita vanelo Vanellus miles
Boddaert 1783
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Maskita vanelo (Vanellus miles) estas granda, komuna kaj elstarema birdo devena el Aŭstralio, ĉefe el norda kaj orienta partoj de la kontinento.

Disvastiĝo kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

La Maskita vanelo (Vanellus miles) estas komuna, ĉefe en bordoj de malsekaj zonoj kaj aliaj malfermaj medioj, sed ili estas adapteblaj kaj povas esti trovataj en surprizigaj sekaj regionoj. Ili povas esti trovataj en strandoj, (ĉefe en NE Tasmanio) kaj scipovas naĝi.

Estas du malsimilaj rasoj kiuj antaŭe estis konsiderataj apartaj specioj. La Maskita vanelo (Vanellus miles) de norda Aŭstralio -kaj Novgvineo- (Vanellus miles miles) havas tutblankan kolon kaj grandajn flavajn bridojn, dum la (Vanellus miles novaehollandiae) de sudaj kaj orientaj ŝtatoj havas nigran kolstrion kaj pli etajn bridojn.

Vanellus miles novaehollandiae eniris sudan Novzelandon dum la jardeko de 1930 kaj nuntempe disvastiĝis tra tuta Novzelando.

Ambaŭ subspecioj povas miksiĝi en meza teritorio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Maskita vanelo (Vanellus miles) estas granda birdo inter 33 kaj 38 cm longaj, mezaveraĝe 36 cm longaj. Maskloj pezas ĉirkaŭ 370 g, inoj iom malpli.

Ĝi estas tre facile rekonebla pro sia flavega vizaĝo kiu atingas la fronton, okulojn -ankaŭ okulringoj estas flavaj-, bekon -iom griza- kaj hokantajn flankajn barbojn. Estas flavaj ankaŭ ostaj spronoj en flugilverto. Dorso kaj supraj flugiloj estas olivbrunaj. Blankaj estas kolo, brusto kaj ventro. Nigraj estas krono, nuko, malantaŭa kolo, antaŭfina vosto kaj flugilbordoj. Subaj flugiloj estas blankaj antaŭe kaj nigraj malantaŭe. Kruroj estas ruĝaj aŭ rozkoloraj.

Maskita vanelo defendante sian neston en urba parko.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi pasas sian tempon bekoplukante kaj havas diferencigajn laŭtegajn alvokojn “kekekeke” -foje nokte-. Ili manĝas ĉefe insektojn, vermojn kaj similajn senvertebrulojn, sed ankaŭ semojn.

La Maskita vanelo (Vanellus miles) estas komuna, timida kaj nedanĝera birdo somere kaj aŭtune, sed ili estas pli konataj pro siaj sentimaj nestumaj kutimoj, ĉar ili pretas konstrui neston en iu ajn fendo de malferma planko, inkludante urbajn parkojn, ĝardenojn, lernejajn kortojn kaj eĉ ĉiovendejajn aŭtohaltejojn aŭ homaj tegmentoj.

Reprodukta sezono okazas post vintra solstico; ambaŭ gepatroj kunlaboras konstruadon de la nesto, kovadon kaj zorgadon de idoj; la ino demetas el 3 ĝis 5 ovojn kaj la reprodukta paro defendas sian teritoriojn kontraŭ ĉiu ajn entrudulo (kaj tio inkludas piedpilkojn, forkontrolilajn aŭtetojn aŭ aviadiletojn, ktp.), laŭte protestante, akrobatiante rapide kaj malalte, kaj se bezonate frapante la entrudulon per siaj flavaj ostaj spronoj de flugilverto.

Povas esti atakitaj ankaŭ aliaj birdoj, kiel korvoj, hundoj, katoj, ktp. Post kiam la junuloj atingas 60 % de sia grando post 2-3 monatoj, la atakoj malpliiĝas. La birdoj povas vundiĝi dum atakoj, sed plej ofte travivas, kaj la spronoj renoviĝas post 6-8 monatoj. Kelkaj Maskitaj vaneloj neniam reproduktiĝas pro kreskantaj danĝeroj kiel piedirantoj, aŭtoj. ktp. La idoj atingas plenan pezon post 6 monatoj kaj restas kun la gepatroj dum 1 aŭ 2 jaroj.

Ili estas videblaj laŭ reproduktaj paroj sed ankaŭ en grupoj, ĉefe dum marbordaj manĝadoj.

Tre bona kamuflado.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]