Armita vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Armita vanelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanelo Vanellus
Specio: V. armatus
Vanellus armatus
(Burchell, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Anitibyx armatus (Burchell, 1822)
Charadrius armatus Burchell, 1822

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Armita vanelo (Vanellus armatus) estas birdo de la genro Vanellus, grupo de mezgrandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj. La angla nomo “Blacksmith” aŭ “Forĝisto” devenas el la ripetata metalika alarmalvoko 'tink, tink, tink'.

Disvastiĝo kaj medio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas komuna specio ekde Kenjo, tra centra Tanzanio kaj Kongo ĝis suda kaj sudokcidenta Afriko. Tio estas granda teritorio en multaj afrikaj landoj. La tutmonda loĝantaro povas ĉirkaŭi inter 100,000 kaj 1,000,000 da ekzempleroj.

Ĝi loĝas ĉe malsekaj zonoj. Tiele lagaj regionoj ĉu pro pluvo ĉu pro homa agado allogas la specion. Ankaŭ herbejoj plaĉas al ili. Simile al Krona vanelo, tiu specio povas vagadi el Zambio kaj Zimbabvo dum pluvaj sezonoj kaj reveni dum pli sekaj epokoj. Ili malŝatas montaran medion.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Armita vanelo (Vanellus armatus) estas birdo kun aspekto simila al de ŝaktabulo laŭ partoj de nigra, griza kaj blanka plumaro, eble avertaj koloroj por eventualaj predantoj. Tiu specio estas unu el 5 specioj de la genro Vanellus kiuj kunhavas ecojn kiel mezflugila sprono, ruĝa okulo kaj alloga kontrasta plumaro (2 afrikaj, 1 azia kaj 2 novtropikaj). Nome estas nigra granda videbla antaŭa parto de kapo -escepte frunton-, gorĝo, brusto kaj supra ventro kaj ankaŭ makuloj en komenco de dorso -eta-, meza dorso -granda- kaj vostopinto. Estas blankaj la frunto -ĝis okulo-, malantaŭa kolo kaj ventro. Estas grizo la resto de la dorso. La beko estas nigra kaj la kruroj grizaj. Inoj estas averaĝe iom pli grandaj kaj pezaj sed ambaŭ seksoj estas similaspektaj.

Dumfluge videblas kontrasto de nigraj partoj de kapo kaj brusto kaj malantaŭaj kaj pintoflugiloj kaj pintovosto kun blankaj partoj ventraj kaj antaŭaj flugiloj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio reagas agreseme al aliaj vaneloj aŭ al afrikaj Jakanaoj kiuj povus eniri en sia sama malseka medio. Ili reproduktiĝas en printempo, sed la elekto de nestejo aŭ reproduktejo dependas de oportuno. Junuloj disiĝas iompostiome el la gepatroj kaj ne revenas al sia naskiĝlokoj.

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Armita vanelo ampleksigis sian teritorion dum la 20-a jarcento kie oni konstruis rezervejojn aŭ oni praktikas intensivan terkulturadon. Tiele nun ĝi estas komuna en okcidenta Kaba regiono el Sudafriko, kie ne estis komuna almenaŭ dum la 1930-aj jaroj. En tiu regiono la specio eniris ankaŭ estuarajn kotajn regionojn kie ili agreseme forpelas aliajn vadbirdojn.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas kaj terajn kaj akvajn senvertebrulojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roberts' Birds of Southern Africa. Kvina eldono. 1984. G.L. Maclean.
  2. Birds of Africa south of the Sahara. 2003. Sinclair I., Ryan P.
  3. Ward, D. Underhill, L.G. Tree, A.J. Blacksmith Plover. En: The atlas of southern African birds. Vol. 1: Non-passerines.
  4. Waders of southern Africa. 1995. Hockey P.A.R., Douie C.
  5. Shorebirds: An identification guide. 1986. Marchant J., Prater T., Hayman P.