Simia kaptilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simia kaptilo estas nomo por teĥniko kiel ĉasi simiojn, kiu engaĝigas simiojn kaj kokosojn kaj estas foje uzata en Afriko.

En tipa raporto pri tiu fenomeno oni malplenigas kokoson forigante el ĝi lakton. La truo, kiun oni tiucele faras en la kokoso, estas apenaŭ sufiĉe granda por ke simia brako kun malplena pugno povu eniri ĝin.

Laŭ iuj raportoj post la preparo, observate de unu aŭ pliaj simioj, oni enmetas aparte delikatan nukson post iom troigita ceremonio (por certiĝi ke la simioj rimarkis) tra la truo en la kokoson. Pli ofte oni tamen enmetas ion kio odoras, kiel ekzemple oranĝon. Tia objekto tamen ofte jam tre grandas (sed ankaŭ tre allogas), tiel ke oni devas unue la kokoson duonigi kaj poste rekunmeti la du partojn. Fine oni fiksas la kokoson al arbo pere de ŝnuro kaj tiam la ĉasistoj retiriĝas en la ĝangalon kaj atendas.

La simioj alproksimiĝos al la arbo kaj unu el ili provos preni la nukson aŭ frukton, enmetante sian manon en la kokoson tra la truo. Tamen okazas, ke pro la malvasteco de la truo la simio ne povas retiri la manon kiam ĝi samtempe tenas la logaĵon en ĝi. Por ke ĝi povu elmeti la manon, bezonatas malpreni la logaĵon. Cetere, la truo tro malgrandas ankaŭ por ke la kapo de la simio povu eniri ĝin. Rezulte, la simio, pro sia natura emo konservi manĝaĵon kiun ĝi trovas, ne povas forlasi la logaĵon. Fine, la ceteraj simioj ne sukcesas dismaĉi la ŝnuron sufiĉe rapide antaŭ ol alvenas la ĉasistoj, kiuj aŭ ekaŭdas la tumulton aŭ simple revenas post certa tempo kaj trovas surloke la simion kiu daŭre ne povas kompreni ke devas forlasi la manĝaĵon se ĝi volas liberiĝi.

Popularkulturo[redakti | redakti fonton]

La temo de simia kaptilo inspiris la kanton Simia kaptilo de la muzikgrupo Dolchamar, kiu aperis en la disko Rebela Sono. Ĝia teksto komenciĝas per la sekvaj vortoj, kiuj estas simpligita priskribo de la funkciado de tiu maniero de ĉasado:

Ĉu vi aŭdis pri simia kaptilo?
Mi legis pri ĝi en mia komputilo
Oni fiksas kokoson en arbon
Kaj portempe nur kreskas barbon
En kokoso estas frukto alloga
Kaj surflanke truo manirebla
Venas simio por preni la frukton
Ĝi ne povas retiri la manon
Ne ekkomprenas lasi la frukton
Kaj la ĉasistoj nur kolektas sian predon

Patrik Austin, la grupano kiu verkis la tekston de la kanto, poste agnoskis, ke fakte li origine ne legis pri la fenomeno en sia komputilo, sed aŭdis pri ĝi de amiko kaj kvankam tiam eĉ ne kredis la aferon vera, li ja opiniis ĝin inda je transformo en kanton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]