Jan Tinbergen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Tinbergen
Nobel-premiito
Persona informo
Jan Tinbergen
Naskiĝo 12-an de aprilo 1903 (1903-04-12)
en Hago
Morto 9-an de junio 1994 (1994-06-09) (91-jaraĝa)
en Hago
Tombo Oud Eik en Duinen vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno vd
Partio Partij van de Arbeid vd
Familio
Patro D. C. Tinbergen vd
Gefratoj Nikolaas Tinbergen • Luuk Tinbergen vd
Profesio
Okupo ekonomikistoprofesoro • universitata instruisto vd
Laborkampo ekonomiko vd
Doktoreca konsilisto Paul Ehrenfest vd
Verkado
Verkoj Tinbergen theory vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Medalo de la Nobelpremio
Medalo de la Nobelpremio

Jan TINBERGEN (Hago, 12-a de aprilo 1903Hago, 9-a de junio 1994) estis nederlanda ekonomikisto. Li, kune kun Ragnar Frisch, en 1969 ricevis kiel unua la Nobel-premion pri ekonomiko[1].

Tinbergen estis la filo de Dirk Cornelis Tinbergen, instruisto de la nederlanda lingvo, kaj Jeanette van Eek, instuistino.

En 1929 li geedziĝis kun Tine Johanna de Wit kun kiu li ricevis kvar infanojn.

Antaŭ ol Tinbergen sin okupis per ekonomiko li ekstudis en 1921 matematikon kaj fizikon ĉe la universitato de Leiden.

Li rifuzis la militservon kaj devis fari anstataŭan civilan laboron post sia finstudado en 1926. Dum ĉi tiu periodo de 25 monatoj Tinbergen havis troan liberan tempon kaj komencis pristudi ekonomikon. Kiel fanatika membro de la Social-Demokrata Laborpartio (SDAP) li sentis ke li ne multe povas signifi por la partio kun sia scio de la fiziko. La studado de ekonomiko bone servus al la partio.

En 1929 Tinbergen doktoriĝis en fiziko kaj ekonomiko per la disertacio: “Minimumproblemen in de natuurkunde en economie” (Minimumproblemoj en la fiziko kaj ekonomiko).

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1990. Lia frato estas Nikolaas Tinbergen.

Referencoj[redakti | redakti fonton]