Titusz Dugovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DUGOVICS Titusz (aŭ Titusz DUGOVICS [titus dugoviĉ] (Sárkút ? – mortis la 21-an de julio 1456, Nándorfehérvár (nun Beogrado, Jugoslavio) estas la plej konata heroo en Hungario en bataloj kontraŭ la turkoj. Li estis soldato de János Hunyadi, partoprenis en 1444 en batalo de Várna.

Lian nomon kaj memoron heredigis lia heroa ago en defendo de Nándorfehérvár. Kiam iu turka soldato volis alfiksi la turkan flagon sur la fortikaĵa muro, Titusz Dugovics kunprenis la flagon kaj la turkon kaj saltis-falis en la abismon.

Lia filo Bertalan Dogoviĉ estis premiita per bieno fare de reĝo Matiaso la 1-a (regis 1458–90).

Memoro de Titus Dugoviĉ aperas en multaj hungaraj literaturaj kaj belartaj verkoj.