Tibeta diasporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino Tibeta diasporo celas la tibetanojn kiuj vivadas ekster Tibeto. Oni konsideras anojn de la tibeta diasporo tiuj kiu parolas la tibetan lingvo, kiu konservas tibetan identecon kaj kiu daŭre konservas kontaktojn kun la tibeta movado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kialo de la tibeta ekziliĝo precipe estas politika, ĉar Popolrespubliko de Ĉinio konkeris Tibeton en 1949. Post jardeko da perforta regado kaj malrespekto de homaj rajtoj fare de la ĉina registaro, la Dalai-Lamao decidis rifuĝi al Barato en 1959. 80.000 tibetanoj baldaŭ sekvis la tibetan gvidanton. Temis precipe pri plenkreskitaj viroj, pro la malfacileco de la vojaĝo. Multaj tibetanoj mortis dum la vojaĝo aŭ spertis frostovundojn. Ĝenerale, la tibetanoj atingis KatmanduonGangtokon, kie stariĝis lokoj por rifuĝintoj.

Alfrontite per la alveno de tibetanoj, la landoj kiuj akceptis ilin realigis diversajn projektojn: Ĉirkaŭ 50 domaroj estis establigitaj en Barato, Nepalo kaj Buthano kaj tie la tibetanoj plenumis laboretojn kiel priflegado de stratoj, konstruantaj laboroj ktp. La unua tibeta establiĝo situis en Bylakuppe, Karnatako. La Dalai-lamao kaj liaj sekvantoj establiĝis en Dharamsala, Barato kaj kreis la ekzilitan tibetan registaron, kies ĉefa rolo konsistas el zorgi pri la tibetaj rifuĝintoj en Barato kaj daŭrigi la tibetan kutimojn kaj kulturojn. Pli ol 80 tibetaj lernejoj kaj proksimume 180 monaĥejoj malfermis en ekzilo. La ekzilita tibeta registaro havas ambasadejojn en Nov-Delhio, Katmanduo, Novjorko, Londono, Parizo, Ĝenevo, Bruselo, Budapeŝto, Moskvo, Kanbero, Tokio, Ĉvaneo kaj Tajpeo.

Kelkaj landoj resendis tibetanojn tibeten.

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

La nombro de tibetanoj kiuj translimeniris estas relative malgranda. Laŭ la centra tibeta administrejo (CTA), estas 6 miliono da tibetaj loĝantoj en la Granda Tibeto (t.e. nuntempa tibeta autonoma regiono, Ĉinghajo kaj malgrandaj partoj de Gansuo, Siĉŭano kaj Junano) kiu kunvivas kun 7,5 milionoj da ĉinoj. Tion CTA cetere rigardas kiel ĉina strebo por neniigi la tibetan kulturon kaj identecon, instigante ĉinojn transloĝiĝi tibeten. Laŭ la ĉina registaro, estas 5 milionoj da tibetanoj en Granda Tibeto (kaj 2,5 milionoj da ĉinoj). Ĉiaokaze, la tibetaj rifuĝintoj entute estas po iom pli ol 100.000, depende de la fonto. La jena listo estas farita de CTA laŭ censo en 1998.

Areo Tibetdevenuloj
Tutmondo 111.170
Barato 85.000
Nepalo 14.000
Usono kaj Kanado 7.000
Bhutano 1.600
Svisio 1.540
Tajvano 1.000
Aŭstralio kaj Nov-Zelando 220
Norvegio, Svedio, Suomio kaj Danio 110
Cetera Eŭropo 640
Japanio 60

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.