Cimbroj (antikva popolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cimbroj (antikva popolo)
historia etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La cimbroj estis antikva ĝermana popolo, kiu originis en norda Jutlando. Kune kun teŭtonoj kaj ambronoj ili popolmigradis ĉirkaŭ 120 antaŭ Kristo de sia hejmo al sudo.

Popolmigrado[redakti | redakti fonton]

Popolmigrado de cimbroj, teŭtonoj kaj ambronoj

Konjekteble ŝtorma tajdo kaj klimatŝanĝo estis kaŭzoj por la popolmigrado. Post varmperiodo inter 2000 a. K. kaj 800 a. K. la klimato malvarmiĝis en nordeŭropo. La konsekvenco estis malsatmizero, la popoloj devis serĉi fertilajn landojn. La Cimbroj migris kun la Teŭtonoj kaj Ambronoj en la sudon tra Bohemio, Moravio kaj orientalpoj. En 113 a.K. la ĝermanoj renkontiĝis je la unua fojo kun la Romia imperio. La romia konsulo Papirius Carbo pretendis helpi pri la serĉo, sed la romianoj preparis kaptilon. Ili irigis la ĝermanojn al Noreia kaj du romiaj legioj (12.000 homoj) atakis. Sed la cimbroj, teŭtonoj kaj ambronoj supere venkis.

Poste ili moviĝis al Gaŭlio kaj venkis refoje kontraŭ romianoj en 109 a.K. ĉe la italia limo, en 107 a.K. kun tigurinoj kaj en 105 a.K. en Arausio (la nuntempa urbo Orange).

Post tio ili vagis multjare en Gaŭlio kaj Iberio. Kiam ili direktiĝis Italion la popoloj disiĝis. La teŭtonoj kaj ambronoj migris al okcidentitalio kaj la cimbroj migris al norditalio. Eble la dispartiĝo fatalis. La romianoj ekstermis la teŭtonojn kaj ambronojn ĉe Aquae Sextiae (hodiaŭ Aix-en-Provence) en 102 a.K. kaj ekstermis la cimbrojn ĉe Vercellae (la nuntempa urbo Vercelli) en 101 a.K..