Topaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Topaz
Afiŝo de la film
Afiŝo de la film
filmo
Originala titolo Topaz
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 19 dec. 1969, 1969
Ĝenro krimfilmo, filmo bazita sur romano, politika suspensa filmo
Kameraado Jack Hildyard
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Scenaro Samuel A. Taylor • Leon Uris
Loko de rakonto Danio
Muziko de Maurice Jarre
Rolantoj Frederick Stafford • Dany Robin • John Vernon • Karin Dor • Michel Piccoli • Philippe Noiret • Claude Jade • Roscoe Lee Browne • John Forsythe • Carlos Rivas • Sándor Szabó • Ann Doran • Fidel Castro • Che Guevara • Michel Subor • Tina Hedström • Roberto Contreras • John van Dreelen • Carlos Rivas • Sonja Kolthoff • Alfred Hitchcock • Ben Wright • Gregory Gaye • Edmon Ryan • Abel Fernandez • Lew Brown
Produktinta firmao Universal Studios
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Topaz estas usona filmo reĝisorita de Alfred Hitchcock en 1969. La gvidlibro estis de Samuel Taylor.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sceno el la filmo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

KGB-oficiro Boris Kusenov (Per-Axel Arosenius), dizertas al Usono kun la edzino kaj la filino. La dizertulo havas informon pri traktato inter Sovetunio kaj Kubo; kaj pri la ekzisto de "talpo" ene de la franca spionaro (reto Topaz). La agento Nordstrom (John Forsythe) de la CIA petas helpon de sia amiko, la franca agento André Devereaux (Frederick Stafford) kiu akompanas sian filinon Michèle (Claude Jade) en ŝia mielmonato kun François Picard (Michel Subor).

Post ricevi pruvojn de la kuba oficiro Rico Parra (John Vernon), Devereaux flugas al Kubo kie li renkontiĝas kun sia amantino Juanita de Cordoba (Karin Dor), kontraŭkastrisma spionino rilata al Parra. Parra malkovras tion kaj mortigas ŝin. Ĉio ĉi okazas dum la Karibia krizo kaj la ĉefa spiona celo estas la sovetiaj nukleaj misiloj en Kubo.

Devereaux revenas al Parizo, dum lia edzino Nicole (Dany Robin) perfidas kaj kokras lin kun la estro de "Topaz", Jacques Granville (Michel Piccoli). François daŭrigas enketadon kaj intervjuas la oficiron de la NATO Henri Jarre (Philippe Noiret), kiu baldaŭ pereas. Malmulte poste François montras al Michele kaj ties gepatroj desegnon de Jarre. Nicole konfesas, ke ŝi konas lin kaj ke Grantville estas la estro de Topaz.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Komentarioj[redakti | redakti fonton]

La historio enradikiĝas en la epoko kaj kunteksto de la Malvarma Milito kaj kompreneble en filmo produktita inter britoj, usonanoj kaj francoj, la bonuloj estas la kontraŭsovetaj kaj la malboneguloj estas la sovetoj kaj ties amikoj (perfiduloj).

La filmo estas bazita sur la romano de Leon Uris.

Kiel en aliaj liaj filmoj, Hitchcock aperas kiel preterpasanto, en tiu ĉi filmo en la flughaveno kun virino kiu transportas lin en rulseĝo. Hitchcock vidas konatulon kaj staras por saluti lin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]