Afrika Komisiono de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mapo de Afriko, kiu servu kiel aldonaĵo al la bitlibro "Afero de espero".
Mapo de Afriko, kiu servu kiel aldonaĵo al la bitlibro "Afero de espero".

La Afrika Komisiono de UEA (ankaŭ nomita Afrika Agado de UEA) estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en Afriko. La Komisiono estas financita de la rento de la Fondaĵo Afriko de UEA.

Celo[redakti | redakti fonton]

Laŭ mesaĝo de Adjévi Adjé je la 2014-06-28, “La laboro de la komisiono estas fakte laboro por disvastigi Esperanton kaj plivigligi la Afrikan Esperantistaron. Tio okazas precipe rete per plifortigo de la ligoj en Afriko per interŝanĝo de spertoj kaj opinioj. La komisionanoj estas helpataj en ties taskoj de helpkomisionanoj, kiuj disponas tiucelan komunik-liston sub la mastrumado de la kunordigantoj. Ĉiuj intervenas en la debatoj kaj el la konkludoj de la diskutitaj temoj, la komisiono faras proponon aŭ konsilas al estraro de UEA pri Esperanto en Afriko.”

Komunikado[redakti | redakti fonton]

Ekde 2006 la komisiono publikigas bultenon nomatan Esperanto en Afriko.

Afrikaj Kongresoj de Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Komisiono ankaŭ zorgas pri organizado de la Afrikaj Kongresoj de Esperanto (AKE).

AKE Datoj Urbo Ŝtato Rimarkoj
8-a AKE 2022-12-26 – 30[1] Tieso  Senegalo 60[2]
7-a AKE 2019-12-21 – 27[3][4] Buĵumburo  Burundo 135 partoprenantoj[5]
6-a AKE 2016-12-24 – 31 Bunda  Tanzanio 74 partoprenantoj[6]
5-a AKE 2013-12-29 – 2014-01-04 Kotonuo  Benino 32 partoprenantoj[6]
Prez de KOKo : Privas Tchikpe
4-a AKE 1995-12-26 – 1996-01-03 Arusha Moshi  Tanzanio 38 partoprenantoj[6]
3-a AKE 1994-12-23 – 1995-01-02 Winneba  Ganao 48 partoprenantoj[6]
2-a AKE 1991-12-28 – 31 Kotonuo  Benino 90 partoprenantoj[6]
Prez de LKK : Privas Tchikpe
1-a AKE 1990-12-27 – 1991-01-02 Noce  Togolando 104 partoprenantoj[6]

Pri la kvina AKE estas pluraj ĉapitroj en la blogo de Mireille Grosjean.[7]

La 6a-AKE devis okazi en Rumonge (Burundo) somere de 2016, sed pro subita malpliboniĝo de la politika situacio en la lando, la Afrika Komisiono decidis fine de 2015 organizi la kongreson en Tanzanio, kaj en januaro 2016 decidis prokrasti ĝin al decembro 2016.[8]

Pri la sepa AKE estas ĉapitro en la blogo de Mireille Grosjean.[9] [10]

La 8-a AKE iĝis plej internacia, en ĝi ĉiuj membroj de Afrika Komisiono povis kunveni ĉeeste.

Membraro[redakti | redakti fonton]

Afrika komisiono por la periodo 2022-2025: [11]

Afrika komisiono por la periodo 2019-2022:[12][13]

Antaŭaj ordigantoj[redakti | redakti fonton]

En 2017-2019

  • kunordiganto: Emile Malanda Nianga
  • vickunordiganto: François Hounsounou

Financo[redakti | redakti fonton]

La ordinaraj spezoj de la Komisiono estas financataj per Fondaĵo Afriko de UEA. En 2021 ĝi faris eksterordinaran elspezon por aĉeti komputilojn por siaj membroj, kio ebliĝis pro speciala mondonaco.[14]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Claude Piron, Se comprendre entre Africains - Kompreniĝi inter afrikanoj (Elfrancigita de Vilhel­mo Lutermano). Dulingva eldono. MAS, 2016, 62 p., ISBN 978-2-36960-044-2

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 8-a AKE ĉe Eventa Servo
  2. preciza nombro sekvos
  3. 7a AKE Arkivigite je 2019-12-10 per la retarkivo Wayback Machine ĉe esperanto-afriko.org
  4. 7a AKE ĉe Eventa Servo
  5. Raporto pri la 7-a Afrika Kongreso en la revuo Esperanto (februaro 2020)
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 Esperanto Afriko - Arkivoj pri kongresoj alirita 24-dic-2022
  7. https://mirejo3.blogspot.com/2013/12/kvina-afrika-kongreso.html
  8. Vidu artikolojn en la numeroj januaro kaj februaro 2017 de la Revuo Esperanto
  9. https://mirejo3.blogspot.com/2020/01/7-afrika-kongreso-de-esperanto-de-uea.html
  10. Vidu artikolojn en la Revuo Esperanto decembro 2018, decembro 2019 kaj februaro 2020
  11. La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2022-2025), gazetara komuniko de UEA, N-ro 1075 (2022-11-03)
  12. La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2019-2022), gazetara komuniko de UEA, N-ro 826 (2019-09-21)
  13. Nova AK Arkivigite je 2020-05-05 per la retarkivo Wayback Machine de UEA ĉe esperanto-afriko.org
  14. Grosjean, Mireille. 2022. "Komputiloj por ĉiuj membroj de la Afrika Komisiono de UEA." Esperanto 1364(1), p. 7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]