Biologia armilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biologia armilo estas militara uzo de damaĝantoj - kiel virusoj bakterioj - kontraŭ homoj, bestoj, plantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la atako al la Krimea Caffa (hodiaŭ Feodosija, Ukrainio), la mongoloj katapultis (1347) kadavrojn de mortintoj je pesto. La defendantoj (ĝenovanoj) kunportis la bakteriojn en Eŭropon kaj tiel ekis la epidemion.

Dum sieĝo de Karlstein en la 15-a jc., oni katapultis kadavrojn kaj fekaĵojn en bareloj.

Dum defendo de fortikaĵo Fort Pitt, brita komandanto sendis kiel donacon, kovriltukon de variolaj malsanuloj al la indianoj.

ekde la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito, la germanoj infektis per morvo ĉevalojn de la rumana kavaliero kaj de Usono (liverotaj al la aliancanoj).

La aplikon de biologiaj armiloj malpermesis la Ĝeneva Interkonsento de 1925 en ataka militado. Oni rajtis evoluigi, produkti, rezervi la biologiaj armilojn kaj eĉ uzi ĝin en protekto de la lando, se la malamiko uzas same biologian militadon.

La japana imperiestra armeo okupis en 1932 Manĉurion. Oni tie lokigis la Unuon 731, gvidata de Ishii Shiro kaj celante evoluigon, eksperimentadon kun biologiaj armiloj. Tiu unuo mortigis ĉ. 10.000 homojn pro esploraj kaj produktaj kaŭzoj. Ishii ricevis permeson en 1939 por masa uzo de biologiaj armiloj. Liaj kunlaborantoj infektis la putojn kaj la nutraĵojn per ĥolero, disdonis tifajn bulkojn al la malsatanta loĝantaro, aviadiloj disŝprucis bakteriojn, ĵetis strangajn porcelanbombojn sur la ĉinajn urbojn. El tiuj bomboj liberiĝis puloj, infektitaj je pesto.

La Unuo 100, gvidata de veterinaro Vakamacu, produktis kaj disvastigis plantajn kaj bestajn malsanojn, por detruis la agrikulturon de Ĉinio.

La nazioj - pro persona timo de Hiler je ĉiuspeca infektado kaj malamo de la bakterioj - ne eksperimentis kun biologiaj armiloj nur fine de la dua mondmilito. La nazioj ne uzis biologian armiladon.

Pro la imagita nazia biologia minacado, Britio ellaboris la N-bomban projekton, kiu celis disŝpruci antrakson per bomboj. La bombo estis elprovita sur Insulo Gruinard‎, kiu iĝis neloĝebla por jardekoj. Alia plano estis infektado de la germanaj bovoj per antrakso, per infektitaj keksoj, subĵetitaj sur paŝtejojn.

Same okupiĝis Kanado (sur Grosse Isle), Usono (en Fort Detrick) pri biologia armilado. la soveta programo komenciĝis en la 1930-aj jaroj, sed pro persekuto de la mikrobiologaj profesoroj, baldaŭ haltis. Poste eksperimentado okazis en prizonoj, gulagoj de la Soloveckij-insuloj, Leningrado, Ulanbatoro. Post la dua mondmilito, la Sovetunio eksperimentis en la Novnasko-insilo en la Aral-lago. Okazis multaj akcidentoj, ekz. en 1988 mortis 0,5 milionoj da sajga-antilopoj (Saiga tatarica). Pri la biologiaj eksperimentoj sciigis Kanatjan Alibekov, kiu sukcese fuĝis en Usonon en 1992.

En 1972, Konvencio pri Biologiaj Armiloj subskribis pli ol 70 landoj interkonsenton pri malpermeso de produkto, antaŭpreparo, evoluigo, uzado de biologiaj armiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]