Tegmenta trabaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tegmenta trabaro estas la apoganta konstrukciaĵo de la tegmento.

Tegmenta trabaro de domo en Jeno, Germanio

En la moderna arkitekturo tiuj konstrukcioj ofte estas faritaj el betono kaj ŝtalo. Sed ĝenerale la tegmenta trabaro estas el ligno kaj faris ĝin la ĉarpentisto.

La tegmenta trabaro havas la taskon porti la tegmenttegaĵon kaj konduki la alvenantajn ŝarĝojn (de neĝo aŭ ŝtormo) al la portantaj muroj de la konstruaĵo.

Oni distingas, laŭ la statikaj bezonoj, diversajn konstrukciformojn, ekzemple la patno-tegmenton, la stegtraban tegmenton, la ĉevron-tegmenton aŭ aliajn.


Por diversaj formoj de tegmentoj rigardu sub tegmento, por konstrukcivariaĵoj sub fakterminoj de ĉarpentado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]