Fernando Álvarez de Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Álvarez de Toledo
Hispana generalo kaj guberniestro
Duko de Alva, pentrita de Ticiano
Duko de Alva, pentrita de Ticiano
Persona informo
Fernando Álvarez de Toledo y Pimentel
Naskonomo Fernando Álvarez de Toledo y Pimentel
Naskiĝo 29-an de oktobro 1507 (1507-10-29)
en Piedrahíta
Morto 11-an de decembro 1582 (1582-12-11) (75-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco HispanioReĝlando Portugalio vd
Subskribo Fernando Álvarez de Toledo
Familio
Dinastio House of Álvarez de Toledo vd
Patro García Álvarez de Toledo y Zúñiga vd
Infanoj Fadrique Álvarez de Toledo, 4th Duke of Alba vd
Profesio
Okupo oficiromilitistodiplomatopolitikisto vd
Aktiva dum 1522–1582 vd
Guberniestro de la Hispana Nederlando
Dum 1567 - 1573
Antaŭulo Margareta de Parmo
Sekvanto Luis de Zúñiga y Requesens
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fernando Álvarez de Toledo, de Anthonie Mor
Alva

Fernando Álvarez de Toledo, duko de Alvade Alba, kromnomita la "Fera Duko" (Piedrahíta (Kastilio), 29-a de oktobro 1507Tomar, 12-a de januaro 1583) estis hispana generalo kaj guberniestro de la Hispana Nederlando je la komenco de la Okdekjara Milito. Lia regado kondukis al intensigo de la ribelo en Nederlando kaj finfine al la ekesto de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj.

Kiel infano Alva jam ricevis lecionojn en armea militarto de sia avo. Imperiestro Karlo la 5-a nomumis lin kiel unu el komandantoj dum la sieĝo de Tunizio (1535). Dum la sekvaj jaroj Alva plurfoje estis sukcese envolvita en hispanaj militiroj.

Li ankaŭ plenumis diplomatajn kaj politikojn misiojn por Filipo. Ekzemple en 1556 li estis nomumita kiel subreĝo de Napolo, kaj en 1558 - 1559 li, el la nomo de Hispanio, gvidis la intertraktojn kiuj rezultis en la Paco de Cateau-Cambrésis.

En 1567 la tiama reĝo Filipo la 2-a sendis Alva-n al la Nederlandoj kun armeo de 10 000 personoj kaj senlima rajto por ordigi la aferojn. Rekta kaŭzo de la nomumo de Alva estis la ikonrompado. Laŭ anekdoto Alva estus dirinte al Filipo la 2-a ke li bezonis maksimume ses monatojn por terenbati la ribelon kaj ke "nur kelkaj kapoj devis ruli".

Tuj post lia alveno en Bruselo Alva establis la Konsilantaron de Tumultoj (=ribeloj). Du popularaj nobeloj, Grafo Egmont kaj Grafo Horne, estis, kiel ekzemplo, senkapigitaj en Bruselo. Alva ankaŭ volis fari tion al Vilhelmo la 1-a sed ĉar tiu fuĝis tio ne sukcesis. Finfine Alva enkondukis la dekan moneron, imposto kiu kondukis al granda furiozo.

La teroro de Alva -ne malpli ol 18 000 homoj estis kondamnitaj al la morto- estis enorma impulso por la ribelo en la Nederlandoj. La ribelantoj konkeris kun helpo de la geŭzoj diversajn urbojn en la Nederlandoj. Alva sukcesis rekonkeri grandajn partojn.

La 2-an de oktobro 1572 la hispanoj rabis kaj murdis, sub lia gvidado, en la urbo Mechelen, post kiam tie, dum la monato septembro antaŭe, dum momento neromkatolika administracio estis reganta.

La konkero de Harlemo sub gvidado de la filo de Alva pasis peniga por la hispanoj, kune danke al la interveno de la fama Kenau Simonsdochter Hasselaer kaj la sieĝo de Alkmaar estis rebatita de la ribeluloj per trapikado de la digoj.

Pro ĉi tiu malvenko kaj lia vundebla sano Alva petis al Filipo la 2-a sian eksigon. Ĉi tio estis, en decembro 1573, akceptita de Filipo la 2-a. Post Alva sekvis Don Luis de Requesens.

Post lia reveno al Hispanio li en la komenco kiel heroo estis envenigata de Filipo la 2-a, ĝis amafero de la filo de Alva (Don Frederik) malfavoris patron kaj filon. Alva estis forpelita el la korto kaj trapasis sian tempon en la kastelo de Uzeda. Tie li restis dum du jaroj. Kiam Portugalio ribelis kontraŭ la hispanoj (ĉirkaŭ 1580) Alva denove estis dungita de Filipo la 2-a kaj nomumita al ĉefgeneralo. En 1580 li venkokupis Lisbonon, forpelis la gvidanton de la ribelo el la lando kaj transdonis Portugalion denove al Filipo la 2-a.

Alva mortis, mallonge post la terenbato de la ribelo en Portugalio, en januaro 1583.