Benedikto la Afrikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Benedikto la Afrikano
Persona informo
Benedetto il Moro
Naskiĝo 31-an de marto 1526 (1526-03-31)
en San Fratello
Morto 4-an de aprilo 1589 (1589-04-04) (63-jaraĝa)
en Palermo
Tombo Sicilio vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Etiopio vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La sankta Benedikto OFMCap (Kromnomo la Afrikano; * 31-an de marto 1526 en San Fratello; † 4-an de aprilo 1589 en Palermo estis nigra afrikdevena sklavo kaj monaĥo, kiu en Sicilio vivis kaj bonagis.

vitralo de Benedikto la Afrikano en Porto-Alegro

Li naskiĝis sur la bieno de la Chevalier de Lanza en San Fratello, provinco Messina kiel filo de Christopher kaj Diana Manasseri, du etiopoj. La gepatroj kiel sklavoj estis transportitaj tien kaj poste konvertiĝis al kristanismo. Pro ilia lojaleco oni promesis al ilia filo en la aĝo de 18 jaroj la liberecon, kiun li ankaŭ ricevis. Kiam Benedikto estis 21-jara, li iris kiel ermito en la monaĥejon ĉe la Monte Pellegrino kaj samtempe ĉesis sian laboron kiel taglaboristo.

En la jaro 1564, kiam Pio la 4-a malpermesis la ermitecon, li translokiĝis al Palermo kaj sin aligis al la ordeno de la franciskanoj de Santa Maria. En 1578 oni kontraŭ lia volo nomumis lin superulo de la ordeno, kvankam li estis analfabeto. Li mortis en aĝo de 63 jaroj je natura morto kaj en momento, kiun li onidire estis antaŭdirinta, en la monaĥejo.

Benedikton en la jaro 1743 Benedikto la 14-a beatigis kaj en 1807 Pio la 7-a sanktigis. Benedikto estas unu el la malmultaj nigruloj sanktigitaj. Li estas la patrono de sia morturbo Palermo. Lia (katolika) memortago estas la 4-a de aprilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]