Historio de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aranĝo "UEA centjara", dum UK 2008

La historio de UEA estas unuflanke nur la historio de tiu organizaĵo Universala Esperanto-Asocio, sed aliflanke iel ankaŭ la kerno de ĉiu ĝenerala historio de Esperanto, pro la centreco de la Asocio por la Esperanto-lingvokomunumo.

UEA kaj ĝiaj eksperimentaj jaroj, 1908-1914[redakti | redakti fonton]

Fine de 1907 Hector Hodler kaj aliaj esperantistoj komencis konstrui organizaĵon por antaŭenigi Esperanton pere de praktikaj servoj. La 28-an de aprilo 1908 ili konstatis sufiĉan subtenon por fondi "Universalan Esperanto-Asocion", kaj tiu tago estas nun konsiderata la naskiĝtago de UEA. La 1-an de majo 1908 oni publikigis la fondon en la revuo "Esperanto" (n-ro 30).

Komence UEA sufiĉe ofte ŝanĝis siajn statutojn, kaj ĝenerale devis ankoraŭ trovi siajn konkretajn celojn. Oni povas, laŭ Hans Jakob, paroli pri fazo de eksperimentoj.[1] La asocio estis konstruita por fariĝi tre granda, tiel ke loke kaj regione okazu membrokunvenoj kun elektoj de delegitoj. Alia tipaĵo estis la planado de laŭeble multaj servoj, kiel rabato por membroj en speciale aliĝintaj hoteloj. La membrokarto estu oficiala dokumento, kun foto de la membro kaj notaria certigo.

Hector Hodler, la unua direktoro de UEA, estis helpata interalie de Eduard Stettler, kiu funkciigis la Centran Oficejon kaj aranĝis la financan reformon de 1912. Al tiu reformo apartenis ne nur realismaj kotizoj, sed ankaŭ la kreo de "garantia kapitalo", ia praformo de la dumviva membreco. Tiu, kiu aĉetis atestilon kontraŭ 125 svisaj frankoj, ricevis la revuon senpage, kaj rajtis ankaŭ kundecidi pri la uzo de la kapitalo. Ĝi servis por sekurigi la asocion kontraŭ financaj problemoj.

En 1913 la asocio diskutis dum la UK 1913 en Berno pri la propono de la vicprezidanto Théophile Rousseau, ĉu ekskludi ŝovinistojn el la asocio. La fina celo de Rousseau estis pacifismo. Estis sufiĉe da rezisto de pluraj flankoj. Estintus problemo decidi, kia ekzakte estas "ŝovinisto". Al Stettler sukcesis ŝovi la proponon en la komisionon pri statuto, kie ĝi estis forgesita.[2]

UEA dum la Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Intermilita epoko ĝis la "nova UEA", 1920-1934[redakti | redakti fonton]

Administra ĉambro, ĉ. 1920
Esperantista respondkupono, 1926

Hector Hodler, en 1919 reelektita prezidanto, mortis en marto 1920 en svisa sanatorio. Li postlasis al la asocio monon, sian bibliotekon kaj la gazeton Esperanto.

La periodo inter la du mondmilitoj estis superombrata de konfliktoj inter UEA kaj la naciaj societoj, sed samtempe organizita kunlaboro, kiel per la Helsinki-sistemo. Fakte estis multe da persona interŝanĝo en la helsinkaj organoj, kaj en 1924-28 Edmond Privat estis kaj UEA- kaj ICK-prezidanto. Pro la "skandalo Delanoue"[3] Privat preferis, malgraŭ granda subteno en la asocio, rezigni. La alia UEA-prezidanto dum tiu periodo estis Eduard Stettler, same sviso, de 1920 ĝis 1924 kaj 1928 ĝis 1934.

Dum tiu tempo UEA per siaj deficitoj preskaŭ tute foruzis la konsiderindan kapitalon, kiun postlasis Hodler. UEA faris siajn buĝetojn por 10.000 membroj, sed fakte ĝi restis ĉiam iomete sub tiu nombro. Hans Jakob, la oficejestro de 1920 ĝis 1934, faris reklamilojn ankaŭ en naciaj lingvoj kaj provis stimuli la internacian esperantistan merkaton per UEA-respondkuponoj. Jam frutempe estis kritikoj pri Jakob, ekzemple de Anton Vogt.

La nombro de oficistoj kreskis, kaj eblis doni iom pli da atento al la biblioteko de UEA, donaco de Hodler. Petro Stojan kaj Henri Vatré prizorgis ĝin, kaj tiutempe estiĝis la Bibliografio de Internacia Lingvo ĉefe surbaze de tiu biblioteko. La gazeto Esperanto (tiam nomata ankoraŭ ne revuo) estis en 1920-34 redaktata de Edmond Privat, helpata teknike de Jakob.[4]

La naciaj societoj ne estis kontentaj pri la Helsinki-sistemo, kaj kiam UEA en 1932 ne povis plene pagi sian kontribuon, ili decidis rompi la kontrakton kaj fondi novan asocion. Post akraj kvereloj en la Interkonsento de Kolonjo de 1933 oni akiris ke UEA fariĝu tegmenta organizaĵo de la tuta movado, sed kun granda influo de la naciaj societoj (nun: landaj asocioj).[5]

"Nova UEA" kaj "Skismo", 1934-1947[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Skismo en la Esperanto-movado.

Transformiĝo al "nova UEA"[redakti | redakti fonton]

En 1933/34 UEA transformiĝis al "nova UEA", laŭ la interkonsento de Kolonjo. Necesis ŝanĝo de la statutoj. La unuaj naciaj societoj (nun nomataj landaj asocioj) aliĝis en aprilo 1934. Restis ankoraŭ kvereloj kun diversaj landaj asocioj - pro la regulo "unu lando, unu asocio aliĝinta". En Belgio, Ĉeĥoslovakio kaj Hispanio estis etnaj diferencoj (tamen malsamecaj), kaj en Nederlando baldaŭ montriĝis skismo pro personaj kvereloj. UEA estis sufiĉe strikta pri sia regulo.

La nova estraro, elektita dum UK 1934 en Stokholmo, estis estrata de Louis Bastien, unu el la vicprezidantoj estis la germana esperantisto Anton Vogt, la alia J. R. G. Isbrücker. Estas disputeto en la esperanta historiografio ĉu la nova estraro estu konsiderata pli dekstra aŭ pli naciisma. Fakte la nova estraro havis similajn problemojn kiel la malnova, kaj estis malespera pri la estonteco de la asocio. La enspezoj ne sufiĉis por kovri la kostojn.[6]

Politikaj malfacilaĵoj kaj "skismo"[redakti | redakti fonton]

Alispeca problemo, kaj en la daŭro multe pli grava, estis la venko de diktaturoj en pli kaj pli da landoj. Precipe la Hitler-regado en Germanio kaŭzis malfacilaĵon al UEA, ĉar oni perdis multe da membroj en tiu tradicie forta Esperanto-lando, fine ĉiujn mil UEA-membrojn, ĉar en 1936 germanoj ne plu rajtis membriĝi en internacia planlingva asocio. La persekutoj en Sovetunio kompare malmulte efikis, ĉar UEA tie apenaŭ havis membrojn.[7]

Kiam la estraro en 1936 decidis transloki la oficejon de Ĝenevo al Londono, protestis eta grupo de svisaj membroj, la tiel nomataj "ĝenevaj protestantoj", pro ne adekvata proceduro. Svisa tribunalo pravigis ilin. La sekvo estis tiel nomata skismo, disdividiĝo de la neŭtrala movado. La plej multaj aktivuloj, membroj kaj landaj asocioj transiris al Internacia Esperanto-Ligo (IEL) kun nova organo Esperanto Internacia. Malplimulto restis en la tiel nomata ĝeneva UEA, kiu daŭrigis la revuon Esperanto. Post la milito, UEA devis konfesi al si mem, ke ĝi ne havos estontecon, kaj serĉis unuiĝon kun IEL ("kunfandiĝo" de 1947).[8]

Komunismo kaj kontraŭkomunismo, 1945-1955[redakti | redakti fonton]

Ernfrid Malmgren, prezidanto 1947-1956

Post la dua mondmilito komence komunistoj provis atingi influon en UEA, sed sekvis fazo de malpermesoj aŭ malhelpoj al Esperanto en la komunistaj landoj (ekde 1949). Dum la unua postmilita kongreso (1947) la estrarano Ivo Lapenna luktis por ke la kongreso akceptu rezolucion. La proponita rezolucio alvokis ĵeti "faŝistojn" el la asocio, kaj ĝenerale la lingvaĵo estis tiu de la komunistoj, kiuj sub la sama preteksto akaparis la povon en la orienteŭropaj landoj. Unu el la diskutantoj postulis, ke oni kondamnu diktaturojn ĝenerale, ne nur faŝistajn. Lapenna insistis pri voĉdono en la ĝenerala kunveno kaj du trionoj malakceptis la proponon.

Proksimume samtempe, UEA havis problemon pri la konduto de George Alan Connor el Usono, kiu asertis, ke komunistoj havas tro da influo ĉe UEA. Post ripetaj atakoj la komitato de UEA fine decidis eksigi lin kaj Esperanto-Asocion de Norda Ameriko, la malnovan landan asocion de Nord-Ameriko. Jam en 1955 UEA estis akceptinta - esceptkaze - duan landan asocion en tiu mondoparto, nome Esperanto-Ligon por Norda Ameriko.[9]

Jam signo de nova, post-stalina epoko estis la sukceso de la Esperanto-movado en Montevideo. Danke al la sindeteno de la orienta bloko, la Unesko-konferenco de 1954 en tiu urbo akceptis rezolucion, kiu agnoskis la laboron de UEA favore al la interkompreniĝo de la popoloj. Aliflanke, UEA ne sukcesis havi iajn rezultojn rigarde al la tiam komenciĝanta eŭropa unuiĝo.

Konflikta estis la fazo de 1954/1955, kiam UEA-estrarano Ivo Lapenna volis forvendi la domon en Heronsgate kaj anstataŭe aĉeti luksan oficejon en Londono. Li deziris fariĝi novspeca Ĝenerala Sekretario de UEA kiel pagata estrarano. Tion ebligu nova statuto, sed ĝin akceptis la landaj asocioj kaj individuaj membroj nur en dua voĉdono. Lapenna kiel ĝenerala sekretario ne ricevis salajron, sed kompenson, kaj devis koncedi kelkajn detalojn.[10]

La epoko Ivo Lapenna, 1955-1974[redakti | redakti fonton]

La juristo Ivo Lapenna eniris la Estraron de Internacia Esperanto-Ligo en 1938, sed fariĝis internacie aktiva precipe post la dua mondmilito. Ekde 1950 la jugoslaviano vivis en okcidento, ĉefe en Londono. Dum pli ol dudek jaroj li estis la fakta aŭ oficiala gvidanto de UEA, kiam li estis ĝenerala sekretario (ekde 1955) kaj poste kiel prezidanto (ekde 1964). Pro liaj klopodoj kaj sukceso ĉe Unesko-konferenco en 1954 oni nomas lin foje "heroo de Montevideo". Tamen ankaŭ lia epoko estis nur unu inter aliaj en la daŭre ŝanĝiĝanta Asocio. La nombro de Individuaj Membroj dum la pli ol dudekjara periodo de lia gvidado apenaŭ ŝanĝiĝis, la nombro de Landaj Asocioj kreskis, sed en pluraj LA-oj rimarkeblis malkreskoj.

Lapenna kiel ĝenerala sekretario fariĝis la ĉefa estrarano, dum la prezidantoj restis por reprezentaj taskoj kaj enmiksiĝis nur en kazo de bezono. La prezidantoj Giorgio Canuto (1956-1960), jura medicinisto, kaj Hideo Yagi (1962-1964), ginekologo, estis en la ekstermovada vivo eminentaj personoj, laŭ la gusto de Lapenna. Sed ekde 1964, kiam Lapenna fariĝis prezidanto, kaj ankaŭ nun, la ĝenerala sekretario estas nur estrarano kun specialaj taskoj, la gvido estas denove la afero de la prezidanto kaj la direktoro.

Ĉar la mono ne sufiĉis por domo en Londono, UEA translokiĝis en oktobro 1955 al Roterdamo, Nederlando. Tie estis sufiĉe grandaj lokaj grupoj por rekruti oficistojn. Nova estro de la Centra Oficejo estis Marianne H. Vermaas, nova KKS fariĝis Gian Carlo Fighiera, en 1956 nova redaktoro de Esperanto William Auld, geamikoj de Lapenna. Ekde 1962 UEA sidas en propra domo en la sama urbo.

Lapenna montriĝis sufiĉe elspezema ĝenerala sekretario kaj prezidanto, kion montris ekzemple la lanĉo de la nova gazeto Monda Kulturo kaj la kampanjo ĉe UN en la Jaro de Internacia Kunlaboro (1964-1966). UEA havis dum pluraj jaroj sufiĉe altajn deficitojn.

Komence de la jardeko de 1970 kreskis opono al la regado de Lapenna en UEA. La oponantoj, ekzemple la estraranoj E.L.M. Wensing kaj Werner Bormann, riproĉis al li la buĝetajn deficitojn kaj lian kelkafoje tre ordoneman sintenon.[11] Lapenna komprenis la malkonsentojn kiel atakon kontraŭ lia gardado de la politika neŭtraleco de UEA, supozante ke komunistoj volas turni UEA al siaj partiaj celoj. Li konfliktis kun TEJO ekde 1971 pri ties rilatado kun organizaĵoj amikaj al la soveta registaro, dum la sinteno de la Estraro de UEA estis dividita.[12]

Antaŭ la UK 1974 Lapenna alarmeme diskonigis sian supozon pri komunisma komploto ekregi UEA per la "Aprila Artikolo" en Esperanto, kio pli dispolusigis la membraron. En la UK estis elektita Komitato de UEA plejparte malfavora al Lapenna. Lapenna, komprenante ke li ne reelektiĝos kiel prezidanto, demisiis, kaj la TEJO-prezidinto Humphrey R. Tonkin fariĝis prezidanto de UEA. Lapenna nomis sian neelekton puĉo, asertante ke ĝi okazis nur ĉar komitatanoj A el komunismaj landoj voĉdonis en la elekto de komitatanoj C laŭ la postuloj de siaj registaroj anstataŭ la statutaj juĝokriterioj.[13] Li forlasis UEA kaj fariĝis prezidanto de nova organizaĵo nomata Neŭtrala Esperanto-Movado.[11]

Jam post la foriro de Lapenna aperis Esperanto en Perspektivo, nova komuna verko de la movado, sub la ĉefo-redaktoreco de Lapenna. Tiu manlibro priskribis, en siaj plej valoraj partoj, la historion de la movado kaj asocio kaj la situacion en la unuopaj landoj. Ĝi estis konsiderata provizora anstataŭanto de nova Enciklopedio de Esperanto. Ivo Lapenna origine pensis pri nova eldono de sia La Internacia Lingvo el 1952, kaj kombinis tion kun la laboro pri nova enciklopedio. Ulrich Lins estis la fakta redaktoro, kiu havis la kontaktojn kun la multaj unuopaj aŭtoroj, kaj verkis originalajn kontribuojn pri historio. Tazio Carlevaro respondis pri literaturo. (Vidu la ĉefartikolon: Esperanto en Perspektivo.)

Plia universaliĝo ĝis 1989[redakti | redakti fonton]

Post la demisio de Lapenna, prezidantoj estis Humphrey R. Tonkin kaj Grégoire Maertens; plia multjara estrarano estis Flóra Szabó-Felső, la unua virino en UEA-estraro. En 1974-1980 diversaj UEA-aktivuloj kunlaboris por la statuto de 1980, valida senŝanĝe ĝis nun.

En tiu tempo, alvenis novaj landaj asocioj el la komunista bloko sed ankaŭ el la tria mondo, precipe Sud-Ameriko. La UK 1981 en Brazilo estis la unua en la suda duono de la globo, kaj ĝenerale la asocio fariĝis pli kuraĝa kongresi ekster Eŭropo (1976-78 ĉe la periferio, 1981 en Brazilo, 1984 en Kanado, 1986 en Ĉinio). Sukceso de la eksterrilata politiko de UEA en tiu tempo estis precipe, ke en UK 1977 (Rejkjaviko) venis al la inaŭguro la ĝenerala direktoro de Unesko.

UEA fondis pliajn oficejojn krom la Centra, ekz. la Grafikan Centron en Antverpeno (Belgio) kaj la Sciencan Eldonan Centron en Budapeŝto (Hungario). Kaj, en la 1980-aj komenciĝis la komputila epoko ĉe UEA. En 1986 la asocio unuafoje devis renovigi sian oficejon en Roterdamo, kun alkonstruo de alo apud la ĝardeno.

Al la grandaj eventoj de tiu periodo apartenas la "jubilea jaro" de 1987 (cent jaroj de Esperanto), ekplanita jam de 1980. Fakte temis pri jarego, ĉar oni oficiale komencis ĝin en 1986 kaj lasis ĝin daŭri ĝis 1988. La UK 1987 en Varsovio estis la ĝis nun plej granda kongreso, kvankam oni devus konsideri, ke ne ĉiuj (precipe el la orientaj) partoprenantoj estis esperantistoj.[14]

Plej aktuala epoko ekde 1989[redakti | redakti fonton]

Malfacilas, ĉiam, superrigardi la plej freŝan historion. Ĝenerale la ŝanĝoj en orienta Eŭropo de ĉ. 1989 faris la tiean movadon pli simila al la okcidenteŭropa. Orienta Eŭropo restis grava parto de la movado, ankaŭ tiel reprezentanta en la UEA-estraro. Al la ŝanĝoj en orienta Eŭropo apartenas ankaŭ la disfalo de Sovetunio kaj Jugoslavio, kio liveris novajn landajn asociojn. Dum la UK 1992 en Vieno oni diskutis pri la aliĝo de la slovena kaj kroata ligoj, kun la sekvo ke ankaŭ jugoslavaj eroj aliĝis.

Por membro-asocio kiel UEA la interreto povas kaŭzi certan konkurencan, aŭ eble kompletigan, faktoron. La Asocio ricevis sian unuan retadreson en februaro 1992, sed nur en la Jarlibro 1995 unuafoje menciis ĝin. En la Jarlibro 2001, el la delegitoj 48 procentoj indikis sian retadreson. Ekde februaro 2002 la oficistoj en CO havas unuopajn retadresojn.[15]

La "tri oficistoj" (kun Wim De Smet), Malferma Tago novembro 2001

Unu el la plej konfliktaj prezidantiĝoj en la historio de UEA estis en la jaro 2001, ĉar proteste al la elektiĝo de Renato Corsetti eksiĝis tri oficistoj el la Centra Oficejo, inter ili ĝenerala direktoro Osmo Buller. István Ertl, kundemisiinta Esperanto-redaktoro, verkis pri la koncernaj okazaĵoj en la satira romano La Postdomo, en 2003. En la sama jaro komencis aperi la retgazeto Libera Folio, okaze de la demisio de KKS Nikola Raŝiĉ. Post dujara direktorado de Trevor Steele (2002-2004), la Estraro sentis sin devigita peti Buller reveni. En aprilo 2004 Buller komencis denove labori kiel Ĝenerala Direktoro.

Nove instalita biblioteko Hector Hodler, 2006

En 2003-2005 UEA dungis, subtenite de Esperantic Studies Foundation, Ziko van Dijk por Biblioteko Hector Hodler.[16] Rezulto estis konsila plano por la estonto de la kolekto, por la loka situo kaj diversaj publikigaĵoj de UEA, interalie la unuaj kompaktdiskoj, kiujn ĝi eldonis: la kvarpartan serion Tiel sonis... kun historiaj sondokumentoj.

Ĉirkaŭ 2003 okazis serioza diskuto ĉu UEA restu en Roterdamo aŭ serĉu alian urbon por la Centra Oficejo. Fine la Estraro decidis resti kaj renovigi la ĝisnunan domon. Tiu renovigo komenciĝis en 2006. Biblioteko Hector Hodler transiris al alia ĉambro.

Unuopaj temoj[redakti | redakti fonton]

Membronombroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ĉefartikolon: Membronombroj de UEA

Entute, la nombro de individuaj membroj estis kutime inter ses mil kaj ok mil, kun pinto en la 1920aj jaroj (preskaŭ dek mil) kaj malpintoj post la du mondmilitoj. Fakte, Hodler origine planis la organizaĵon pensante pri multe pli da homoj, por realigo de la praktikaj servoj. Depost 1991, kiam estis portempa maksimumo de 8.071, sekvis malkresko.

La membraro de UEA ne estas simple utiligebla kiel signo de kresko aŭ malkresko de Esperantio entute, ĉar ankaŭ ekster UEA (kaj ties Landaj Asocioj) okazas multaj aktivecoj. Tamen, ju pli da Esperanto-parolantoj ekzistas entute, des pli verŝajne estas, ke parto el ili fariĝas membro de Landa Asocio aŭ de UEA rekte.

Landaj Asocioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ĉefartikolon: Landa Asocio

Unuafoje en aprilo 1934 "Landaj Asocioj" aliĝis al UEA (oni nomis ilin antaŭe "naciaj societoj"). La nombro de Landaj Asocioj kutime ĉiam kreskis, kun la escepto de la dua mondmilito. Foje okazis ke la nombro malplimultiĝis pro reorganizo de la movado en unu lando, ekzemple la GDR-asocio malaperis en 1991 pro aliĝo al Germana Esperanto-Asocio. Aliflanke per la mala politika kaŭzo la nombro povis ankaŭ kreski, ekzemple pro la disfalo de Jugoslavio.

Ĉefe pro la daŭra aliĝo de novaj Landaj Asocioj la nombro de Aligitaj Membroj (AM, pere de la Landaj Asocioj) kreskis dum longa tempo, de ĉ. 1950 ĝis 1987. Indas noti, ke samtempe la membraro en multaj Landaj Asocioj malkreskis kaj plu malkreskas, ekzemple en la franca kaj la germana. Ekde 1987 la nombro de Aligitaj Membroj falis ĝis la nivelo de la 1950aj jaroj.

Okaze de la aliĝo oni trovis la diferencon inter la individua membreco kaj la federacia sistemo tre grava. Sed la praktiko montris, ke kutime komitatano ne multe malsamis laŭ tio, ĉu li estis ekz. elektita de Landa Asocio aŭ de la individuaj membroj. La diferenco tamen povis gravi, kiam Landa Asocio troviĝis en diktatorece regata ŝtato.[17]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die neutrale Sprache, p. 61.
  2. Die neutrale Sprache, p. 70-72.
  3. Die neutrale Sprache, p. 105-108.
  4. Marcus Sikosek (Ziko van Dijk): Books and their association: The history of the Hector Hodler Library (2004). En: Language Problems and Language Planning 28, n-ro 1, p. 45-73.
  5. Die neutrale Sprache, p. 113-129.
  6. Die neutrale Sprache, p. 129-138.
  7. Pri la persekutoj kontraŭ esperantistoj vidu Ulrich Lins: La Danĝera Lingvo, dua eldono, Moskvo 1990.
  8. Die neutrale Sprache, p. 132-136.
  9. Die neutrale Sprache, p. 276-283.
  10. Die neutrale Sprache, p. 284-294.
  11. 11,0 11,1 Die neutrale Sprache, p. 347-351.
  12. Lapenna, Ivo. 1977. Hamburgo en Retrospektivo. 2-a eld. Kopenhago: Horizonto. 39-48.
  13. Lapenna, Ivo. 1977. Hamburgo en Retrospektivo. 2-a eld. Kopenhago: Horizonto. 67-73.
  14. Die neutrale Sprache, p. 315.
  15. Gazkom Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine.
  16. Marcus Sikosek (Ziko van Dijk): Aktuala leksikono pri Biblioteko Hector Hodler. En: Esp­eranto, 2003, junio, p. 128/129.
  17. Die neutrale Sprache, p. 388.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.