Kōzō Murashita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kōzō Murashita
村下孝蔵
Bazaj informoj
Naskiĝo 28-an de februaro 1953 (1953-02-28)
en Minamata
Morto 25-an de junio 1999 (1999-06-25) (46-jaraĝa)
en Kvartalo Ŝibuja
Ĝenroj J-popo
Profesio kantisto, tekstisto
Instrumentoj gitaro
Aktivaj jaroj 1979 -
Retejo www.murashita-kozo.com
Signifa instrumento
memfarita gitaro
Persona informo
Tombo Kukizaki
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Minamata First Junior High School • Minamata Daiichi Elementary School • Q11506680
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoro
Verkoj Q11515723
Q11513837
Q11481280
Q11280652
Q11396488
Q11637137
Q11464532
Q11431419
Q11263731
Q11274967
Q11418342
Q11658731
Q11665280
Q11315221
Q11282761
Q11266683
Q11353035
Romance Car
Tsuretette
16-sai
Q11414677
TTT
Retejo http://www.murashita-kozo.com/
vdr

Kōzō Murashita (japane 村下孝蔵, Murashita Kōzō; 28-an de februaro 195324-an de junio 1999) estis japana memfara kantisto, fama precipe pro siaj romantikaj amkantoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kōzō Murashita naskiĝis en urbo Minamata, gubernio Kumamoto. Lia familio administris kinejon, pro tio li junaĝe familiaris kun filmoj kaj popularaj kantoj de Usono kaj Eŭropo. En lia lernanteco de supera mezlernejo (high school) Chinzei li aktivis en la naĝista klubo kiel brustnaĝisto. Tiutempe li estis ravita de la gitaraj teknikoj de The Ventures kaj Yūzō Kayama, kun memfarita gitaro li ekdediĉis sin al muziko.

Fininte la kurson de supera mezlernejo li estis dungita de Yamaha (fama manufakturo de muzikinstrumentoj kaj aliaj) kiel piano-agordisto en Hiroshima, kaj komencis ankaŭ muzikistan karieron, aperigante sondiskon proprakoste. El loka radiostacio Chūgoku Hōsō li regule dissendis siajn proprajn programerojn, kaj jam tiam li estis bone konata inter muzikamantoj tie.

En 1979 li sukcesis en provaŭdo (audition) aranĝita de Sony Music Records Inc.(tiam CBS Sony).

En 1980 li debutis kun Tsukiakari (Lunlumo), sed lia folkmuzika kanto ne bone akceptiĝis, kaj li daŭrigis doni modestajn koncertojn tra la tuta lando.

En 1983 aperis lia unua ŝlagro Hatsukoi (La Unua Amo).

Bone akceptiĝis ankaŭ liaj sekvaj pecoj Odoriko (Dancistino, 1983), Shōjo (Knabino, 1984), Yume no Tsuzuki (Sekvoj de Sonĝo/Revo, 1984).

Pere de tiuj verkoj oni aprezis lin kiel talentan memfaran kantiston, kiu povas fari kaj ludi tiajn kantojn, kies tekstoj fajne esprimas subtilajn sentojn ne uzante anglajn vortojn (malkiel aliaj japanaj ŝlagroj), kaj kies melodioj estas delikataj kaj orelplaĉaj kaj konsidereblas amalgamoj el japanaj popularaj kantoj kaj tiuj de Usono kaj Eŭropo.