Brovtringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brovtringo
Reprodukta plumaro
Reprodukta plumaro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringoj Tringa
Specio: T. glareola
Tringa glareola
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Brovtringo kaj virmarĉanasoj proksime de Hodal en distrikto Faridabad de Harjano, Barato
Tringa glareola - MHNT
Tringa glareola

La Brovtringo, Tringa glareola, estas malgranda malnovmonda vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas la plej malgranda de la tringoj de la genro Tringa.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu tringo estas 20 ĝis 23 com longa, havas enverguron de inter 36 kaj 40 cm kaj pezas 50 ĝis 90 g. Ĝi ŝajnas kiel la Blankpuga tringo, Tringa ochropus , sed estas pli hela, longkrura kaj eleganta aŭ similas ankaŭ al la Solema tringo, Tringa solitaria, sed kun pli mallonga kaj maldika beko, bruna dorso kaj pli longaj flavecaj kruroj. Blanka strio superokula tre rimarkinda kaj ĉirkaŭokula ringo. Tiu specio diferencas el la unua el menciitaj specioj pro tio, ke la blanka puga makulo estas pli malgranda -kun rekta komenco kaj ne kojnforma- kaj ĉefe malpli kontrasta, ĉar la Brovtringo havas flugilojn ne tiom malhelajn kaj la Blankpuga tringo, Tringa ochropus , havas ilin preskaŭ nigrajn ĉefe en la pinta duono. Krome tiu ĉi havas la nigrajn strion vostopinte pli multnombrajn kaj pli mallarĝajn. Pri la Solema tringo, Tringa solitaria, tiu malhavas blankan pugon.

La plej parenca familiano tamen estas la Ruĝkrura tringo, Tringa totanus, kaj ambaŭ samhavas la taksonan rilaton kun Marĉotringo, Tringa stagnatilis (Pereira & Baker, 2005). Tiuj tri specioj formas grupon de etecaj tringoj kiuj havas ruĝajn aŭ ruĝecajn krurojn kaj en breda plumaro estas bruna supre kun malhela punktoj kaj pli disaj ĉe brusto kaj kolo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Brovtringo reproduktiĝas en subarktaj humidejoj de altaj teroj de Skotio, tra Eŭropo -Danio, Skandinavio, baltaj landoj, nordaj Rusio kaj Siberio- kaj Azio. Ili migras tra Eŭropo al tropika Afriko kaj el Siberio al suda Azio, ĉefe Barato kaj ĝis Aŭstralio. Tiu birdo troviĝas kutime ĉe fluanta akvo aŭ lagetoj dum migrado kaj vintrado.

Ĝi nestumas surplanke inter herboj aŭ reuzas malnovan neston en arbo aŭ arbusto de alia birdo, kiel la Riza turdo. La ino demetas 4 helverdajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol 3 semajnoj. La idoj elnestiĝas post ĉirkaŭ du tagoj. La gepatroj zorgas ilin.

Tiuj birdoj manĝas per tuŝoprobado en neprofunda akvo aŭ malseka koto. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj similajn etajn predojn, kiel vermojn, krustulojn kaj eĉ etajn fiŝojn.

La Brovtringo estas vadbirdo protektita de internacia traktato por konservado de afrikeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA). Eŭropa loĝantaro estas ĉirkaŭ 300 aŭ 400.000 reproduktaj paroj, plej parto en Finnlando. Ili vivas ĝis 9 jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8
  • Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Alan J. (2005): Multiple Gene Evidence for Parallel Evolution and Retention of Ancestral Morphological States in the Shanks (Charadriiformes: Scolopacidae). Condor 107(3): 514–526. DOI: 10.1650/0010-5422(2005)107[0514:MGEFPE]2.0.CO;2 HTML abstract