Mallongkrura tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mallongkrura tringo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringoj Tringa
Specio: T. brevipes
Tringa brevipes
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Heteroscelus brevipes

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mallongkrura tringo, Tringa brevipes (eksa Heteroscelus brevipes: Pereira & Baker, 2005; Banks et al., 2006), estas malgranda azia vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj.

Ĝi estas tre parencrilata kun ties nordamerika samfamiliano, la Griza flavkrura tringo, Tringa incana - eksa Heteroscelus incanus, kaj estas tre malfacile diferencigi ilin disde tiu specio. Ambaŭ tringoj estas ununuraj inter la specioj de la genro Tringa pro havo de nebildan grizecajn flugilojn kaj dorson kaj skvaman brustan bildon kiu pliiĝas dum breda sezono ĝis la ventro. Tiam ambaŭ havas ankaŭ tre rimarkindan superokulan strion pli larĝan antaŭ okulo; krome tiu specio montras blankajn okulringojn kaj nigrajn okulojn. La beko estas tre longa, malhelbruna -ĉefe ĉebaze- kaj pli larĝa ĉebaze.

Tiuj birdoj similaspektas kun Ruĝkrura tringo, Tringa totanus, laŭ formo kaj grando. Supraj partoj, subflugiloj, vizaĝo kaj kolo estas grizaj kaj la ventro estas blanka. Ili havas mallongajn flavecajn krurojn kaj bekon kun hela bazo kaj malhela pinto.

Ties reprodukta medio estas ŝtonaj riverbordoj en nordorienta Siberio. Ĝi nestumas surplanke sed tiuj birdoj ripozas en arboj. Ili foje uzas malnovajn nestojn de aliaj birdoj. La Mallongkrura tringo estas migrantaj birdoj kiuj vintras en kotecaj kaj sablecaj marbordoj el sudorienta Azio ĝis Aŭstralio. Ili estas tre raraj vaguloj en okcidenta Norda Ameriko kaj okcidenta Eŭropo. Tiuj birdoj ne estas tre sociaj kaj maloftege estas vidataj laŭ grandaj aroj escepte en ripozejoj.

Ili estas tre similaj al siaj amerikaj samfamilianoj kaj diferenco dependas el detaloj kiel longo de nasa sulkostrio kaj skvamado ĉe tarso. Plej facila distingilo estas alvoko: la Mallongkrura tringo havas dusilaban fajfadon kaj la Griza flavkrura tringo, Tringa incana murmuran kanton.

Tiuj birdoj manĝas surplanke aŭ akve bekoplukante per rigardo. Ili manĝas insektojn, krustulojn kaj aliajn senvertebrulojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Banks, Richard C.; Cicero, Carla; Dunn, Jon L.; Kratter, Andrew W.; Rasmussen, Pamela C.; Remsen, J. V. Jr.; Rising, James D. & Stotz, Douglas F. (2006): Forty-seventh Supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds. Auk 123(3): 926–936. DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[926:FSTTAO]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2006-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
  • BirdLife International (2004). Heteroscelus brevipes. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Datenbaza listano inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga
  • Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2
  • Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8
  • Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Alan J. (2005): Multiple Gene Evidence for Parallel Evolution and Retention of Ancestral Morphological States in the Shanks (Charadriiformes: Scolopacidae). Condor 107(3): 514–526. DOI: 10.1650/0010-5422(2005)107[0514:MGEFPE]2.0.CO;2 HTML abstract