Jeanne Mas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeanne Mas
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1958 (1958-02-28) (66-jaraĝa)
en Alakanto,  Hispanio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Comité France-Amérique
Alma mater Université Paris-NanterreUniversitato de Parizo
Familio
Infano Victoria Mas
Okupo
Okupo kantistoaktorokantoverkisto
TTT
Retejo https://www.jeannemas.com/
vdr

Jeanne MAS [ĵan mas] (naskiĝis la  28-an de februaro 1958(nun 1958-02-28) (66‑jara) en Alicante, Hispanio) estas franca kantistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Alicante, hispanio, Jeanne Marie Mas studadas en Francio kaj absolvas licencion en la hispana kaj itala lingvoj en Beletra Fakultato de Nanterre. Por perfektiĝi, ŝi aliras vivi en Romo, kie ŝi vizitas danco-kursojn kaj fariĝas prezentistino en televida kanalo.

Ŝi ankaŭ ekkantas kun rok-bando, registras plurajn diskojn kaj konatiĝas kun Romano Musumarra kun kiu ŝi verkos ŝiajn unuajn ŝlagrojn.

Ŝi revenas al Francio kaj tuj sukcesas en 1984 dank'al sia kanzono "Toute première fois". Ŝi plu kantas ŝlagrojn laŭlonge de la 1980-aj jaroj, interalie "Johnny, Johnny" en 1985. Ŝi kunlaboras kun Daniel Balavoine, kiu realigas du titolojn de ŝia unua albumo: "Cœur en stéréo" kaj "Oh Mama".

Ŝi sursceniĝas en Olympia en Parizo. Pro la sukceso, datoj estas aldonitaj kaj ŝi gajnas du rekompencojn en "Victoires de la musique" (por malkovro kaj plej bona interpretistino).

En 1986, ŝi konfirmas sian statuson de nova idolo per sia dua albumo Femmes d'aujourd'hui, el kiu estas eltiritaj ŝlagroj: "En rouge et noir", "L'enfant" kaj "Sauvez-moi", unua muzik-video realigita de Jeanne Mas.

Ŝi trairas grandan turneon de 80 datoj kaj unu semajnon en Palais des Sports de Paris. Duobla albumo registrita dum koncerto kaj video estas vendataj same kiel unuopaĵo "La bête libre" kune kun muzik-video.

En 1989, patrino de eta Victoria, ŝi revenas kun pli engaĝita albumo: Les crises de l'âme, kies vendoj ankoraŭ estas multaj, eĉ se malkreskanta vendonombro aŭguras la estonton... Tiu engaĝiĝo montriĝas en la unua eltiraĵo de la albumo "Y'a des bons..." kaj ankaŭ "J'accuse", kiu pritraktas seksperforton. Ŝi fariĝas samjare la unua franca artistino, kiu ekkantis en Bercy!

Aperinta fine de 1990, la rimarkinda albumo L'art des femmes restos... nerimarkita. Kvankam troviĝas belegaj kanzonoj kiel "L'amour du mal", "Les bras en croix"... Gloraj jaroj jam forpasis.

En 1992, forlasinte sian unuan muzikfirmaon (EMI), Jeanne Mas, patrino de dua infano (Christopher), revenas kun albumo Au nom des rois la koron plenan de tenero. Ŝi denove turneas kaj kantas en Casino de Paris.

Post paŭzo, Jeanne Mas surprizas en 1996 per nova longa kuprokolora hararo kaj rok'a albumo: Jeanne Mas et les égoïstes. Nur fanatikuloj aprezos, ne la granda publiko.

En 2000 ŝi subskribas kontrakton ĉe 13bis, sendependa marko, kiu ebligos al ŝi aperigi albumon Désir d'insolence kaj denove kanti sur la scenejo de Olympia la 22-an de majo 2001. Ĉi-okaze ŝi aperigas mini-albumon Je vous aime ainsi, reinterpretadon de All by Myself de Eric Carmen.

En 2003 aperas Les amants de Castille, koncepta albumo pri la temo de Le Cid de Corneille.

2004... Jam 20 jaroj pasis. Ĉi-okaze Jeanne Mas revenas al sia unua muzik-firmao kaj aperigas kompilaĵon kun remikso de sia unua ŝlagro: "Toute première fois".

En aprilo 2005 aperas tekno-danca remikso de "Johnny, Johnny" dum ŝi estas en studio kun sia komponisto kaj amiko Piero Calabrese.

En julio 2006 aperas "Más allí más allá", kanzono interpretita en la hispana, remiksita de DJ Esteban (Boy George, Daddy DJ, Black Box). Ŝia nova albumo The Missing Flowers aperis en novembro 2006 kaj estas havebla en muzik-butikoj VIRGIN, ITUNES kaj per importa mendo tra onredrocks.com.

En Januaro 2007, aperis maksimuma 12" de la kanzono "Un air d'Argentine" kun tri remiksoj. Havebla en Virgin Megastore kaj specialigitaj muzik-butikoj (Lucky Records).

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1985: Jeanne Mas (1-a albumo)
  • 1986: Femmes d'aujourd'hui
  • 1987: Jeanne Mas en concert
  • 1989: Les crises de l'âme
  • 1990: L'art des femmes
  • 1992: Au nom des rois
  • 1996: Jeanne Mas et les égoïstes
  • 2000: Désir d'insolence
  • 2001: Je vous aime ainsi
  • 2003: Les amants de Castille
  • 2006: The Missing Flowers
  • 2007: The Missing Flowers 2 (nacia eldono)
  • 2011: Bleu Citron
  • 2012: Made in France
  • 2014: H2-eau

Kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1991: Depuis la toute première fois
  • 1996: Les plus grands succès de Jeanne Mas
  • 2000: L'essentiel
  • 2001: J'M - Le meilleur de Jeanne Mas
  • 2004: Best of

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1978: On the moon
  • 1984: Toute première fois
  • 1985: Johnny, Johnny
  • 1985: Cœur en stéréo
  • 1986: En rouge et noir
  • 1986: L'enfant
  • 1987: Sauvez-moi
  • 1987: La bête libre
  • 1989: Y'a des bons
  • 1989: J'accuse
  • 1989: Carolyne
  • 1990: Bébé rock
  • 1990: Shakespeare
  • 1991: Angela (l'art des femmes)
  • 1992: Au nom des rois
  • 1992: Dors bien Margot
  • 1993: Aime moi
  • 1994: C'est pas normal
  • 1996: Côté H côté clean
  • 1997: Anna
  • 2000: Désir d'insolence
  • 2001: Je vous aime ainsi
  • 2003: Chimène
  • 2003: Poussière de Castille
  • 2004: Toute première fois (FDP remix)
  • 2005: Johnny Johnny (Remix)
  • 2006: Más allí más allá
  • 2006: On a summer day (sub pseŭdonimo "LaBlonde")
  • 2006: Un air d'Argentine
  • 2007: C'est Interdit (sub pseŭdonimo "LaBlonde")

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]